Ĉapitro XII. Potenca kaptito
Kiam kun saluto mi eniris, Lorkas Tomel signis, kemi proksimiĝu al li. Fiksante siajn grandajn, malbelegajnokulojn sur miajn, li diris:”Dum nur kelkaj tagoj vi estis ĉe ni, tamen dum tiutempo per via braveco vi gajnis altan rangon inter ni.
Tiel estu, tamen vi ne estas unu el ni; vi ne ŝuldas lojaleconal ni.”
”Via situacio,” li daŭrigis, ”estas stranga. Vi estas kaptitonia, tamen vi faras ordonojn, kiujn oni devas obei.Vi estas fremdulo, tamen vi estas ĉefulo en Tark. Vi estasetulo, tamen vi povas mortigi grandan militiston perunu frapo de via pugno. Kaj nun oni raportas, ke vi planasfuĝi kun alia kaptito de alia raso, fakte, kun kaptitino,kiu laŭ propra konteso duone kredas, ke vi estas revenintoel la valo de Dor. Iu ajn el tiuj du akuzoj, pravigita,sufiĉus por oficiale mortigi vin, sed ni estas justapopolo, kaj kiam ni reiros al Tark oni laŭjure procesosvin, se tiel ordonos nia Tal Hajus.”
”Sed,” li daŭrigis per sia sovaĝa gorĝvoĉo, ”se vi fuĝoskun la ruĝa knabino, mi estas tiu, kiu devos respondi alTars Tarkas, kaj devos aŭ pruvi mian rajton ordoni, aŭla metalo de mia kadavro apartenos al pli kapabla viro,ĉar tia estas la moro de la Tarkanoj.”
”Mi ne havas kverelon kun Tars Tarkas; kune ni regassuper la plej granda el la malpli grandaj komunumoj dela verdaj homoj. Ni ne volas batali inter ni; tial, se viestus mortinta, Johano Carter, tio ĝojigus min. Laŭ nurdu kondiĉoj, tamen, ni rajtas mortigi vin sen ordono portio de Tal Hajus; aŭ en duopa batalo sindefende, se viatakus iun el ni, aŭ se ni trovus vin fuĝanta.”
”Pro justeco mi avertas vin, ke ni atendas unu el tiujdu okazoj, por senigi nin de tia granda respondeco. Estaspor ni tre grave bone liveri la ruĝan knabinon en lamanojn de Tal Hajus. Ne dum mil jaroj ni Tarkanoj faristian bonan kapton; ŝi estas la nepino de la plej eminentael la ruĝaj jedakoj, nia plej granda malamiko. Nunmi finis paroli. La ruĝa knabino diris, ke mankas al nihumanaj sentimentoj, sed ni estas justa kaj verparolaraso. Vi rajtas foriri.”
Mi turnis min kaj forlasis la aŭdiencan ĉambregon.
Jen, do, la laboro de Sarkoja eknaskas rezultojn! Mi sciis,ke neniu alia povus disvastigi la famon tiel rapide atingintanla orelojn de Lorkas Tomel, kaj nun mi rememorisla partojn de la konversacio, kiuj temis pri fuĝo kajpri mia deveno.
En la nuna tempo Sarkoja estis la plej maljuna kajfidata el la inoj de Tars Tarkas. Tiel ŝi estis tre potencapost la trono, ĉar neniu militisto estis tiel fidata de LorkasTomel kiel lia kapabla leŭtenanto, Tars Tarkas.
Tamen, anstataŭ forigi el la menso la pensojn prieventuala fuĝo, mia intervjuo kun Lorkas Tomel nurkoncentrigis mian tutan pensaron al la temo. Nun, pli olantaŭe, min impresis la urĝa neceso fuĝi rilate al DejaToris, ĉar mi konvinkiĝis, ke terura sorto atendis ŝin ella manoj de Tal Hajus. Laŭ la priskribo de Solla, tiumonstro estas enkarnigaĵo de la longaj epokoj de kruelecokaj bruteco, el kiuj li devenis. Senkora, ruzeca, kajsenskrupula, li estas, kontraste al la plejmulto de siajsamrasanoj, sklavo de tiu bruta pasio, kiun la malpliiĝanta postulo por naskado sur ilia mortanta planedopreskaŭ tute trankviliĝis ĉe la Marsanoj.
Pensante, ke eble la diineca Deja Toris falos en la manojnde tia tipo, mi malvarme ekŝvitis. Pli bone, se nikonservos la amikajn kuglojn por niaj lastaj momentoj,kiel faris tiuj kuraĝaj virinoj de mia propra lando, kiujmortigis sin prefere ol trafiĝi en la manojn de la indianoj.
Dum mi, plena de nigraj sentoj, vagis sur la placo,Tars Tarkas venis el la aŭdiencejo kaj proksimiĝis al mi.
Lia sinteno al mi estis tute sama, kiel antaŭ kelkaj momentoj.
”Kie estas via loĝejo, Johano Carter?” li demandis.
”Neniun mi elektis,” mi respondis. ”Ŝajnis al mi plejbone, loĝigi min aŭ en soleco, aŭ inter la aliaj militistoj,kaj mi atendis okazon, peti vian konsilon. Vi bone scias,”kaj mi ridetis nun, ”ke mi ankoraŭ ne orientigis pri ĉiujmoroj de Tark.”
