Kiam li fermis la pordon de mia ĉambro, elirinte, mine plu vidis liajn pensojn, ne plu vidante lin; tio ŝajnis almi stranga, pro mia nescio pri la funkcimetodoj de telepatio.

Kion mi faru? Kiel fuĝi tra tiuj grandegaj muroj? Avertita,nun mi povus facile lin mortigi, sed se li estus mortami ne povus fuĝi, kaj la haltigo de la fabrika maŝinarorezultigus, ke mi mortus kune kun ĉiuj Barsumanoj,inkluzive de Deja Toris, se ŝi ankoraŭ ne mortis. La sortode la aliaj neniel interesis min, sed la penso pri Deja Toris forpelis el la menso ĉiun deziron mortigi mian erarigitangastiganton.

Singardeme mi eliris el mia ĉambro. Sekvata de Ula,mi serĉis la plej internan el la pordoj. Freneza plano trafis mian menson; mi penos perforti la grandajn serurojn,uzante la naŭ pensradiojn, kiujn mi legis en la menso demia gastiganto. Kaŭrirante tra koridoro post koridoro,malsupren tra serpentantaj pasejoj, mi fine atingis lagrandan salonon, kie mi manĝis en tiu mateno. Neniemi vidis mian gastiganton, kaj mi ne sciis, kie li nokteloĝas. Ĝuste kiam mi estis paŝonta brave en la salonon,eta bruo averte pelis min retroen en la ombron de alkovoen la koridoro. Tirante al Ula, mi kaŭris en la mallumo.

Baldaŭ la maljunulo preterpasis min proksime, kajkiam li eniris la malhele lumigatan ĉambron mi vidis, keli tenas en la mano longan maldikan ponardon, kaj akrigasĝin sur ŝtono. En lia menso estis la decido, inspektila radiumajn pumpilojn, kio okupos proksimume tridekminutojn, kaj poste reveni al mia dormĉambro kaj mortigimin.

Dum li pasis tra la salono kaj malaperis en la pasejonkondukantan al la pumpilejo, mi singardeme eliris elmia kaŝejo kaj transiris al la pordo, la interna pordo ella tri starantaj inter mi kaj la libereco.

Koncentrigante mian menson je la granda seruro, miĵetegis al ĝi la naŭ pensradiojn. Senspire mi atendis, kajfine la granda pordo trankvile malfermiĝis, kaj glitisflanken. Unu post la alia ĉiuj pordoj malfermigis laŭ miaordono, kaj Ula kaj mi paŝis en la mallumon, liberaj, sedapenaŭ en pli bona stato ol antaŭe, krom tio, ke ni havisplenajn ventrojn.

Forrapidante de la timiga konstruaĵego, mi iris al launua transvojo, intencante kiel eble plej frue atingi lacentran impostbarieron. Mi atingis ĝin matene, kaj enirintela unuan enfermaĵon, mi serĉis ian loĝatejon. Troviĝis malaltaj, neregulaj betonaj konstruaĵoj. Iliaj pordojestis fortaj kaj ne malfermeblaj, kaj nenio rezultis de frapadokaj vokado. Ellacigita pro manko de dormo, mi terenĵetismin, ordoninte al Ula, ke ĝi gardostaru.

Iom poste ĝiaj murmuregoj vekis min, kaj mi malfermisla okulojn por vidi tri ruĝMarsanojn, kiuj starisproksime kaj alcelis min per siaj pafiloj.

”Mi estas senarmila kaj neniel malamika,” mi rapideklarigis, ”mi estis malliberigito de la verdaj homoj, kajnun estas survoje al Zodanga. Mi petas nur nutraĵon kajripozon por mi kaj por mia kaloto, kaj konsilon pri lavojo al mia celo.”

Ili lasis fali la pafilojn, kaj antaŭen venis al mi kunafabla mieno. Ili metis la dekstrajn manojn sur mianmaldekstran ŝultron, laŭ sia salutmoro, kaj faris multajndemandojn pri mi kaj miaj vagadoj. Poste ili kondukismin al la domo de unu el ili, tute proksime.

La konstruaĵoj, ĉe kiuj mi frumatene frapadis entenisnur farmbienan bestaron kaj produktaĵon. La loĝdomostaris en bosko de arbegoj, kaj simile al ĉiuj ruĝMarsanajhejmoj estis levita dum la nokto al alteco de dudekmetroj super la tero, sur granda rondforma metala ŝafto,glitigebla supren aŭ malsupren en ingo konstruita enla tero, kun eta radiuma motoro, en la enirejo de la konstruaĵo,kiel funkciigilo. Anstataŭ rigli kaj seruri siajndomojn, la ruĝMarsanoj simple altigas ilin dumnokte alnivelo sendanĝera. Ankaŭ ili havas rimedojn por privatesubterigi aŭ superterigi ilin, kiam ili volas libertempeforesti.

Ĉi tiuj fratoj, kun siaj edzinoj kaj infanoj, estis okupantajtri tiajn domojn sur la farmbieno. Ili ne mem laboris,deĵorante kiel registaraj oficistoj por laborigi lamilitkaptitojn, la nepagontajn ŝuldantojn, kaj la needziĝemajn fraŭlojn, tro malriĉajn por pagi la altan imposton,kiun ĉiuj ruĝMarsanaj registaroj faras kontraŭ lafraŭleco. Ili estis ege bonkoraj kaj gastigemaj, kaj mi restisplurajn tagojn inter ili, ripozante kaj resaniĝante postmiaj multaj lacigaj kaj streĉaj travivaĵoj.

