Evidente ni estis vojaĝintaj ĉirkle, sed ne eblis juĝi, laŭkiu direkto, eĉ la afero ŝajnis stranga, konsiderante, ketage troviĝis la suno por gvidi nin, kaj nokte la lunoj kajsteloj. Certe neniu akvovojo estis videbla, kaj ni ĉiujpreskaŭ estis falantaj pro manko de manĝo, trinko kajripozo. Malproksime antaŭ ni, iom maldekstre, ni povisvidi la formon de malaltaj montoj. Ni decidis, ke ni penosatingi ilin, esperante ke de ia altaĵo ni povos vidi laserĉatan akvovojon. La nokto falis sur nin, antaŭ ol niatingis nian celon, kaj preskaŭ mortaj pro laceco kajmalforteco ni kuŝigis kaj dormis.

Frumatene mi vekigis, sentante grandan korpon surmi. Malferminte miajn okulojn, mi vidis mian karan beston,Ula, ameme premanta sin al mia korpo. La fidelabesto estis sekvinta min sur tiu senvoja dezertaĵo porpartopreni nian sorton, kia ajn ĝi estos. Metinte miajnbrakojn ĉirkaŭ ĝia kolo mi premis mian vangon al ĝia,kaj ne hontis pri tio, nek pri la larmoj, kiuj venis el miajokuloj, kiam mi pensis pri ĝia amo al mi. Baldaŭ posteDeja Toris kaj Solla vekigis, kaj ni decidis tuj rapidi poratingi la montaron.

Ni apenaŭ vojaĝis duon da kilometroj, kiam mia toatokomencis lampaŝi laŭ plej kompatinda maniero, malgraŭtio, ke de post la hieraŭa posttagmezo ni ne penisdevigi la bestojn al pli rapida irmaniero ol simpla marŝado.

Subite ĝi ŝanceliĝis flanken kaj falis forte sur la teron. Deja Toris kaj mi ĵetiĝis sur la molan muskon, kaj eĉne kontuziĝis; sed la kompatinda besto ne povis leviĝi,eĉ sen nia pezo. Solla diris, ke la malvarmo de la nokto,kun ripozo, sendube revivigos ĝin, do ni decidis ne mortigiĝin, malgraŭ mia unua intenco, kiam mi kredis, keestus kruele lasi ĝin por morti pro malsato kaj soifo. Forprenintela garnaĵojn, kiujn mi terenĵetis apud ĝi, ni lasisla kompatindan beston al ĝia sorto, kaj rapidis antaŭenkiel eble plej bone kun unu toato. Solla kaj mimarŝis, postulinte, ke Deja Toris rajdu kontraŭ sia volo.

Tiel ni progresis ĝis distanco de du kilometroj for de lacelata montaro, kiam Deja Toris, de sia surtoata altokriis, ke ŝi vidas grandan aron da rajdantaj viroj unuopevenantaj tra pasejo inter iuj pli malproksimaj montoj.

Solla kaj mi rigardis tien, kaj klare vidis plurcentojn darajdantoj. Ili ŝajne iras sudokcidenten, for de ni.

Sendube, mi pensis, ili estas militistoj de Tark, senditajpor kapti nin, kaj ni spiris pli libere, vidante, ke ili irasfor de ni. Rapide preninte mian amatinon de la toato, mikuŝigis ĝin, kaj ni tri faris same, farante nin kiel eble plejmalgrandaj por ne altiri la atenton de la militistoj.

Ni povis vidi ilin, dum ili venis el la pasejo, dum momentoantaŭ ol ili perdiĝis de nia vido, post eĝo, eĝo porni amika, ĉar alie, sen ties baro, ili certe devus vidi nin.

Kiam la lasta militisto venis antaŭ nia vido li haltis, kajkonsterne al ni metis sian malgrandan sed fortan binoklon al la okuloj, kaj esploris la tutan marfundon. Evidenteli estis ĉefulo, ĉar inter la verdaj homoj tia ofte troviĝas lasta post iu marŝantaro. Kiam lia binoklo direktiĝis al nia loko, niaj koroj preskaŭ ĉesis bati, kaj mi povissenti la malvarman ŝviton veni el ĉiu poro de miakorpo.

Baldaŭ ĝi direktigis rekte al ni, kaj haltis. La streĉo alniaj nervoj atingis preskaŭ rompan punkton, kaj mi dubas,ĉu ni spiris dum la momentoj, kiam la binoklo restissur ni. Li lasis ĝin fali, kaj ni vidis, ke li krias ordononal la militistoj pasintaj malantaŭ la eĝon. Li ne atendis,tamen, por ke ili aliĝu al li: turninte sian toaton, li kuregisfreneze, sed rekte al ni.

Nur unu ago eblis al mi, kaj necesis tion fari kiel ebleplej rapide. Levinte mian strangan Marsan fusilon al laŝultro, mi alcelis kaj tuŝis la butonon kontrolantan laellasilon; la pafaĵo eksplode atingis la celon, kaj la alkurantaĉefulo falis malantaŭen de sia rapidanta besto.