”Venu kun mi,” li ordonis, kaj kune ni iris trans la placonal konstruaĵo kiu, ĝojige por mi, plej proksime apudisal tiu, kiun okupis Solla kaj ŝiaj protektatoj.
”Mia loĝejo estas sur la unua etaĝo de tiu ĉi konstruaĵo,”li diris, ”kaj la dua etaĝo ankaŭ estas plene okupatade militistoj, sed la tria kaj la pli supraj etaĝoj estas neokupataj;vi povas elekti inter ili.”
”Mi komprenas,” li diris, ”ke vi fordonis vian virinonal la ruĝa kaptitino. Nu, vi ja diris, ke viaj moroj ne estasniaj, sed vi povas batali sufiĉe bone, por povi agi laŭplaĉe,tial, se vi volas doni vian virinon al kaptitino, tioestas via propra afero; sed kiel ĉefulo vi necese devashavi servistinojn, kaj laŭ niaj moroj vi rajtas elekti kelkajnaŭ ĉiujn de la servistinoj apartenintaj al la ĉefuloj,kies metalojn vi nun portas.”
Mi dankis al li, sed diris, ke mi povos bone farti senhelpo, krom rilate al manĝopreparado. Li promesis sendial mi virinojn por tiu celo, ankaŭ por zorgi pri miajarmiloj kaj la fabrikado de mia pafaĵo. Mi proponis, keili ankaŭ alportu kelkajn el la pordormaj silkoj kaj peltoj, kiuj apartenas al mi kiel batalhavaĵo, ĉar la noktojestas malvarmaj, kaj proprajn mi ne posedas.
Promesinte tion fari, li foriris. Troviĝinte sola, mi suprenirisla serpentan koridoron al la supraj etaĝoj, porserĉi taŭgan loĝejon, kaj vagis tra ĉambroj same belajkiel en la aliaj konstruaĵoj.
Fine mi elektis antaŭan ĉambron sur la tria etaĝo, ĉarĝi pliapudigis min al Deja Toris, kies loĝejo estis sur ladua etaĝo de la plej apuda konstruaĵo, kaj subite mi ekpensis,ke mi povos konstrui ian komunikilon, per kiu ŝipovus signali al mi, se ŝi bezonus de mi servon aŭ protekton.
Apud mia dormejo estis banejoj, vestoĉambroj kajaliaj ĉambroj, entute dek. La fenestroj de la malantaŭajĉambroj donis rigardon sur grandegan korton, kiu formiscentron de kvadrataĵo, farita de la konstruaĵoj, kiujfrontis al la kvar apudaj stratoj, nun uzata por loĝigi ladiversajn bestojn, kiuj apartenas al la militistoj okupantajla apudajn konstruaĵojn.
La korto estis superkreskata de la flava, muskosimilavegetaĵo, kiu kovras preskaŭ la tutan surfacon de Marso,tamen multnombraj fontanoj, statuoj, kaj laŭbarkadojatestis pri la beleco de la korto en antikvaj tempoj,kiam ĝi estis ornamata de la blondhara, ridanta popolokiun severaj kaj neŝanĝeblaj kosmaj leĝoj forpelis el lahejmoj, kaj el ĉio, krom la neklaraj legendoj de iliaj idoj.
Oni povus facile bildigi al si la belegan foliaron de laabunda Marsa vegetaĵaro, kiu iam plenigis tiun ĉi scenonper vivo kaj koloro; la sveltajn figurojn de la belaj virinoj,la rektstaturajn kaj gracilajn virojn; la ridantajn,petolantajn infanojn, ĉion en sunlumo, en feliĉo, enpaco. Tiel tra epokoj de mallumo, de krueleco, de nesciaĉo,ĝis iliaj heredaj instinktoj pri kulturo kaj humanecoleviĝis triumfe en formo de la fina komponita raso,kiu havas nun la hegemonion sur Marso.
Miaj pensoj abrupte rompiĝis pro la alveno de plurajjunulinoj portantaj ŝarĝojn da armiloj, silkoj, peltoj, juveloj,kuiriloj kaj barelojn da nutraĵo kaj trinkaĵo, inkluzivede multe da ŝtelitaĵo el la aviadilo. Ŝajnis, ke ĉio estisantaŭe la propraĵo de la du ĉefuloj mortigitaj de mi, kajtiel iĝis mia, laŭ la moroj de Tark. Laŭ mia ordono ilimetis ĉion en unu el la malantaŭaj ĉambroj, kaj foririspor duan fojon porti ŝarĝojn, kiuj, ili informis min, kompletigismian posedaĵon. Ĉi foje akompanis ilin dek ĝisdek kvin aliaj virinoj kaj junuloj, kiuj, oni diris, estis lasekvantaroj de la du ĉefuloj.
Ne temis pri familioj, nek pri edzinoj aŭ servistoj; larilato estis iom strangspeca, kaj tiel malsimila al io ajn deni konata, ke estas malfacile priskribi ĝin. Inter la verdajMarsanoj ĉio estas posedata komune, krom la personajarmiloj, ornamaĵoj, dormsilkoj kaj peltoj de la individuoj.