”Heliumio,” li diris, ”prave fanfaronas pri la belaj virinojde Barsumo, kaj el ĉiuj ĝiaj trezoroj la mirindafilino de Mors Kajak, Deja Toris, estas la plej rava. Lapopolo efektive adoras la grundon sur kiu ŝi paŝas, kajtuta Heliumio funebras, de kiam ŝi perdiĝis dum tiumalbonsorta ekspedicio. Nia atako kontraŭ la invalidaaviadilaro dum ĝi retroiris al Heliumio estis unu el tiujaĉaj eraroj de nia reganto, pro kiuj Zodango devos plimalplibaldaŭ altigi pli saĝan viron al lia ofico. Eĉ nun,malgraŭ tio, ke niaj venkantaj armeoj ĉirkaŭas Heliumion,la popolo de Zodanga aŭdigas sian voĉon malkontentan,ĉar la milito, al kiu mankis justa bazo, estasmalpopulara. Niaj armeoj profitis la foreston de la ĉefaaviadilaro de Heliumio, kiu serĉas la princinon, tiel nipovis jam tre malfortigi la civiton. Oni diris, ke ĝi falosen niajn manojn dum la kelkaj venontaj preterpasoj dela malproksima luno.”

”Kaj kia,” mi demandis kiel eble plej senzorge, ”laŭ viaopinio estis la sorto de la princino, Deja Toris?”

”Ŝi mortis,” li respondis. ”Tion sciigis al ni verda militistolastatempe kaptita de nia suda armeo. Ŝi fuĝis dela Tarkaj hordoj kun stranga vivantaĵo el alia mondo, sednur trafiĝis en la manojn de la Varhunanoj. Oni trovisiliajn toatojn vagantaj sur la marfundo, kaj apude postsignojnde sanga lukto.”

La informo ne estis trankviliga, samtempe ĝi ne pruvisfine la morton de Deja Toris. Mi decidis streĉi ĉiun fortonpor atingi Heliumion kiel eble plej rapide, kaj portial Tardos Mors tiom da novaĵo pri la kieo de lia nepino,kiom mi povis.

Dek tagojn post kiam mi forlasis la fratojn Ptor, miatingis Zodangan. De la momento, kiam mi kontaktiĝiskun la ruĝaj homoj de Marso, mi konstatis, ke Ula tirisal mi multe da nedezirata atento, ĉar la granda bestoapartenis al speco, kiun la ruĝaj homoj neniam malsovaĝigas. Se oni promenus tra ĉefstrato de Novjorko kungrandega leono ĉe siaj kalkanoj, oni efikus same kiel miefikus, se mi enirus Zodangan kun Ula.

Eĉ la penso pri forigo de la fidela kunulo kaŭzis al mitiom da bedaŭro kaj profunda ĉagreno, ke mi prokrastisla aferon ĝis ni atingis la pordegojn de la civito; sedfine ni nepre devis disiĝi. Se mi pensus nur pri la proprasekureco aŭ plezuro, neniu argumento persvadus minforturni la solan vivanton sur Marso, kiu neniam mankisen amo kaj lojaleco; sed same kiel mi plezure cedusla vivon por servi al tiu, por kiun serĉi mi frontas la nekonatajndanĝerojn de tiu ĉi civito, por mi tiel mistera,same mi ne povus permesi eĉ ke la vivo de Ula minacula sukceson de mia entrepreno. Cetere, temis eble ne priĝia vivo, sed ĝia momenta feliĉo, ĉar mi ne dubis, ke ĝibaldaŭ forgesos min. Tial mi ame adiaŭis la kompatindanbeston, promesante al ĝi tamen, ke se mi postvivosmian aventuran entreprenon, iel mi trovos rimedojn porelserĉi ĝin.

Ĝi ŝajne plene komprenis min, kaj kiam mi montris enla direkto de Tark ĝi bedaŭre forturnis sin. Mi ne kuraĝisrigardi ĝian foriron, sed turnis la vizaĝon al Zodanga, kajkun ĉagreno en la koro alproksimiĝis al ĝiaj minacantajmuroj.

La letero, kiun mi portis de la fratoj, havigis al mi tujaneniron en la grandan ĉirkaŭmuritan civiton. Ankoraŭestis frumatene, kaj la stratoj estis preskaŭ senhomaj.

La loĝejoj, altigitaj sur siaj metalaj kolonoj, similisal granda enarbara frugilega nestaro, kun la metalaj kolonojsimilaj al ŝtalaj arbotrunkoj. La butikojn oni kutimene levis de la tero, kaj neniel oni riglis aŭ ŝlosis ilin,ĉar sur Barsumo ŝtelado estas nekonata. Ĉiuj Barsumanojtimas konstante pri murdo, kaj nur pro tio ililevas siajn hejmojn superteren dumnokte kaj en tempojde danĝero.

La fratoj Ptor estis donintaj al mi klarajn sciigojn poratingi tiun parton de la civito, kie mi povos trovi taŭganloĝejon, kaj esti apud la oficejoj de la registaraj agentoj,al kiuj ili donis al mi leterojn.

La placo de Zodanga kovras pli ol du kvadratajn kilometrojn,kaj kiel kutime estis la centro de la civito. Palacojde la jedako, la jedoj kaj aliaj nobeloj ĉirkaŭis ĝin,kiel ankaŭ la ĉefaj publikaj konstruaĵoj, kafejoj kaj butikoj.