Kiam ili finaŭskultis mian historion, en kiu mankis ĉiaaludo pri Deja Toris kaj pri la maljunulo en la atmosferafabrikejo, ili konsilis al mi kolorigi mian korpon porpli similigi min al ili, kaj poste serĉi dungiĝon en Zodanga,aŭ en la armeo, aŭ en la militŝiparo.

”Ne estas verŝajne, ke oni kredos vian historion antaŭol vi pruvos vian fidindecon, kaj gajnos amikojn inter laaltrangaj nobeloj de la kortego. Plej bone estos por vifari militan servon, ĉar ni Barsumanoj estas favoraj almilito, kaj rezervas niajn plej altajn distingojn kaj premiojnpor la militistoj ”

Kiam mi estis preta por forlasi, ili donis al mi malgrandanmalsovaĝan virtoaton, de la speco kiun la ruĝ-Marsanoj uzas por rajdado. La besto estas samgrandakiel ĉevalo, kaj tute mildnatura, sed laŭ koloro kaj formoĝuste kopio de sia sovaĝa kuzo.

La fratoj donis al mi ruĝan oleon per kiu mi kovrismian tutan korpon, kaj unu el ili tondis mian hararon,jam tre longan, laŭ la modo, tiel ke mi povus sur Barsumoŝajni ordinara ruĝMarsano. Oni donis al mi ankaŭnovajn metalon kaj ornamaĵojn laŭ la stilo de ĝentlemanode Zodanga anigita al la familio Ptor; la familianomo de miaj bonfarantoj estis Ptor.

Ili plenigis ankaŭ saketon por mi per mono de Zodanga.

La signoj por intersanĝo sur Marso similas al niajmoneroj, krom ke ili estas ovalaj. Papermonon eldonasindividuoj laŭbezone, dufoje en la jaro, kaj dufoje en lajaro ili reaĉetas ĝin. Se iu viro eldonas pli, ol li povasreaĉeti, la registaro pagas liajn kreditorop plene, kaj laŝuldanto perlaboras la sumon sur la farmbienoj aŭ en laminejoj, kiuj senescepte estas registare posedataj. Tiaaranĝo kontentigas ĉiun, krom la ŝuldantoj, ĉar estasmalfacile trovi volontulojn por labori sur la grandajfarmbienoj, kiuj etendiĝas kiel mallarĝaj rubandoj depoluso ĝis poluso, tra sencivilizaj terpecoj loĝataj de sovaĝaj bestoj, kaj eĉ pli sovaĝaj homoj.

Kiam mi menciis, ke mi ne kapablas repagi ilin poriliaj afableco kaj komplezemo, ili asertis, ke mi ja havosokazon, se mi vivos longe sur Barsumo. Adiaŭinte min,ili rigardis al mi, ĝis mi iĝis ne plu videbla sur la larĝablanka vojo.

Ĉapitro XXI. Aera esploranto por Zodanga

Dum mi vojaĝis al Zodanga, multaj strangaj kaj interesajaferoj kaptis mian atenton. Ĉe la diversajbiendomoj, kie mi haltis, mi lernis multon novan kaj instruanpri la kutimoj kaj moroj de Barsumo.

Oni kolektas la akvon por la farmbienoj en grandegajsubteraj rezervujoj ĉe la polusoj. La akvo venas de la degelantajneĝoj surmontaj, kaj oni pumpas ĝin tra longajkondukiloj al la diversaj centroj en multloĝataj lokoj.

Ambaŭflanke kaj laŭlonge de la kondukiloj kuŝas la kulturitajregionoj, dividitaj en samgrandaj terpecoj, ĉiukontrolata de unu aŭ du registaraj oficistoj. Anstataŭakvumi la surfacon de la kampoj, tiel ke malspariĝusmulte da akvo pro forvaporiĝo, om transportas la altvaloranfluidon subteren, tra vasta maŝaro de etaj tuboj,rekte al la radikoj de la vegetaĵo. La rikoltaĵoj sur Marsoĉiam estas samgrandaj, ĉar malestas pluvoj, malestasmalpluvoj, malestas fortaj ventoj, malestas insektoj kajmalestas detruantaj birdoj.

Dum tiu ĉi vojaĝo mi manĝis viandon unuafoje postkiam mi forlasis Teron, sukplenajn pecojn, kaj grandajnkotletojn, el la bone nutrataj bestoj de la farmbienoj.

Ankaŭ mi frandis fruktojn kaj legomojn, neniel similajnal tiuj de Tero.

Okaze de mia dua halto mi renkontis kelkajn kulturitajnhomojn de la nobela klaso, kaj dum ni interparolis,leviĝis hazarde Heliumio kiel temo. Unu el la pli maljunajviroj antaŭ kelkaj jaroj estis tie kiel ano de diplomatamisio, kaj li parolis bedaŭre pri la stato de konstantamilito inter la du landoj.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: