La pli proksima luno, subite leviĝinte super la horizontokaj lumiginte la Barsuman teron, montris al mi, kemia savinto estas Ula, sed mi neniel povis diveni, de kieĝi venis, aŭ kiel ĝi trovis min. Ne necesas diri, ke mi ĝojispri ĝia ĉeesto, sed samtempe mi sentis maltrankvilon,ĉar Deja Toris estas forlasita de ĝi. Tiom mi sciis, ke ĝifidele obeas miajn ordonojn, ke ŝajnis ke preskaŭ nur ŝiamorto povus klarigi ĝian forlason.
Per la nunn brila lunlumo mi vidis, ke la besto maldikiĝis al nura ombro, kaj kiam ĝi forlasis mian karesadon,kaj komencis avide manĝi la kadavron ĉe miaj piedoj,mi sciis, ke la kompatindulo estas nesufiĉe nutrita.
Mia propra stato estis apenaŭ pli bona, sed mi ne sentismin kapabla manĝi la krudan karnon, kaj mi ne havisrimedojn por fari fajron. Kiam Ula finis sian manĝon,mi denove rekomencis mian lacigan kaj ŝajne senfinanserĉadon por la akvovojo.
Je tagiĝo, en la dekkvina tago de mia serĉado, mi ĝojegisvidante la altajn arbojn, kiuj montris, ke la celataĵoestas proksima. Proksimume je tagmezo mi lace trenismin al la pordo de granda konstruaĵo, kiu kovris preskaŭdek kvadratajn kilometrojn, kaj altis je ses dek metroj.
Neniu aperturo estis videbla en la grandegaj muroj,krom eta pordo, ĉe kiu mi falis ellacigita, nek iu ajn signode vivo.
Mi ne povis trovi sonorilon, nek alian ilon por informila enloĝantojn pri mia ĉeesto. Mi nur rimarkis etanrondtruon en la muro, kiu eble servas por tia celo. Ĝiestis samgranda kiel ordinara krajono. Pensante, ke ebleĝi estas ia paroltubo, mi metis la buŝon al ĝi, kaj estis vokonta,kiam voĉo venis el ĝi, kaj demandis, kiu mi estas,de kiu loko mi venas, kaj kion mi volas. Mi klarigis, kemi fuĝis de la Varhunanoj, kaj preskaŭ mortas pro malsatokaj ellaciĝo.
”Vi portas la metalon de verda militisto, kaj sovaĝahundo sekvas vin, tamen vi havas la figuron de ruĝa homo.Laŭ koloro vi estas nek verda, nek ruĝa. Kio do viestas?”
”Mi estas amiko de la ruĝaj homoj de Barsumo, kaj mimalsatas. Pro humaneco, mi petasi malfermu por ni.”
Baldaŭ la pordeto komencis retroiĝi antaŭ mi, ĝis ĝifundeniĝis je dudek metroj, poste ĝi haltis kaj glitis maldekstren,montrante mallongan, mallarĝan betonan koridoron,ĉe kies malproksima fino estis alia pordeto, ĉielsimila al la unua. Neniu estis videbla, tamen tuj kiam nitrapasis la unuan pordeton ĝi glitis trankvile en sian lokonpost ni, kaj revojaĝis rapide al sia origina loko en laantaŭa muro de la konstruaĵo. Mi rimarkis, dum ĝi glitisantaŭ ni, ke ĝi estas dika je ses metroj. Ankaŭ mi vidis,kiam ĝi reatingis sian lokon, ke grandaj ŝtalaj cilindraĵojvenis el la plafono malantaŭ ĝi, kaj iliaj finoj fiksiĝis en aperturojn kontraŭfositajn en la planko.
Dua kaj tria pordoj retroiĝis antaŭ mi kaj glitis flankenkiel la unua, antaŭ ol mi atingis grandan internan ĉambron,kie mi trovis manĝon kaj trinkon elmetitajn surgranda stona tablo. Voĉo ordonis, ke mi kontentigu minkaj mian kaloton, kaj dum mi faris tion, mia nevideblagastiganto faris al mi viglan demandaron.
”Viaj diroj estas tre rimarkindaj,” diris la voĉo, ”kajevidente estas, ke vi parolas la veron. Cetere, evidenteestas, ke vi ne estas indiĝeno de Barsumo. Tion mi povaskonstati per la formo de via cerbo, la stranga lokigode viaj internaj organoj, kaj la formo kaj grandeco de viakoro.”
”Ĉu vi povas vidi internen de mi?” mi ekkriis.
”Jes, mi povas vidi ĉion krom viaj pensoj, kaj se viestus Barsumano mi povus ankaŭ legi tiujn.”
Pordo malfermiĝis je la transa flanko de la ĉambro,kaj stranga, sekaspekta, mumisimila viro venis al mi. Liportis neniun veston aŭ ornamaĵon krom malgranda orakolumo, de kiu pendis sur lia brusto ornamaĵo grandakiel manĝtelero. Ĝi estis inkrustita de diamantoj, kromĝuste en la centro, kie troviĝis stranga ŝtono, laŭ diametrounucola, kiu fajreris je naŭ malsimilaj radioj, sep el ilila sep de nia Tera prismo, kaj du belaj radioj, kiuj por miestis novaj kaj sennomaj. Mi same ne kapablas priskribiilin, kiel vi mem ne kapablas priskribi ruĝon al blindulo.