Dum mi transiris la grandan placon, mirante pri laimpona arkitekturo, kaj la belega skarlata vegetaĵaro, kiutapiŝis la larĝajn razenojn, mi trovis, ke iu ruĝMarsanopasas rapide al mi el unu el la avenuoj. Li neniel atentismin, sed kiam li venis flanke mi rekonis lin. Mi metismanon sur lian ŝultron, kriante: ”Saluton, Kantos Kan!”

Fulmrapide li turnis sin, kaj antaŭ ol mi povis eĉ malaltigimian manon, mi trovis la pinton de lia glavo apudmia brusto.

”Kiu vi estas?” li gruntis, sed kiam retroa salto forigismin je dudek metroj de lia glavo, li lasis ĝin fali kaj rideelkriis: ”Mi ne bezonas pli bonan respondon! Sur tutaBarsumo ekzistas nur unu viro, kiu povas salti kielkaŭĉuka pilko. Ĵuru je la nomo de la patrino de la malproksimaluno, Johano Carter, kiel vi venis ĉi den, kajkiel vi povas ŝanĝi la koloron laŭvole.”

Koncize mi rakontis pri miaj aventuroj de kiam milasis lin en la areno ĉe Varhun.

”Nu, vi ja dum eta sekundaro timigis min, amikomia,” li diris. ”Se en Zodanga oni scius mian nomon kajciviton, baldaŭ mi sidus kun miaj praavoj sur la bordojde la perdita maro de Korus. Mi troviĝas ĉi tie por laprofito de Tardos Mors, Jedako de Heliumio, por eltrovila kieon de Deja Toris, nia princino. Sab Tan, la princode Zodanga, tenas ŝin kaŝita en la civito, kaj enamiĝisal ŝi freneze. Lia patro Tan Kosis, Jedako de Zodanga,petas ŝian edziniĝon al sia filo kiel prezon por paco interla du landoj, sed Tardos Mors ne akceptas, kaj komunikis,ke li kaj lia popolo prefere rigardus ŝian mortanvizaĝon ol ŝian edziniĝon al iu, kiun ŝi ne laŭvole elektis.

Li mem, li aldonis, preferus morti en la cindroj debrulanta Heliumio ol kunigi la metalon de sia familiokun la metalo de Tan Kosis. Tia ofendego al Tan Kosiskaj al Zodanga havigis al li eĉ pli intensan amon de liapopolo.

”Mi estas ĉi tie jam de tri tagoj,” daŭrigis Kantos Kan,”sed ankoraŭ mi ne eltrovis, kie Deja Toris estas enkarcerigita.

Hodiaŭ mi aliĝis al la aviadila militanaro kielaera esploranto, kaj mi esperas gajni la fidon de Sab Tan,la princo, kiu estas estro, kaj tiel informiĝi pri la kieo deDeja Toris. Mi ĝojas, ke vi estas ĉi tie, Johano Carter, ĉarmi scias, kiel lojala vi estas al mia princino, kaj ni du enkomuna laboro nepre povos multon fari.”

Jam nun la placo estis pleniĝanta de homoj tien kajreen irantaj pro la ĉiutagaj aferoj. La butikoj estis malfermiĝantaj, kaj frumatenaj mendantoj plenigis la kafejojn.

Kantos Kan kondukis min al unu el tiuj belegaj manĝejoj, kie oni servis nin tute per maŝinoj. Neniu manotuŝis la manĝaĵon, de kiam ĝi venis kruda en la konstruaĵon,ĝis kiam ĝi eliris varma kaj bongusta sur la tablojnantaŭ la gastojn, responde al premeto sur diversajn butonetojnlaŭ la diversaj deziroj de la klientoj.

Post nia manĝo, Kantos Kan kunkondukis min al laĉefejo de la aeresploranta skadro, kaj petis, ke oni anigumin. Laŭkutime oni postulis korpan priesploron, sedKantos Kan diris, ke mi ne timu pri tio, ĉar li mem prizorgosla aferon. Tion li faris, prenante mem la esplorordononal la koncerna oficisto, kaj kredigante, ke li estasJohano Carter.

”Oni trovos poste pri la ruzo,” li klarigis gaje, ”kiam ilikontrolos mian pezon, mian alton kaj similajn aferojn,sed tion oni ne faros dum pluraj monatoj, kaj niaj klopodojsukcesos aŭ fiaskos longe antaŭ tiam.”

Dum la postaj kelkaj tagoj Kantos Kan instruis al mila detalojn de aviado, kaj la riparadon de la delikataj maŝinetoj,kiujn la Marsanoj uzas ducele. La ĉefparto de launuvira aviadilo estas kvin metrojn longa, du trionoj dametro larĝa, kaj ok centimetrojn dika, kaj pintiĝas ambaŭfine.

La veturiganto sidas super la aviadilo sur seĝokonstruita super la malgranda, senbrua radiuma motoro.

La perilo de flotigo estas enhavata en la maldikajmetalaj vandoj de la ĉefparto, kaj konsistas el la oka radiode Barsumo, la radio de antaŭenigo, kiel oni povasnomi ĝin pro ĝiaj ecoj.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: