Ĉi tiu radio, same kiel la naŭa radio, estas nekonatasur Tero, sed la Marsanoj eltrovis, ke ĝi estas proprecode ĉiu lumo. Ili lernis, ke la oka suna radio estas tiu, kiusendigas la sunlumon al la diversaj planedoj, kaj ke laoka radio de ĉiu planedo estas tiu, kiu ”respegulas” kajresendas tian lumon reen en la spacon. La oka suna radioestus absorbita de la surfaco de Barsumo, sen la influo de la oka radio de Barsumo; tiu ĉi emas antaŭenigila lumon de Marso enspacen, kaj konstante eliras de laplanedo, farante forton de repelo al la gravito. Tia forto,kiam enfermita, kapablas levi grandegajn pezaĵojn dela surfaco de la tero. La radio ebligis tian perfektan aviadon,ke aviadiloj multege pli grandaj ol tiuj de Tero povasveturi tra la maldensa aero de Barsumo tiel gracie,kiel infana baloneto en la peza atmosfero de Tero.
Dum la unuaj jaroj post la eltrovo de tiu ĉi radio okazismultaj strangaj akcidentoj, ĝis la Marsanoj lernis mezurikaj regi la mirindan potencon. Iam, antaŭ naŭcentjaroj, la unuan aviadilon konstruitan kun rezervujoj porla oka radio oni tromulte stokis; kun kvincenta anaro ĝiflugis supren de Heliumio, kaj neniam revenis. Ĝia potencode repelo al la planedo estis tiel granda, ke ĝi vojaĝis malproksimen en la spacon, kie ankoraŭ oni povasvidi ĝin, helpe de fortaj teleskopoj, rapidantan tra la ĉielojdudek mil mejlojn de Marso, etan sateliton, kiu tielĉirkaŭiros la planedon ĝis la fino de la tempo.
En la kvara tago post mia alveno ĉe Zodanga mi farismian unuan aerveturon, kaj rezulte gajnis promocionkaj kune loĝejon en la Palaco de Tan Kosis. Kiam misupreniĝis super la civito, mi rondiris plurfoje, poste mirapidigis al plejeblo mian motoron, kaj suden flugis jeega rapideco, sekvante unu el la grandaj akvovojoj, kiujalvenas al Zodanga el tiu direkto.
En iom malpli ol unu horo mi vojaĝis proksimumekvar cent kilometrojn, kiam subite mi vidis malproksimesub mi triopon de tri verdaj militistoj, rajdantaj almalgranda kuranto, kiu ŝajne penas atingi la limon deunu el la ĉirkaŭmuritaj kampoj. Malsupreniginte mianaviadilon rapide, kaj alproksimiĝinte al la militistoj, mibaldaŭ vidis, ke ili ĉasas ruĝMarsanon portantan la metalonde la skadro, de kiu mi estis ano. Proksime estis liaaviadileto, ĉirkaŭata de riparaj iloj, kiujn evidente li estisuzanta, kiam la verdaj militistoj surprizatakis lin.
Preskaŭ ili jam atingis lin. Iliaj bestoj kuregis rekte alla malforta homo, dum la militistoj klinis sin dekstrenkun siaj metalpintaj lancoj. Ŝajnis, ke ĉiu volas unua trapikila kompatindan Zodanganon. Post momento, senmia bonhazarda alveno, li certe estus kadavro.
Veturigante mian aviadilon rapide, mi baldaŭ atingisla militistojn. Mi trafis per ĝia pinto la dorson de tiu plejproksima, kaj la frapo, kiu povus traŝiri colojn da solidastalo, ĵetis lian kadavron trans la kapon de lia toato kajsternigis ĝin sur la muskon. La toatoj de la aliaj du militistoj,muĝante pro timo, turnis sin kaj forkuregis.
Malrapidiginte mian aviadilon, mi rondveturis kaj alteriĝis ĉe la piedoj de la mirigita Zodangano. Li varmedankis pro mia oportuna helpo kaj promesis, ke mi ricevosmerititan rekompencon, ĉar mi ja savis la vivon dekuzo de la jedako de Zodanga.
Ni ne plu parolis multe, ĉar ni sciis, ke la militistojrevenos tiel baldaŭ, kiel ili ree povos regi siajn toatojn.
Alirinte lian difektitan aviadilon, ni penis fini la bezonatajnriparaĵojn, kaj preskaŭ sukcesis, kiam ni vidis, ke ladu verdaj ulaĉoj revenas rapide al ni de kontraŭaj direktoj.
Kiam ili alvenis ĝis cent metroj de ni, iliaj toatoj denoveiĝis neregeblaj kaj rifuzis plie alproksimiĝi al laaviadilo timiginta ilin.
La militistoj fine deiĝis, kaj ŝnurliginte siajn bestojn,venis al ni kun elingigitaj glavoj. Mi aliris la pli grandan,petinte la Zodanganon kiel eble plej bone kontraŭbatalila alian. Nestreĉinte la fortojn mi mortigis mian kontraŭulon, kiel kutime mi nun povis fari, kaj mi rapidis almia nova konatulo, kiun mi trovis en malbona situacio.
