Malgraŭ tio, ke la klarigo de Deja Toris pri tia mirindafenomeno de Marsa milito min tre interesis, pli multetuŝis min en la momento la problemo pri ilia traktado alŝi. Ne estis suprize, ke ili tenas ŝin for de mi, sed tio jakolerigis min, ke ili devigas ŝin al danĝera kaj severa laboro.
”Ĉu iam ili traktis vin kruele aŭ malhonorige, DejaToris?” mi demandis, sentante, ke la varmega sango demiaj praavoj saltas en miaj vejnoj, dum mi atendis ŝianrespondon,”Nur en tre etaj aferoj, Johano Carter,” ŝi respondis,”neniel dolorige, krom al mia memestimo. Ili scias, ke miestas idino de dek mil jedakoj, ke eblas konstati la Unionseninterrompan de mia deveno de la konstruinto de launua granda akvovojo, kaj ili, kiuj ne konas eĉ siajn patrinojn,estas ĵaluzaj pri mi. En la koro ili abomenas siajnsortojn, kaj tial spitas min, kiu simbolas ĉion, kion ili nehavas, ĉion, kion ili plej avidas kaj ne povas akiri. Nikompatu ilin, mia ĉefulo, ĉar eĉ se ili mortigos nin, nipovas doni al ili kompaton; ni estas pli grandanimaj olili, kaj ili scias tion.”
Se mi komprenus la signifon de tiuj vortoj, ”mia ĉefulo,”uzitaj de ruĝMarsanino al viro, mi ricevus la plejgrandan surprizon de mia vivo, sed mi ne komprenistiam, nek dum multaj monatoj poste. Jes, mi devis ankoraŭmulton lerni sur Barsumo.
”Jes, Deja Toris, verŝajne estos plej saĝe, se ni kliniĝosantaŭ nia sorto kiel eble plej bonmiene; tamen mi esperas,ke mi ĉeestos mem, kiam proksimfoje iu ajn Marsano,verda, ruĝa, bruna aŭ purpura, kuraĝaĉos eĉ kuntirila brovojn je vi, mia princino.”
Deja Toris tenis la spiron pro miaj lastaj vortoj, kajrigardis al mi per grandiĝintaj okuloj. Post stranga etrido,kiu donis sorĉajn kavetojn al la anguloj de ŝia buŝo,ŝi skuis la kapon kaj elkriis: ”Kia infano! Granda militisto,kaj tamen fuŝpaŝanta infaneto!”
”Kiel mi misparolis?” mi demandis, tre perpleksita.
”Iun tagon vi scios, Johano Carter, se ni vivos; sed mine rajtas klarigi al vi. Kaj mi, filino de Mors Kajak, filo deTardos Mors, sen kolero mi aŭskultis,” ŝi parolmeditis.
Tiam ŝi ĵetis sin en unu el siaj gajaj, feliĉaj, ridaj humoroj,priŝercante min pri mia braveco kiel militisto deTark, kontraste kun mia natura bonkoremo. ”Mi supozas,ke se akcidente vi vundus malamikon, vi portus linal via hejmo kaj flegus lin al resaniĝo!”
”Ĝuste tion ni faras sur Tero, almenaŭ inter civilizitajhomoj.”
Tio denove ridigis ŝin. Ŝi ne povis kompreni la aferon,ĉar malgraŭ sia dolĉa kaj virineca bonkoremo, ŝi tamenestis Marsanino, kaj sur Marso la sola bona malamikoestas morta malamiko; ĉiu morta malamiko signifastiom pli da dividotaĵo inter la vivantoj.
Mi tre scivolis, kion mi diris aŭ faris por tiel maltrankviligiŝin antaŭ kelkaj momentoj, kaj tial mi provis persvadiŝin al klarigo.
”Ne,” ŝi diris, ”sufiĉas, ke tiel vi parolis, kaj tiel mi aŭskultis.
Kaj kiam vi scios, Johano Carter, kaj se mi estosmortinta, kiel verŝajne mi estos antaŭ ol la pli malproksimaluno ĉirkaŭiros ĉirkaŭ Barsumo ankoraŭ dek dufoje, memoru, ke mi aŭskultis kaj ke mi ridetis.”
Ŝia tuta parolo estis galimatio por mi, sed ju pli mipetegis ŝin klarigi, des pli ŝi rifuzis, tiel ke fine mi senespereĉesis.
Jam la tago cedis al nokto, kaj dum ni vagis laŭ lagranda avenuo lumigita de la du lunoj de Barsumo, dumTero rigardis al ni per siaj lumverdaj okuloj, ŝajnis kvazaŭni estas solaj en la universo. Kaj certe mi estis kontenta,ke tiel estis.
La malvarmo de la Marsa nokto estis trafanta nin, kajforigante miajn silkojn mi ĵetis ilin sur la ŝultrojn de DejaToris. Kiam mia brako momente restis sur ŝi, mi sentistian vibron tra tuta mia korpo, kian kaŭzis al mi neniualia homo. Kaj ŝajnis al mi, ke ŝi ete klinis sin al mi; sedpri tio mi ne povis esti certa. Mi certe sciis nur, ke kiammia brako restis sur ŝia ŝultro pli longe ol necesis porordigi la silkojn, ŝi ne fortiris sin, nek parolis. Kaj tiel,silente, ni promenis sur la surfaco de mortanta mondo,dum en la brusto de almenaŭ unu el ni naskiĝis tio, kioestas plej antikva, tamen ĉiam nova.
Mi amis sin. La tuŝo de mia brako sur ŝian nudan ŝultronkomprenigis tion al mi, kaj mi sciis, ke dekomencemi amis ŝin, jam de la momento, kiam niaj okuloj renkontiĝis tiun unuan fojon en la placo de la mortinta civitoKorad.
Ĉapitro XIV. Duelo ĝismorta
Mia unua impulso emigis min deklari al ŝi mianamon, poste mi pensis pri la senpoveco de ŝia situacio,kaj ke mi sola povas malpezigi la ŝargojn de ŝiakaptiteco kaj protekti ŝin iomete kontraŭ la miloj da heredajmalamikoj, kiujn ŝi devos renkonti, kiam ni alvenosal Tark. Mi ne povis riski aldonon al ŝia doloro aŭĉagreno, deklarante amon, kiun ŝi probable ne reciprokas.
Se mi estus tiel nediskreta, ŝia situacio iĝus eĉ plineeltenebla ol nun. La fina argumento, kiu sigelis miajnlipojn estis do, ke eble ŝi sentos, ke pro ŝia senpoveco mifaras avantaĝon por mi por influi ŝian decidon.
”Kial vi estas tiel kvieta, Deja Toris?” mi demandis.
”Eble vi preferus retroiri al Solla kaj al via loĝejo.”
”Ne,” ŝi flustris, ”tie ĉi mi estas feliĉa. Mi ne scias, kialmi estas ĉiam tiel feliĉa kaj kontenta, kiam vi, JohanoCarter, fremdulo, estas kun mi; sed en tiuj momentojŝajnas al mi, ke mi estas en sekureco, ke kun vi mi baldaŭhejmeniros al la kortego de mia patro, kaj sentosliajn fortajn brakojn ĉirkaŭ mi, kaj la larmojn kaj kisojnde la patrino sur miaj vangoj.”
”Ĉu, do, la homoj sur Barsumo scias kisi?” mi demandis,kiam ŝi klarigis la uzitan vorton, post peto mia.
”Gepatroj, kaj gefratoj, jes. Kaj,” ŝi aldonis pensemekaj kviete, ”geamantoj.”
”Kaj vi, Deja Toris, havas gepatrojn, kaj gefratojn?”
”Jes.”
”Kaj… amanton?”
Ŝi silentis, kaj mi ne kuraĝis ripeti la demandon.
”La viro inter ni Barsumanoj,” ŝi fine diris, ”ne farasintimajn demandojn al virinoj, krom al ŝia patrino, aŭ alla virino, kiun li pribatalis kaj gajnis.”
”Sed mi batalis —— ” mi ekdiris, kaj poste volis, kemia lango estu eltranĉita, ĉar ŝi turnis sin eĉ antaŭ ol miĉesis paroli. Fortirante miajn silkojn de sia ŝultro ŝi eltenisilin al mi, kaj sen paroli, kun alte tenata kapo, ŝi paŝiskun mieno de reĝino al la placo kaj sia loĝejo.
Mi ne provis sekvi ŝin, krom por certigi min, ke ŝibone atingis la konstruaĵon. Mi ordonis al Ula, ke ĝiakompanu ŝin, kaj senkonsola mi eniris la propran domon.
Mi sidis tie dum horoj sur miaj silkoj, kolera kontraŭmi mem, kaj meditis pri la strangaj ludoj de la sortoje ni, kompatindaj homoj.
Jen, do, la amo! Mi evitis ĝin dum ĉiuj jaroj, en kiuj mivagadis en kvin kontinentoj kaj iliaj oceanoj. Malgraŭbelaj virinoj kaj oportunaj momentoj, malgraŭ duondeziropor la amo kaj konstanta serĉado de mia idealo,tio okazis, ke fine mi enamiĝis freneze kaj senespere alvirino el alia planedo, virino de speco eble simila, sed neidenta, al mia. Al virino elkovita el ovo, virino kies vivdaŭroeble estos miljara, virino kies raso havis strangajnmorojn kaj kutimojn, virino kies esperoj, plezuroj, kriteriojpri virto kaj malvirto, entute kies ĉiuj ecoj povus estitiel malsimpatiaj al mi, kiel tiuj de la verdaj Marsanoj.
Jes, mi estis malsaĝulo, sed mi estis amanto, kaj eĉ semi suferis pli ol iam dum la vivo, mi ne volis, ke estu alie,eĉ por ĉiuj riĉaĵoj sur Barsumo. Tia estas la amo, kaj tiajestas amantoj, ĉie kie ekzistas la amo.
En mia vido, Deja Toris simbolis ĉion perfektan, ĉionvirtan, belan kaj noblan. Tion mi kredis el la profundode mia koro, funde de mia animo, en tiu nokto enKorad, kiam mi sidis sur miaj silkoj dum la pli proksimaluno de Barsumo kuris tra la okcidenta ĉielo al lahorizonto kaj lumigis la mozaikojn de mia antikva ĉambro,orajn, marmorajn kaj juvelitajn. Kaj tion mi kredashodiaŭ, dum mi sidas ĉe la skribotablo en mia ĉambreto,rigardante al la rivero Hudson. Dudek jaroj intervenis;dum dek el ili mi vivis kaj batalis por Deja Toris kajpor ŝia popolo, kaj dum dek el ili mi vivis per la memoropri ŝi.