Saltinte al miaj piedoj, mi levigis mian toaton, kaj ordonisal Solla, kun Deja Toris rajdi por peni atingi lamontojn antaŭ ol la verdaj militistoj atingos nin. Misciis, ke en la kanjonetoj ili povos portempe kaŝi sin, kajeĉ se tie ili mortus pro malsato kaj soifo, pli bone tielestus, ol fali en la manojn de la Tarkanoj. Doninte al ilimiajn du revolverojn por sinprotekto kaj, se necese, porfuĝi teruran mortigon, se ili lasus sin kaptiĝi, mi levismian karan Deja Toris per la brakoj kaj metis ŝin sur latoaton post Solla, kiu jam suriĝis laŭ mia ordono.

”Adiaŭ, mia princino,” mi nustris, ”ankoraŭ ni povosrenkontiĝi en Heliumio. Jam ofte mi savis min el pli malbonajsituacioj ol tiu ĉi.” Kaj mi penis rideti, dum mimensogis.

”Kio estas?” ŝi kriis, ”ĉu vi ne venas kun ni?”

”Kiel tio eblas, Deja Toris? Necesas, ke iu fortenu tiujnaĉulojn dum kelka tempo, kaj mi sola povos pli boneforkuri poste, ol ni triope.”

Rapide ŝi saltis malsupren de la toato. Ĵetinte la brakojnĉirkaŭ mian kolon ŝi turnis la kapon al Solla kajdiris kun trankvila digno: ”Fuĝu, Solla! Deja Toris restaspor morti kun sia amato.”

Tiuj vortoj estas gravuritaj sur mia koro. Kiel feliĉe micedus ankoraŭ milfoje la vivon, por aŭdi ilin unufojedenove! Sed en tiu momento mi ne povis dediĉi min eĉpor unu sekundo al ŝia rava ĉirkaŭpremo. Premintemiajn lipojn al ŝiaj, unuafoje, mi levis ŝin tutkorpe kaj remetisŝin al la toato malantaŭ Solla, ordonante al tiu ĉi,teni ŝin tie perforte. Poste, frapinte la toaton sur la postvangoj,mi vidis ilin forrajdi, Deja Toris ankoraŭ baraktantapor liberigi sin.

Turninte min, mi vidis, ke la verdaj militistoj surrajdasla eĝon, kaj rigardas por sia ĉefulo. Post momento ilividis lin, kaj min; sed apenaŭ ili vidis min, mi komencispafi, kuŝante plata sur la ventro. Feliĉe, mi havis bonanprovizon da pafaĵo, kaj povis pafadi ĝis mi vidis, ke ĉiujel la unue reveninta militistaro estas mortaj aŭ forkurantaj.

Mia ripoztempo tamen estis mallonga, ĉar baldaŭ latuta aro, preskaŭ mil viroj, venis antaŭ mia vido, rajdantajkurege al mi. Mi pafis ĝis mi eluzis mian pafaĵon, kajili preskaŭ atingis min. Tiam, konstatinte per flankrigardo,ke Deja Toris kaj Solla atingis la montojn kaj kaŝissin, mi saltis al la piedoj, forĵetis mian nun senutilanpafilon, kaj ekkuris laŭ la direkto kontraŭa al tiu de Sollakaj ŝia protektato.

Se iam iuj Marsanoj vidis demonstracion de saltado,tiuj mirigataj militistoj vidis tian en tiu tago antaŭ multajjaroj. Tamen, kvankam ĝi forkondukis ilin de la direktode Deja Toris, ĝi ne forprenis ilian atenton de la penomin kapti.

Ili kuregis post mi freneze, ĝis fine mia piedo trafiĝiskontraŭ elstaranta rokpeco, kaj mi falis sterniĝe sur lamuskon. Ili atingis min, kaj kvankam mi eltiris mian glavonpor kiel eble plej kare vendi la vivon, ĉio baldaŭfiniĝis. Torente iliaj frapoj trafis min. Ĉio iĝis nigra. Finemi falis en nekonscion.

Ĉapitro XVIII. En ĉenaro ĉe Varhun

Verŝajne pluraj horoj pasis, antaŭ ol mi rekonsciiĝis,kaj mi bone memoras la senton de surprizo, kiutravibris min, kiam mi konstatis, ke mi ne mortis.

Mi estis kuŝanta inter amaseto de dormsilkoj kaj peltojen angulo de malgranda ĉambro, kie troviĝis plurajverdaj militistoj. Maljuna kaj malbela virino estis klinantasin super mi. Kiam mi malfermis la okulojn, ŝi turnissin al iu militisto, kaj diris: ”Li ne mortos, Jed.”

”Bone,” diris al alparolito, kaj proksimiĝis al mi, ”nepreli povos multon provizi por nia amuziĝo dum lagrandaj ludoj.”

Nun miaj okuloj trafis lin, kaj mi vidis, ke li ne estasTarkano, ĉar liaj ornamaĵoj kaj metaloj ne estas de tiuhordo. Li estis grandstatura ulo, kun teruraj cikatroj surla kapo kaj rompita dentego, kaj mankis al li unu orelo.

Inter liaj ornamaĵoj estis homaj kranioj, kaj pluraj sekigitajhomaj manoj. Pro lia aludo al la grandaj ludoj, prikiuj mi tiom aŭdis, kiam mi estis inter la Tarkanoj, mikonvinkiĝis, ke mi ja saltis el purgatorio en gehenon.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: