Ĉapitro XXII. Deja Trovita

La ĉefoficiro estis jam instrukciita, ke li donu al migardlokon apud la jedako, kiu dum milito konstantetimas ke iu subite mortigos lin; la regulo, ke ĉio estaspravigebla dum milito, ŝajne estas la tuto de la Marsabataletiko. Li do eskortis min tuj al la ĉambro, kie estisTan Kosis. Tiu ĉi estis okupita en parolo kun sia filo, SabTan, kaj pluraj korteganoj, kaj ne rimarkis mian eniron.

Belaj tekstapetoj komplete kovris la murojn de laĉambro, kaj kasis ĉiujn pordojn kaj fenestrojn, se ili troviĝis tie. Kaptitaj sunradioj lumigis la ĉambron; ili estistenataj inter la plafono kaj la falsplafono farita el nepoluritavitro. Mia gvidanto fortiris unu el la tapetoj, montrantekoridoron, kiu ĉirkaŭiris la ĉambron, inter la tapetojkaj la muroj de la ĉambro. Li diris, ke mi restu en tiukoridoro tiel longe, kiel Tan Kosis estos en la ĉambro.

Kiam li forlasos ĝin, mi sekvu. Mia sola devo, ke mi garduĉie la jedakon, kaj ĉie evitu mem la rigardon de aliaj.

Post kvar horoj oni anstataŭigos min, li diris, kaj forlasismin.

La tapetoj estis strange faritaj, kaj de unu flanko havisaspekton tre solidan, sed el mia kaŝloko mi povis vidiĉion okazantan en la ĉambro tiel klare, kvazaŭ ne estuskurteno intere.

Apenaŭ mi atingis mian starlokon, el inter la tapetojĉe la kontraŭa flanko de la ĉambro venis kvar soldatoj dela jedaka gvardio, ĉirkaŭantaj virinon. Alproksimiĝinteal Tan Kosis ili forpaŝis ambaŭflanke, kaj rivelis, tie starantanantaŭ la jedako, kaj ne pli ol tri metrojn for de mi,la belan figuron de Deja Toris, kun vizaĝo radianta proĝojo.

Sab Tan, Princo de Zodanga, antaŭeniris por renkontiŝin, kaj manon en mano ili venis proksime antaŭ la jedakon.

Tan Kosis surprizite rigardis ilin, kaj ŝin salutis.

”Al kiu stranga kaprico mi devas danki pro ĉi vizito dela Princino de Heliumio, kiu antaŭ nur du tagoj, kunspeciala atento al mia memestimo, informis min, ke prefereŝi donus sin al Tal Hajus, la verda Tarkano, ol edziniĝi al mia filo?”

Deja Toris nur ridetis, kaj la anguloj de ŝia buŝo petolis,dum ŝi respondis.

”Ek de la praepokoj sur Barsumo, la virino havis larajton ŝanĝi siajn intencojn laŭvole kaj laŭhumore, kajhipokriti pri la interno de sia koro. Tion vi pardonos,Tan Kosis, kiel jam via filo pardonis. Antaŭ du tagoj mine estis certa pri lia amo al mi, sed nun mi iĝis certa, kajmi venis por peti, ke vi forgesu miajn bravaĉajn vortojn,kaj akceptu la certigon de la Princino de Heliumio, ke enkonvena tempo ŝi edziniĝos al Sab Tan, Princo de Zodanga.”

”Mi ĝojas, ke tiel vi decidis,” respondis Tan Kosis.

”Neniel mi deziras daŭrigi la militon kontraŭ la popolode Heliumio. Mi kronikos vian promeson, kaj tuj farosproklamon al mia popolo.”

”Pli bone, Tan Kosis,” diris interrompe Deja Toris, ”sevi prokrastos vian proklamon ĝis la fino de la milito.

Strange ŝajnus al mia popolo kiel ankaŭ al via, se duminterbatalo la Princino de Heliumio donus sin al la malamikode sia lando.”

”Ĉu ne eblas, tuj ĉesigi la militon?” diris Sab Tan. ”Necesasnur la vorto de Tan Kosis por doni pacon. Diru ĝin,patro mia, diru la vorton, kiu rapide alportos mian feliĉonkaj finos nepopularan militon.”

”Ni konstatos,” respondis Tan Kosis, ”kiamaniere lapopolo de Heliumio akceptos la pacon. Certe mi proponosĝin al ili.”

Deja Toris, post kelkaj pluaj vortoj, turnis sin kaj forlasisla ĉambron, ankoraŭ sekvata de siaj gardistoj.

Kaj tiel la konstruaĵo de mia sonĝo pri feliĉo rompiĝisfrakase, falis sur la teron de la realeco. La virino, por kiumi volis doni mian vivon, de kies lipoj mi eĉ lastatempeaŭdis deklaron pri amo al mi, jam facilanime forgesis primia ekzisto kaj ridete donis sin al la filo de tiu plej grandamalamiko de sia popolo. Malgraŭ tio, ke tion mi aŭdis per miaj propraj oreloj, mi ne povis kredi. Necesistrovi ŝian ĉambraron kaj devigi ŝin ripeti la kruelan veron,antaŭ ol mi konvinkiĝos. Mi forlasis mian postenon,kaj rapidis laŭ la koridoro post la tapetoj al la pordo, trakiu ŝi forlasis la ĉambron. Trairinte ĝin mi trovis labirintonde serpentantaj koridoroj. Trakurinte plurajn unupost la alia, mi baldaŭ komplete perdiĝis. Anhelante mistaris apud flanka muro, kiam mi aŭdis proksimajn voĉojn,ŝajne venantajn de la kontraŭa flanko de la vando.

Baldaŭ mi aŭdis la voĉon de Deja Toris; mi ne povisaŭskulti la vortojn, sed sciis certe, ke la parolo venas deŝi.

Je kelkaj paŝoj mi trovis alian koridoron, kaj pordonĉe ĝia fino. Paŝinte brave antaŭen mi trovis min en malgrandaantaŭĉambro kun la kvar gardistoj, kiuj akompanissin. Unu el ili stariĝis tuj, kaj demandis, por kio mivenas.

”Mi venas de Tan Kosis,” mi respondis, ”kaj volas paroliprivate kun Deja Toris, Princino de Heliumio.”

”Kaj via ordonteksto?” li demandis.

Mi ne komprenis lin, kaj respondis, ke mi estas ano dela gvardio. Neatendinte respondon mi paŝis al la transapordo de la antaŭĉambro. Sed ne tiel facile mi povis eniri.

La gardisto ekstaris antaŭ mi, kaj diris: ”Neniu venasde Tan Kosis neportante ordontekston aŭ signaldiron.Unu el ili devas esti liverita al mi, antaŭ ol vi pasos min.”

Mi frapetis per la fingroj la glavon sur mia flanko. ”Lasola ordonilo bezonata de mi pendas ĉi tie. Ĉi vi lasosmin preterpasi aŭ ne?”

Responde li fulmrapide tiris sian glavon, kriante, ke laaliaj aliĝu al li. Kaj ĉiuj kvar staris antaŭ mi, kun nudajglavoj.

”Ne laŭ ordono de Tan Kosis vi venis tien ĉi,” diris tiujam parolinta al mi, ”kaj ne nur vi malsukcesos eniri laĉambraron de la Princino de Heliumio, ankaŭ vi gardateiros al Tan Kosis por priklarigi vin. Demetu la glavon, vine povas venki kvaropon.”

Mia respondo estis subita trapiko, kiu lasis nur triopon.

Kaj certe ĉiu el ili estis inda kontraŭulo. Baldaŭ mipremiĝis al la muro, batalante por la vivo. Malrapide misukcesis lokigi min en angulo de la ĉambro, kie nur unuopeili povis ataki min, kaj tiel la batalo daŭris dum preskaŭduonhoro, bruplenigante la ĉambreton pro la frapadode ŝtalo sur ŝtalon. Pro la bruo Deja Toris venis alla pordo de sia ĉambraro, kaj tie staris dum la tuta batalokun Solla rigardanta malantaŭ ŝia ŝultro. Ŝia vizaĝesprimo estis senemocia, kaj mi sciis, ke nek ŝi nek Sollarekonas min.

Fine bonhazarda tranĉo faligis la duan el la gardistoj,do kun nur du kontraŭuloj mi ŝanĝis mian taktikon, kajatakegis laŭ maniero, kiu ofte havigis al mi venkon. Latria falis tri sekundojn post la dua. Ankoraŭ kelkaj minutoj, kaj la lasta kuŝis morta en la propra sango. Ili estiskuraĝaj viroj kaj noblaj batalantoj, kaj la neceso mortigiilin ĉagrenas min; sed mi nepre volus mortigi ĉiunhomon sur Barsumo, se nur per tia rimedo mi povusalveni al Deja Toris.

Metinte mian sangan glavon en ĝian ingon mi aliris almia Marsa princino, kiu ankoraŭ staris rigardante al misen parolo kaj sen rekono.

”Kiu vi estas, Zodangano?” ŝi fiustris. ”Denove en miamizero malamiko por turmenti min?”

”Mi estas amiko,” mi respondis, ”iam ŝategita amiko.”

”Neniu amiko de la Princino de Heliumio portas tianmetalon,” ŝi diris, ”tamen, la voĉo! Mi aŭdis ĝin antaŭe,ĉu eble… ne, neeble, jam li mortis.”

”Ja tiu estas li, princino mia, Johano Carter mem. Ĉuvi ne rekonas, malgraŭ farbo kaj stranga metalo, rekte lakoron de via ĉefulo?”

Kiam mi aliris ŝin, ŝi ŝanceliĝis al mi kun manoj etenditaj,sed kiam mi volis preni ŝin al mi, ŝi retiris sin treme,kaj ĝemetis. ”Tro malfrue, tro malfrue. Ho, mia estintaĉefulo, kiun mi kredis mortinta, se antaŭ unu horovi revenus… sed nun estas tro malfrue, tro malfrue.”

”Kion vi volas diri, Deja Toris? Ke vi promesis vin al laPrinco de Zodanga nur ĉar vi ne sciis, ke mi vivas?”

”Ĉu vi kredas, Johano Carter, ke mi kapablas doni lakoron al vi hieraŭ, kaj al alia hodiaŭ? Mi kredis ĝin subterigita kun la cindroj de via kadavro en la ŝaktoj ĉe Varhun,tial hodiaŭ mi promesis mian korpon al alia, porsavi mian popolon de venkonta armeo.”


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: