Farinte tamen la decidon esplori la malaltan konstruaĵon,kiu estis la sola videbla signo de loĝado, mi elpensisla ideon provi reiron al la fundamenta principo deirado, rampado. En tio mi sufiĉe sukcesis, kaj post kelkajmomentoj atingis la malaltan muron de la enfermaĵo.
Ŝajne ne estis fenestroj aŭ pordoj en la plej apudamuro, do, ĉar la muro estis tiel malalta, mi singardemerestariĝis, kaj trans ĝi rigardis al afero pli stranga, ol iammi vidis.
La tegmento de la enfermaĵo konsistis el vitro, dika jedek centimetroj, kaj sub ĝi troviĝis kelkcent grandajovoj, tute rondformaj kaj blankaj kiel neĝo. Ili estis preskaŭĉiuj samgrandaj, preskaŭ unu metro laŭ diametro.
Kvin aŭ ses jam elkoviĝis, kaj la groteskaĵoj, kiuj sidispalpebrumantaj en la sunlumo, preskaŭ dubigis min primia mensa sano. Ili ŝajnis konsisti nur el kapaĵo, iliajkorpoj estis etaj, kun longaj koloj kaj ses kruroj; pliĝuste, mi poste trovis, oni dirus kun du kruroj, du brakoj,kaj du mezaj membroj uzeblaj laŭvole kiel brakoj aŭkiel kruroj. Iliaj okuloj estis ĉe la flankoj de la kapo, iomsuper la centro, kaj tiel elstaris, ke ili povis rigardi antaŭenaŭ malantaŭen, kaj ankaŭ sendepende unu de laalia, tiel ke la strangaj bestoj povis rigardi laŭ ajna direkto,aŭ samtempe laŭ du direktoj, sen turni la kapon.
La oreloj, iom super la okuloj kaj pli proksimaj unu alla alia, estis malgrandaj tassimilaj antenoj, kaj la nazojestis vertikalaj fendetoj en la centroj de la vizaĝoj. Sur laflavverdaj korpoj tute mankis haroj. Mi poste lernis, kela korpoj de la plenkreskuloj estas pli malpale verdaj, kajla viroj pli malpalaj ol la virinoj. Plue, la plenkreskulajkapoj estas malpli eksterproporciaj ol tiuj de la novnaskitoj.
La iriso de la okuloj estas sangruĝa, kiel ĉe albinoj, kajla pupilo malpala. Tre blankaj estas la okulgloboj kaj lakurbaj dentegoj; ĉi lastaj suprenkurbiĝas kaj, pintformaj,havas vere timigan aspekton.
Tiajn detalojn mi nur poste povis noti, ĉar en la momentomi malmulte povis primiri la estaĵojn. Ĝuste dummi staris, rigardante la malbelegajn idojn frakaseliri elsiaj ovoj, mi preterlasis rimarki, ke dudeko da plenkreskajMarsanoj aliras al mi. Veninte sur la molan muskon,kiu kovras la tutan surfacon de Marso (krom kelkaj glaciaj regionoj ĉe la polusoj, kaj kelkaj kulturitaj distriktoj)ili facile povus kapti min, sed iliaj intencoj estis malpliindulgaj. Nur la klaketado de la armiloj sur la plej proksimamilitisto donis al mi averton.
Tia bagatela afero savis mian vivon. Nur tial, ke lapafilo frapis, dum sia iro, kontraŭ lia granda metala lanco,mi ne mortis sen scio antaŭa, ke la morto apudas. Enla takto, tamen, la soneto igis min turniĝi — kaj mi vidis,je du metroj de mia brusto, pinton de lanco longa je dekdu metroj, kiun tenas rajdanta estaĵo simila al la diabletoj,kiujn mi ĵus rigardis. Kompare kun tiu ĉi enkorpiĝode malamo kaj venĝo, ili ja ŝajnis senfortaj kaj sendanĝeraj. La viro, por tiel nomi lin, havis altecon almenaŭkvinmetran, kaj sur Tero pezus proksimume tridek seskilogramojn. Li sidis sur sia besto kiel ĉe ni oni sursidasĉevalon, tenante la korpon de la besto per siaj malsuprajmembroj, dum liaj du dekstraj brakoj tenis la lancon,malalte ĉe la flanko de la besto: liaj du maldekstraj brakojetendiĝis por helpi al lia ekvilibro — mankis al li ĉiabrido kaj rimeno por gvidi la beston.
Kaj la besto! Kiel priskribi ĝin per tera lingvaĵo? Laŝultroj altis je pli ol tri metroj. Sur ĉiu flanko kvar kruroj.
Vosto larĝa, plata, pli granda ĉe la pinto ol ĉe la radiko.
Buŝo grandega, kiu fendis la kapon de la nazo ĝisla kolo. Kiel ĝia mastro ĝi tute ne havis harojn. Ĝia korpoestis kiel malpala ardezo kaj glatbrila, la ventro blanka, kaj la kruroj brilflavaj. La piedoj estis senungaj kajkarnkusenataj, jen kial ili alvenis tiel senbrue: tiu ĉi trajto,kaj la multeco de kruroj, karakterizas la Marsan bestaron.
Nur la plej alta speco de ”homa” Marsano, kajunu alia besto, la sola mambesto sur Marso, havasungojn, kaj tute mankas sur la planedo hufbestoj.
