”Deja Toris kaj Solla eniris la montojn je punkto malpliol ok kilometrojn de granda akvovojo, kaj certe estasnun tute preter danĝero.”
La nomo de mia kunenkarcerito estis Kantos Kan, leutenantoen la militistaro de Heliumio. Li estis ano de lamalbonsorta ekspedicio, kiu falis en la manojn de la Tarkanojje la tempo, kiam Deja Toris iĝis kaptitino, kaj lirakontis koncize la eventojn, kiuj sekvis la malvenkon dela aviadiloj.
Severe difektitaj kaj kun malmultigitaj anaroj, ili lamirismalrapide al Heliumio, sed preterpasante la civitonZodanga, ĉefurbon de la plej grandaj malamikoj de Heliumiointer la ruĝMarsanoj, ili estis atakataj de grandaaro de militaj aviadiloj, kaj tute detruiĝis krom tiu aviadilo,al kiu apartenis Kantos Kan. Lian aviadilon oni persekutis dum pluraj tagoj, sed fine ĝi povis forlasi la malamikojndum senluna nokto.
Tridek tagojn post la kaptiĝo de Deja Toris, proksimumeen la tempo, kiam ni atingis Tarkon, lia aviadilo atingisHeliumion kun dek homoj, el la komenca anaro desep cent. Tuj sep aviadilarojn, ĉiu de cent grandaj aviadiloj,oni sendis serĉantaj por Deja Toris, kaj de tiuj aviadilojoni elsendis du mil pli malgrandajn, en vana serĉadopor la perdita princino.
La venĝemaj aviadilaroj forviŝis de sur la vizaĝo deBarsumo du komunumojn da verdMarsanoj, sed neniajnpostsignojn de Deja Toris ili trovis. Ili estis serĉintajinter la nordaj hordoj, kaj nur dum la lastaj tagoj etendissian serĉadon suden.
Kantos Kan estis anigita al unu el la etaj unuviraj flugmaŝinoj,kaj estis trovita de la Varhunanoj, dum li esplorisilian civiton. Mi treege admiris lian kuraĝon; sola lisurteriĝis ĉe la civita limo, kaj surpiede penetris ĝis lakonstruaĵoj ĉirkaŭ la placo. Dum du tagoj kaj du noktojli esploris iliajn loĝejojn kaj karcerojn por trovi la amatanprincinon, sed fine trafiĝis en la manojn de Varhunanaro,ĝuste kiam li estis forlasonta, jam certa, ke DejaToris ne troviĝas tie.
Dum nia enkarceriĝo Kantos Kan kaj mi bone konatigis,kaj varme amikiĝis. Pasis nur kelkaj tagoj, tamen,antaŭ ol oni trenis nin el la karcero por la grandaj ludoj.
Frumatene oni kondukis nin al grandega amfiteatro, elkavigitasub la nivelo de la tero. Ĝi estis parte plenigitade rubo, tiel ke oni malfacile taksus ĝian komencangrandecon, sed en la nuna tempo ĝi certe entenis la tutandudekmilon da Varhunanoj.
La areno estis grandega, sed neregula laŭ formo, kajmalorda. Ĉirkaŭ ĝi la Varhunanoj estis amasigintaj konstruŝtonojn,prenitajn el la antikva civito, por malebligial la bestoj kaj kaptitoj forkuron inter la rigardantojn. Ĉeĉiu finaĵo estis kaĝoj, konstruitaj por enteni la viktimojn,ĝis estos iliaj vicoj por la terura morto.
Min kaj Kantos Kan oni kune metis en unu kaĝon. Enla aliaj estis sovaĝaj toatoj kaj kalotoj, frenezaj zitidaroj,verdaj militistoj kaj virinoj el aliaj hordoj. La bruo de lamuĝado, gruntado kaj fajfkriado estis preskaŭ surdiga.
Kantos Kan klarigis al mi, ke fine de la tago unu el lakaptitoj estos libera, kaj la aliaj kuŝos mortaj sur la areno.
La venkintojn en la diversaj luktoj oni bataligos unukontraŭ la alia, ĝis restos vivaj nur du; la venkinton enla lasta lukto, ĉu homan, ĉu bestan, oni liberigos. La postanmatenon oni replenigos la kaĝojn per viktimoj, kajtiel denove dum ĉiuj dek tagoj de la ludoj.
Baldaŭ post nia enkaĝiĝo, la amfiteatro komencis pleniĝi, kaj post unu horo ĉiuj sidlokoj estis prenitaj. DakKova, kun siaj jedoj kaj ĉefuloj, sidis centre de unu flanko,sur granda estrado.
Je signo de Dak Kova oni malfermis la pordojn de dukaĝoj, kaj pelis dekduon da verdMarsaninoj al la centrode la areno. Al ĉiu oni donis ponardon, poste, ĉe la malproksimafinaĵo, oni liberigis dekduon da kalotoj, sovaĝaj hundoj.
Dum la bestoj, gruntantaj kaj buŝŝaŭmantaj, kuregisal la preskaŭ senarmilaj virinoj, mi turnis la kapon porne vidi tian abomenaĵon. La kriegoj kaj ridoj de la hordojatestis pri la bona kvalito de la sporto, kaj kiam mirerigardis al la areno, informite de Kantos Kan, ke ĉiofiniĝis, mi vidis tri venkintajn kalotojn, ŝmacantaj je lakorpoj de la viktimoj. La virinoj estis bone defendintajsin.