Li estis vundita kaj kuŝanta, kaj la piedego de la kontraŭuloestis sur lia gorĝo, kaj la glavo levita por donimortigan baton. Unusalte mi transiris la dudek metrojninter ni, kaj trapikis la korpon de la verda militisto. Liaglavo falis sendanĝere teren, kaj li mem malrigide sur lasternitan korpon de la Zodangano. Mallonga esploro pritiu ĉi ne riveligis danĝerajn vundojn, kaj post iom daripozo li diris, ke li sentas sin kapabla provi la reenvojaĝon. Li devos veturigi sin mem, tamen, ĉar la delikatajaviadiloj estas konstruitaj nur por unuopaj anoj.
Rapide kompletiginte la riparojn, ni kune leviĝis en lasennuban ĉielon, kaj rapide, sen plua misaventuro revenisal Zodanga.
Alproksimiĝante al la civito, ni trovis grandan kunvenintaroncivilulan kaj militistan sur la antaŭurba plataĵo.
La ĉielo estis preskaŭ nigra pro la multaj militaj aviadiloj,kiel ankaŭ privataj kaj publikaj plezuraviadiloj, ĉiujflirtantaj multkolorajn silkajn rubandojn, kaj standardojnkaj flagojn kun pitoreskaj desegnaĵoj.
Mia kunfluganto faris signon, ke mi malrapidu, kajproksimiĝinte sian aviadilon al mia, proponis ke ni alirukaj rigardu la ceremonion. Li diris, ke ĝi okazas porfari distingojn al individuaj oficiroj kaj soldatoj pro kuraĝaj agoj kaj altvaloraj servoj. Li malvolvis etan flagon,kiu signis, ke lia aviadilo portas anon de la reĝa familiode Zodanga, kaj kune ni trovis vojon tra la densa amasode aviadiloj, ĝis ni restis ĝuste super la jedako deZodanga kaj lia stabo. Ĉiuj sursidis la etajn malsovaĝajnvirtoatojn de la ruĝMarsa speco, kaj iliaj ornamaĵoj enhavistiel grandan kvanton de belkoloraj plumoj, ke minepre devis rimarki la similecon kun aro da ruĝaj indianojsur mia propra Tero.
Unu el la stabo altiris la atenton de Tan Kosis pri laapudesto de mia kunfluganto, kaj la reganto signis, ke limalsuprenvenu. Dum ili atendis, ke la soldataroj okupusiajn lokojn fronte al la jedako, la du viroj interparolisseriozmaniere. De tempo al tempo la jedako kaj liaj stabanojrigardis al mi. Mi ne povis aŭdi la parolon. Baldaŭĝi ĉesis, kaj ĉiuj deiĝis de siaj toatoj, kiam la lasta soldatarookupis sian starlokon antaŭ sia imperiestro. Iu stabanoaliris la soldatojn, elkriis ies nomon, kaj komandistiun antaŭenveni. La oficiro poste laŭte rakontis pri laheroa ago, kiu gajnis la aprobon de la jedako, tiam la jedakomem antaŭeniris kaj metis metalan ornamaĵon surla maldekstran brakon de la feliĉulo.
Dek viroj tiel estis distingitaj, kiam la oficiro laŭtkriis:”Johano Carter, aviadisto!”
Neniam en la ĝisnuna vivo mi tiel surpriziĝis, sed promultjara alkutimiĝo al armea disciplino mi senprokrasteflugis alteren, kaj paŝis antaŭen imitante la aliajn. Kiammi haltis antaŭ la oficiro, li alparolis min per voĉo aŭdeblade ĉiuj kunvenintaj militistoj kaj rigardantoj.
”Rekoninte, Johano Carter, vian egan kuraĝon kajvian rimarkindan lerton, per kiuj vi defendis korpe lakuzon de la jedako Tan Kosis, kaj unuope venkis tri verdajnmilitistojn, nia jedako kun plej alta plezuro faras alvi signon pri sia ŝato.”
Poste Tan Kosis aliris min. Metinte sur min la ornamaĵon,li diris: ”Mia kuzo rakontis la detalojn pri viamirinda faro, kiu ŝajnas preskaŭ mirakla. Se tiel bone vipovis defendi la kuzon de la jedako, kiom pli bone vipovus defendi la jedakon mem. Mi do nomas vin oficirode la jedaka gvardio, kaj estonte vi loĝos en mia palaco.”
Mi dankis al li, kaj laŭ lia ordono okupis lokon interla stabanoj. Post la ceremonio mi veturigis mian aviadilonal ĝia loko sur la tegmento de la kazerno de la aeresploraskadro. Tiam, gvidate de palaca servsoldato, miiris por konigi min al la palaca ĉefoficiro.