Post tiu unua alkuranta besto venis dek naŭ pliaj, ĉielsimilaj, kvankam laŭ mia posta scio ĉiu havis individuajntrajtojn, same kiel ni homoj malsimilas, kvankam niĝenerale similas. La bildo, pli ĝuste la konkreta inkubo,kiun mi priskribis, faris al mi teruran impreson, kiam miturnis min al ĝi.
Senarmila kaj nuda, mi instinkte solvis mian problemonlaŭ la sola ebla solvo — fuĝo for de la regiono de tiupinta, alrapidanta lanco. Mi do faris tre terecan kaj samtempetre superhoman salton por atingi la supron de laenfermaĵo — la Marsa kovilo, laŭ mia opinio nun formita.
La sukceso de mia provo konsternis min tiel, kiel ĝisurprizis la Marsanojn. Ĝi altigis min almenaŭ dek metrojnen la aeron, kaj surterigis min for je tridek metrojde miaj persekutantoj, transe de la enfermaĵo. Facile mitrafiĝis sur la molan muskon, kaj turninte min, vidismian malamikaron mire rigardanta al mi de trans la enfermaĵo.
Kelkaj esploris por konstati, ĉu mi estis farintamalbonon al ilia idaro. Ili multe parolis inter si kaj gestis kaj montris al mi. Trovinte, ke mi ne vundis aŭ difektisla etulojn, ili komencis malpli bataleme sinteni al mi;sed nur pli poste mi eksciis, ke plej multe ili favore impresiĝis pro mia saltkapablo.
La Marsanoj estas grandaj; precipe iliaj ostoj estasgrandaj kaj pezaj, kaj ilia muskola forto estas nur proporciaal la gravito, kiun ili devas venki. Konsekvence iliestas ege malpli facilmovaj kaj potencmembraj, proporcieal sia pezo, ol teraj homoj. Verŝajne, se unu el ili trovussin sur Tero, li apenaŭ povus levi sian propran pezonde la grundo. Efektive, mi mem estas certa, ke li nepovus.
Do, mia kapablo estis same mirinda, kiel ĝi estus surTero, kaj subite, anstataŭ voli mortigi min, ili komencistaksi min altvalora trovaĵo, kaptinda por montri al siajsamspeculoj.
La ripozo, kiun pro tio mi nun ricevis, donis al mieblecon prepari planojn, kaj observi pli detale la batalantojn.
Ilin mi mense rilatigis kun tiuj ruĝaj batalantoj,kiuj ĝuste en la antaŭa tago persekutis min.
Mi rimarkis, ke ĉiu portas plurajn armilojn krom lagranda lanco. Tiu, kiu plej multe forigis mian emon alforkuro, estis iaspeca pafilo, pri kiu iel mi sentis, ke ili trelerte scias uzi ĝin. Ĝi estis farita el blanka metalo, kunligna kolbo. La metalo estis, laŭ mia posta scio, alojo dealuminio kaj ŝtalo, kiun ili lernis hardi al grado nekonataal ni, kaj la ligno estis malmola kaj malpeza, el specopropra al Marso.
La pafiloj pezas malmulte, sed pro la etkalibraj, eksplodajkaj radiumaj pafaĵoj, kaj la longaj tuboj, ili estasege mortigaj laŭ pafdistancoj tute neeblaj sur Tero. Teoriela pafdistanco estas kvincent kilometroj, sed porefektiva uzo, eĉ kun siaj radiaj distanciloj, ili kapablas prinur tricent. Tamen, tiu distanco sufiĉas por doni al mirespekton por la Marsa pafilo, kaj sendube ia telepatiapotenco avertis min kontraŭ la provo al forkuro, en plenataglumo, de sub la buŝoj de dudek tiaj mortigaj iloj.
La Marsanoj, post ioma interparolo, foriris rajde al ladirekto, de kiu ili venis, sed ili lasis unu el sia nombrosola apud la enfermaĵo. Rajdinte proksimume du centmetrojn ili haltis, rigardigis siajn rajdbestojn al ni, kajsidis rigardante tiun apud la enfermaĵo.
Li estis tiu, kies lanco preskaŭ traboris min, kaj evidenteestis la estro de la aro, ĉar mi rimarkis, ke ili forlokiĝis laŭ lia instrukcio.
Nun li forlasis sian beston, teren ĵetis sian lancon kajaliajn armilojn, kaj venis al mi ĉirkaŭ la kovilo. Li estissame nuda kiel mi, krom siaj ornamaĵoj surkapaj kaj surbrustaj.
Je dudek metroj for de mi, li malligis grandan metalanbrakumon, kaj, tenante ĝin al mi sur manplato, alparolismin en klara, sonora voĉo, sed en lingvo, ne necesas diri, por mi tute nekomprenebla. Poste li haltis,kvazaŭ li atendis mian respondon, levante siajn antensimilajnorelojn, kaj elstarigante siajn strangajn okulojnal mi. La silento baldaŭ iĝis ĝena, do mi decidis riski iomda parolo miaflanke, des pli, ĉar mi divenis, ke li faraspacproponojn. Certe, sur la tero, la forĵeto de armiloj kajla retiriĝo de militistoj signifus pacan intencon, do, kialne same sur Marso?Metante manon al la koro, mi profunde riverencis alla Marsano, kaj klarigis, ke malgraŭ mia nekompreno delia lingvo, liaj gestoj kaj sinteno klare parolis por la pacokaj amikeco, kiuj ĝuste estis ankaŭ en mia koro.