Oni liberigis frenezan zitidaron je la restantaj kalotoj.
Kaj tiel daŭris, dum la tuta varmega, terura tago.
Min oni bataligis komence kontraŭ viroj, poste kontraŭbestoj, sed ĉar mi havis longan glavon, ĉiam superismian kontraŭulon per facilmoveco, kaj preskaŭ ĉiamper forteco, ĉio estis por mi infanludo. Plurfoje mi gajnisaplaŭdon de la sangavida ĉeestantaro, kaj iom antaŭla fino oni kriis, ke oni prenu min de la areno kaj nomumin ano de la hordoj de Varhun.
Fine restis nur tri; granda verda militisto el norda hordo,Kantos Kan kaj mi. Oni aranĝis, ke la du aliaj interbatalos,kaj poste mi luktos kontraŭ la venkinto por lalibereco, kiun oni donos al la lasta vivanto.
Kantos Kan estis batalinta plurfoje dum la tago, kaj,same kiel mi, estis ĉiam venkinta, sed kelkfoje nuretmarĝene, precipe kontraŭ la verdaj militistoj. Mi malmultepovis esperi, ke li venkos sian gigantan kontraŭulon,kiu dum la tago kvazaŭ falĉe forigis ĉiun antaŭ si.
La ulo altis je tri metroj, Kantos Kan je apenaŭ unu.
Kiam ili alproksimiĝis por batalo, mi vidis artifikon deMarsa glavarto, kiu centrigis ĉian esperon de KantosKan al unu ĵeto; kiam li estis nur je sep metroj de siakontraŭulo li metis sian glavmanon kiel eble plej malproksimenpost la ŝultro, kaj ĵetegis la armilon, kun lapinto antaŭe, rekte al la verda militisto. Ĝi flugis trafekiel sago, trapikis la koron, kaj kuŝigis mortinton en laareno.
Nun Kantos Kan kaj mi devos lukti unu kontraŭ laalia. Kiam ni alproksimiĝis mi flustris al li, ke ni daŭrigula batalon ĝis mallumo, esperante, ke ni povos troviokazon por fuĝo. La rigardantoj evidente divenis, ke nine koremis al interbatalo, kaj hurlis kolere, ĉar neniu elni donis mortigan pikon. Kiam mi vidis la subitan ekmallumiĝon, mi flustris al Kantos Kan, ke li puŝu sianglavon inter mian maldekstran brakon kaj mian korpon.
Kiam li faris tion, mi ŝancelfalis, premante la glavon forteper la brako, tiel ke ĝi ŝajne penetris mian bruston.
Kantos Kan konstatis mian artifikon, kaj paŝinte rapideal mia flanko, li metis piedon sur mian kolon, eltiris laglavon, kaj ŝajne donis la finan mortigan tranĉon tra lakolo, kvankam vere la klingo eniris sendanĝere la sablonen la areno. En la mallumo nun falinta ĉien neniu povusvidi, ke li ne mortigis min. Mi flustris al li, ke li iru porpretendi sian liberecon, kaj poste serĉu min en la montojoriente de la civito. Tiel li lasis min.
Kiam la amfiteatro estis malplena, mi singardeme irisal la supro. Ĉar la granda elkavaĵo troviĝis malproksimede la placo, en neloĝata parto de la granda mortinta civito,mi sufiĉe facile povis atingi al la preteraj montoj.
Ĉapitro XX. En la fabrikejo de la atmosfero
Tie dum du tagoj mi atendis por Kantos Kan, sed line venis, kaj mi ekiris piede laŭ nordokcidenta direkto,al punkto kie, laŭ lia diro, troviĝis la plej proksimaakvovojo. Mia tuta nutraĵo estis nur la vegetaja laktode plantoj, kiuj libere donis sian valoran fluidon.
Dum du longaj semajnoj mi vagadis, stumblante tra lanoktoj, gvidata nur de la steloj, kaj dumtage kaŝante minpost ia elstara rokaĵo aŭ inter la montoj, kiujn mi kelkfojetrafis. Plurfoje sovaĝaj bestoj atakis min, en la mallumoalsaltante min, tiel ke mi devis ĉiam teni mian glavonen la mano. Kutime mia nove trovita, stranga telepatiapotenco donis al mi sufiĉan antaŭaverton, sedunufoje mi trovis min renversita, kaj akregaj dentoj pikismian gorĝon, kaj vila vizaĝo premis sin al mia.
Kiu besto atakis min? Mi sciis nur, ke ĝi estas granda,peza, kaj multpieda. Miaj manoj kaptis ĝian gorĝon antaŭol la dentoj povis profundiĝi en mian kolon, kaj malrapidemi perforte forigis la vilan vizaĝon, kaj premismiajn fingrojn fermige sur ĝian trakeon. Silente ni kuŝistie, dum la besto ĉiel penis atingi min per siaj dentoj, kajmi egale penis sufoki el ĝi la vivon. Malrapide miaj brakojekcedis en la malegala lukto, kaj colon post coloproksimiĝis la brilantaj okuloj kaj dentoj, ĝis fine la vilavizaĝo altuŝis min, kaj mi konsciis, ke ĉio finiĝas. Subite,el la ĉirkaŭa mallumo saltegis ia vivanta amaso dedetruaĵo rekte al la besto min tenanta altere. La batalointer ili ne longe daŭris. Sur la musko ili ŝiris kaj pikisunu la alian, sed baldaŭ mia savanto staris super la kadavrode la besto, kiu alie estus mia mortiginto.