Mi scias, tamen, ke ili estis ekstreme belaj.
La maljunulo sidis kaj parolis kun mi dum pluraj horoj,kaj strange estis, ke mi kapablis legi ĉiun lian penson,dum li povis percepti nenion en mia menso, kromse mi parolis. Mi ne sciigis lin, ke mi tion kapablas, kajmi lernis multon, kio poste montriĝis ege valora, multon,kion mi neniam lernus se li divenus mian povon; laMarsanoj tiel estras sian mensan maŝinaron, ke ili kapablastute precize direkti siajn pensojn.
La konstruaĵo, en kiu mi troviĝis enhavis la maŝinaronpor produkti la artefaritan atmosferon, kiu subtenas lavivon sur Marso. La sekreto de la procedo kuŝas je lautiligo de la naŭa radio el la radiaro, kiun mi aludis enla priskribo pri la juvelaro de mia gastiganto.
Oni apartigas tiun radion de la aliaj sunradioj per instrumentojlokigitaj sur la tegmento de la granda konstruaĵo,kies tri kvaronojn oni uzas kiel rezervujojn porprovizoj de la naŭa radio. Tiun ĉi produktaĵon oni prilaboraselektre, pli ĝuste, iajn proporciojn de delikatajelektraj vibroj oni enkorpigas je ĝi, kaj la rezulton onipumpas al la kvin ĉefaj aercentroj de la planedo kie,okaze de ĝia liberigo, kontakte kun la etero de la spacotransformas ĝin al atmosfero.
Ĉiam oni havas sufiĉe da rezervprovizo de la naŭa radioen la granda konstruaĵo por daŭrigi la nunan Marsanatmosferon dum mil jaroj, kaj la sola eventuala timoestus, laŭ la klarigo de mia nova amiko, ke iu akcidentotrafus la pumpan aparaton.
Li kondukis min al interna ĉambro, kie mi vidis dudekonda radiumaj pumpiloj, ĉiu kapabla provizi la tutanMarson per la atmosfera kombinaĵo. Dum okcent jaroj,li diris, li rigardis tiujn pumpilojn, kiujn oni uzas alternedum unu tago de iom pli ol dudek kvar kaj duono daTeraj horoj. Li havas unu helpanton, kiu dividas kun lila periodon de observado; ĉiu el la du homoj pasigassola en la granda fabrikejo duonan Marsan jaron, do tricentkvardek kvar Teraj tagoj.
AI ĉiu ruĝMarsano oni instruas dum plej frua infanaĝo la principojn de la fabrikado de atmosfero, sed nurdu homoj samtempe tenas la sekreton pri eniro al lagranda konstruaĵo, kiu, kun muroj dikaj kvindek metrojn,kaj kun vitra kontraŭaviadila ŝirmilo supertegmenta,dika du metrojn, estas komplete neatakebla. Oni timasatakon nur flanke de la verdaj homoj, aŭ de iu frenezaruĝa viro, ĉar ĉiuj Barsumanoj scias, ke ĉia vivantaĵosur Marso dependas por sia ekzisto de la seninterrompafunkciado de la fabriko.
Dum mi rigardis liajn pensojn, mi eltrovis la kuriozanfakton, ke la eksterajn pordojn oni funkciigas per telepatio.
La seruroj estas tiel delikate faritaj, ke la pordoj liberiĝas per la efiko de ia kombinaĵo de pensradioj. Eksperimentemi volis igi lin pro surprizo malkaŝi la kombinon,kaj mi demandis lin en senzorga maniero, kiel lipovis malŝlosi la pordon por mi, estante interne de lakonstruaĵo. Fulmrapide naŭ Marsaj sonoj leviĝis en liamenso, sed tiel rapide ili malaperis, kaj li respondis, ketian sekreton li ne rajtas malkaŝi.
De tiu momento lia sinteno al mi sanĝiĝis, kvazaŭ litimis, ke li malkaŝis sian grandan sekreton, kaj mi legisla suspektemon en liaj rigardoj kaj pensoj, malgraŭ tio,ke li ankoraŭ amike parolis.
Antaŭ ol mi iris ripozi por la nokto, li promesis donial mi leteron al apuda agronomo, kiu helpos min atingiZodangan, la plej proksiman Marsan civiton.
”Sed nepre ne diru al ili, ke vi celas al Heliumio, ĉar ilimilitas kontraŭ tiu lando. Mia helpanto kaj mi apartenasal neniu lando; ni apartenas al tuta Barsumo, kaj tiu ĉitalismano, kiun ni portas, protektas nin en ĉiuj landoj,eĉ inter la verdaj homoj, se okaze ni ne povas eviti ilin.Do, bonan nokton, amiko mia, vi havu longan kaj ripozandormon. Jes, longan dormon.”
Li ridetis afable, sed mi legis en liaj pensoj la deziron,ke neniam li lasis nin eniri, poste mi vidis bildon, laŭ kiuli dumnokte staras super mi, rapide uzas longas glavon,kaj formas la vortojn: ”Mi bedaŭras, sed tiel estos plejbone por Barsumo.”