Ĉapitro II. La liberigo el la morto
Sento de agrablega sonĝemo venkis min, miaj muskolojmalstreĉigis, kaj mi estis ĵus ekdormonta, kiamsono de alvenantaj ĉevaloj atingis miajn orelojn. Mi penisstari, sed kun teruro trovis, ke miaj muskoloj ne respondasal mia volo. Mi nun tute vekiĝis, sed miaj muskolojmalfunkciis kvazaŭ mi ŝtoniĝis. Kaj nun unuafojemi rimarkis iun vaporon en la kaverno, tre maldensan,rimarkeblan nur kontraŭ la taglumo de la faŭko. Al lanazo venis iom pikanta odoro, kaj mi supozis, ke iu venenagaso venkis min: sed mi tamen ne komprenis, kielmi havas libera mian menson, kaj nur mian korpon nepovas influi aŭ movi.
Mi kuŝis rigarde al la malfermaĵo de la kaverno, kie mipovis vidi la etan pecon da voĵeto inter la kaverno kaj laangulo de la klifo, kiun ĉirkaŭiras la voĵeto. La bruo dealvenantaj ĉevaloj ĉesis, kaj mi divenis, ke la indianojestas rampantaj laŭ la eta rando kondukanta al la kaverno,kiu por mi iĝis entombigejo. Mi memoras, ke miesperis rapidan mortigon, ĉar ne plaĉis al mi pensi, kionili povus faradi al mi, se ili emus.
Mi ne devis atendi longe. Ia brueto sciigis al mi ilianapudeston, poste ruĝhaŭta vizaĝo singardeme metis sinĉirkaŭ la angulon de la klifo, kaj sovaĝaj okuloj rigardisen miajn. Mi certis, ke li povis vidi min en la kaverno,ĉar la frumatena sunlumo tra la malfermaĵo rekte trafismin.
La sovaĝulo, anstataŭ proksimiĝi, nur ekstaris kaj gapisal mi; poste dua sovaĝulo aperis, poste tria, kvara,kvina, streĉante la kolojn de post la ŝultroj de siaj kunulojsur la mallarĝa rando. Ĉiu vizaĝo montris solenantimon: mi ne scias kial, kaj poste dum dek jaroj ne sciis.
Ke post tiuj sovaĝuloj troviĝas ankoraŭ aliaj, evidentis ella fakto, ke tiuj plej proksimaj flustre sendis vortojn malantaŭen.
Subite el la fono de la kaverno malantaŭ mi venis mallaŭta,sed klare aŭdebla ĝemado. La indianoj aŭdis ĝin,kaj fuĝis timege. Tiel freneze ili kunkuris por postlasi laneviditan estaĵon, ke almenaŭ unu falis de la rando al larokoj malproksime malsupraj. Iliaj kriegoj eĥis kelktempeen la kanjono, poste la silento regis.
La sono timeginta ilin ne ripetiĝis, sed mi sufiĉe aŭdispor pensi, kia teruraĵo troviĝas malantaŭ mi. Timo estasrelativa afero; certe mi povas diri sen honto, ke se miajsentoj dum la postaj minutoj estis sentoj de timo, do Dioprotektu la timulon, ĉar certe timo en si mem estasgrandega puno. Ŝajnas al mi, kiu ĉiam kutimis plenforte kaj sankorpe batali, ke nenio estas pli terura ol tia travivaĵo,kuŝi paralizita antaŭ nekonata danĝero, kies nurasono sufiĉis por timkurigi aron da sovaĝaj indianoj kvazaŭŝafaron, kiun lupoj ĉasas.
Plurfoje mi kredis aŭdi mallaŭtajn sonojn malantaŭmi, kvazaŭ iu movas sin, sed fine ĉio silentiĝis, kaj mihavis okazon pripensi mian situacion. Mia sola esperoŝajnis esti, ke la paralizo forlasu min same subite, kiel ĝimin kaptis.
Malfrue en la posttagmezo mia ĉevalo, kiu la tutantempon staris kun la rimenoj nefiksitaj antaŭ la kaverno,foriris malrapide laŭ la voĵeto kaj lasis min sola kunla nekonata misteraĵo kaj la senviva korpo de mia amiko,kiu kuŝis videbla al mi sur la rando antaŭ la kaverno,kie mi lasis ĝin matene.
De tiam ĝis proksimume noktomezo ĉio silentis tombeje.
Subite la terura ĝemado de la mateno refrapismiajn orelojn, kaj denove el la ombra fono venis sono deio mova, kaj mallaŭta susurado, kvazaŭ de velkaj folioj.
La efiko sur mian taŭzitan nervaron estis terura, kaj mifaris superhoman penon por rompi miajn katenojn.
Mense, vole kaj nerve mi penis; ne muskole, ĉar eĉ mianetfingron mi ne kapablis movi; tamen certe superhome.
Subite io cedis al mia penego. Mi sentis momentan naŭzon,kaj subitan rompon, kvazaŭ de ŝtala fadeno, kajtrovis min staranta kun la dorso ĉe la muro de la kaverno,fronte al mia nekonata malamiko.
Tiam lunlumo plenigis la kavernon, kaj jen antaŭ mikuŝis mia propra korpo, ĝuste kiel ĝi kuŝis dum tiu horoj,kun la okuloj rigardantaj al la ekstera rando kaj lamanoj kuŝantaj rigide sur la planko. Mi rigardis al miasenviva korpo, kaj poste al mi mem, kun ega miro, ĉartie mi kuŝas vestita, kaj jen mi staras nuda kiel ĉe naskiĝo.
La transŝanĝo estis tiel subita, ke ĝi momente forgesigisal mi ĉion krom mia stranga metamorfozo. Miaunua penso estis, ĉu, do, jen la morto? Tion mi tamen nepovis kredi, ĉar mi povis senti mian koron, batanta kontraŭla ripojn. Mi anhelis, ŝvitgutoj elstaris sur la tutakorpo, kaj la malnova eksperimento, sin pinĉi, pruvis lafakton, ke neniel mi estas fantomo.
Denove mi estis memorigata de miaj ĉirkaŭaj cirkonstancoj,kiam ripetiĝis la stranga ĝemado el la kavernafono. Nuda kaj senarmila, neniel mi deziris renkonti lanevidataĵon, minacanta min.
Miaj revolveroj estis rimenligitaj al mia senviva korpo,kiun, pro iu mistera kaŭzo, mi sentis min nekapablatuŝi. La karabenon forportis mia ĉevalo. La sola ebla agoŝajnis esti fuĝo.
Nerezistante la tenton, mi saltis rapide tra la malfermaĵoen la stellumon de bela nokto, tipe Arizono. La freŝa, vigliga aero de la ĉirkaŭa montaro tuj revivigis min,kaj nun ekster la kaverno mi sentis novan kuraĝon trakurila vejnojn. Paŭzante sur la rando, mi insultis minpro mia timo, nun ŝajne senbaza. Mi diris al mi, ke mikuŝis, sen kapablo moviĝi, dum pluraj horoj en la kaverno,tamen nenio malbona okazis al mi, kaj ke la bruetojnepre devenis el tute naturaj kaj sendanĝeraj kaŭzoj —eble la formo de la kaverno estas tia, ke ia venteto tielkaŭzis en ĝi tiajn sonojn.
Mi decidis esplori, sed unue levis la kapon por plenigila pulmojn je la pura, vigliga aero de la montoj. Malsupreetendiĝis la bela kanjona rokaro kaj la kaktoplenaebenaĵo, kiun la lunlumo tordis al mirakla, sorĉa belo.
Malmultaj okcidentaj mirindaĵoj estas tiel inspiraj,kiel la belaĵoj de panoramo en Arizono: la foraj arĝentajmontoj, la strangaj lumoj kaj ombroj de la valoj, la groteskajdetaloj de la rigidaj sed belaj kaktoj, kune ili formasbildon sorĉan — oni sentas kvazaŭ oni rigardasmortintan kaj forgesitan mondon, malsimilan al ajnaloko sur nia tero.
Dum mi tiel meditis, mi turnis mian rigardon for dela tero, al la ĉielo, kie la multega stelaro formis taŭganbaldakenon por la mirindaĵoj de la tera sceno. Mianatenton baldaŭ kaptis granda ruĝa stelo apud la horizonto.
Dum mi rigardis ĝin, mi sentis superregan sorĉon— ĝi estis Marso, la milita dio, kaj por mi, militeca viro,ĝi ĉiam havis plej grandan allogon. Dum mi rigardis ĝinen tiu nokto, ĝi ŝajnis voki min de trans la neimageblaspaco, allogante min, kiel magnetŝtono allogas fereron.
La sorĉon mi ne povis rezisti: mi fermis la okulojn,etendis la manojn al la dio de mia ŝatata profesio, kajsentis min tirata tra la vasteco de la spaco. Dum unumomento estis ega malvarmo kaj kompleta mallumo.
Ĉapitro III. Mia alveno sur Marso
Mi malfermis la okulojn al stranga pejzaĝo. Misciis, ke mi estas sur Marso: ne dum eĉ momentomi dubis pri tio. Mi ne dormis, ne necesis, ke mi pinĉumin: mia interna konscio informis min tiel klare, ke miestas sur Marso, kiel via normala menso informas vin, kevi estas sur Tero. Vi ne pridemandas vian fakton: mi nepridemandis mian fakton.
Mi trovis min sternita sur bedo de flava, muskosimilavegetaĵaro, etendiĝanta ĉirkaŭ mi en ĉiu direkto jesenfinaj mejloj. Ŝajnis, ke mi kuŝas en profunda, rondabaseno, ĉirkaŭ kies ekstera rando mi povas vidi malaltajnmontojn.
Estis tagmeze. La suno plene brilis sur min, kaj ĝiavarmo intense trafis mian nudan korpon. Tie kaj tie ĉielstaris kvarcenhavaj rokoj, kiuj briletis en la sunlumo;kaj je kelkcent metroj maldekstre videblis malalta, ĉirkaŭmuritaenfermaĵo, alta iom pli ol unu metron. Akvonmi ne povis vidi, kaj ĉar mi sentis ioman soifon, mi decidisesplori.
Ekstarante subite, mi ricevis mian unuan Marsan surprizon,ĉar la peno, kiu sur Tero rezultigus starantanpozicion, sur Marso saltigis min en la Marsan aeron jeproksimume tri metroj. Mi tamen falis sur la grundonsen granda skuo. Nun la rezulto de miaj paŝoj montriĝisege groteska. Mi trovis, ke necesas tute nove lerni paŝi,ĉar la muskola peno, kiu sur Tero bone irigis min, surMarso faris el mi plej strangan klaŭnon. Miaj muskoloj,plene agorditaj al la gravito de Tero, tute trompis min,kiam mi provis lukti kontraŭ la malpli forta gravito kajmalpli alta aerpremo de Marso.