”Sed mi ne mortis, princino mia. Mi venis por pretendivin, kaj tuta Zodanga ne kapablas malhelpi min.”
”Tro malfrue, Johano Carter; mia promeso estas donita,kaj sur Barsumo promeso ĉion finas. La postaj ceremoniojestas sensignifaj formalaĵoj. Ili faras la faktonde edzeco neniel pli certa, ol la funebranta sekvantarode jedaka kadavro metas sur lin denove la sigelon demorto. Mi estas tia, kvazaŭ jam edzinigita, Johano Carter.Ne plu vi rajtas nomi min via princino. Ne plu viestas mia ĉefulo.”
”Mi malmulte konas la morojn de Barsumo, Deja Toris,sed mi scias certe, ke mi amas vin, kaj se vi kun intencodiris la lastajn vortojn, kiujn vi parolis al mi en tiutago. kiam la hordoj de Varhun alkuregis al ni, neniu aliaviro iam pretendos vin kiel edzinon. Tiutempe vi intenceparolis, princino mia, kaj tiel vi intencas nun. Diru, kejes.”
”Tiutempe mi intence parolis tiel, Johano Carter,” ŝiflustris. ”Mi ne povas nun tiel paroli, ĉar mi donis minal alia. Ha, se nur vi estus kompreninta niajn morojn, lapromeso estus via jam antaŭ monatoj, kaj rajte vi povuspretendi min. Eble Heliumio pereus rezulte, sed mianimperion mi volonte estus perdinta por mia Tarka ĉefulo. Ĉu vi memoras la nokton, kiam vi ofendis min? Vinomis min via princino, nepetinte edzecon, poste vi fanfaronis,ke vi batalis por mi. Vi ne sciis, kaj senkaŭze miofendiĝis, tion mi komprenas nun. Sed neniu estis pordiri al vi, kion mi ne povis, ke sur Barsumo troviĝas duspecoj de virinoj en la civitoj de la ruĝaj viroj; por unuspeco ili batalas, por rajti poste la edziĝon, por la aliaspeco ili batalas, sed ne kun intenco edzinigi ilin. Kiamiu viro gajnas por si virinon, li povas nomi ŝin ’mia princino’,aŭ laŭ simila nomo signifanta posedon. Vi ja batalispor mi, sed neniam petis, ke mi edziniĝu al vi, tialkiam vi nomis min via princino, komprenu,” ŝi hezitparolis,”tio doloris min. Tamen eĉ tiam, Johano Carter,mi ne malakceptis vin, ĝis vi duobligis vian kulpon, riproĉantemin, ke vi gajnis min per batalo.”
”Ne necesas, ke mi petu vian pardonon nun, DejaToris,” mi kriparolis. ”Nepre vi scias, ke mia kulpo estisnur la nescio pri la moroj de Barsumo. Kion mi ne faristiam, kredante, ke tia peto estus tro pretendema kaj neŝatata,mi faras nun, Deja Toris: mi petas, ke vi iĝu miaedzino, kaj ja, nome de la batalsango en miaj vejnoj, tiavi ja iĝos.”
”Ne, Johano Carter, ne eblas,” ŝi kriis senespere.
”Dum vivas Sab Tan, neniam mi estos via.”
”Vi ordonis por li pereon, princino mia; mortos SabTan.”
”Ankaŭ ne tio. Mi ne rajtas edziniĝi al viro mortigintamian edzon, eĉ sindefende. Tia estas la moro, kaj lamoroj regas nin sur Barsumo. Ne utilas protesti, amikomia, kun mi vi devos porti la ĉagrenon, tion almenaŭ nihavos komune. Tion, kaj rememoron pri kelkaj mallongajtagoj inter la Tarkanoj. Nun vi devos foriri, kaj neniamreveni. Adiaŭ, mia iama ĉefulo.”
Malgaja kaj deprimita mi forlasis la ĉambron, sed mine perdis esperon, kaj ne konsentis, ke Deja Toris estastute perdita por mi antaŭ ol okazis efektive la edzecaceremonio.
Dum mi vagis laŭ la koridoroj mi tiel perdiĝis en lalabirinto de serpentantaj vojoj, kiel antaŭ ol mi trovis laĉambraron de Deja Toris.
Mi sciis, ke mia sola espero estas fuĝo el la civito deZodanga, ĉar mi devus klarigi pri la kvar mortigitaj gvardianoj;sen gvidanto mi neniam povus reatingi mian originanstarlokon, kaj certe oni suspektus min, se mi estustrovata vaganta sencele tra la palaco.
Baldaŭ mi venis al spirala koridoro kondukanta almalsupra etaĝo. Mi malsupreniris ĝin tra pluraj etaĝoj,ĝis mi venis al pordo de granda ĉambro, en kiu estis plurajgvardianoj. La muroj estis kovritaj per travideblajtapetoj, post kiuj mi kasis min.
La interparolo de la gvardianoj temis pri ĝeneralajaferoj, kaj ne interesis min, sed venis oficiro kaj ordonis,ke kvar el ili anstataŭu la kvar gardantaj la princinon deHeliumio. Nun, mi sentis, venos por mi la maltrankvilo,kaj tio okazis; ĉar apenaŭ la kvar forlasis, unu reveniskrianta, ke ili trovis siajn kamaradojn mortigitaj en laantaŭĉambro.
Tuj la tuta palaco iĝis kiel frapita formikejo. Gvardianoj,oficiroj, servistoj, kortegistoj kaj sklavoj kuris tienkaj reen tra la koridoroj kaj ĉambroj, jen oni portis ordonojn,jen oni serĉis la mortiginton. Por mi jen la oportunamomento. Kiam areto de soldatoj preterpasis miankaŝlokon, mi prenis lokon post ili kaj sekvis ilin tra lakoridoroj de la palaco ĝis en granda salono mi vidis,venantan tra fenestroj, la karan taglumon.
Tie mi forlasis miajn gvidintojn, kurinte al la fenestroj,kaj serĉis rimedon por fuĝo. La fenestroj rigardis al grandabalkono, kiu siavice donis rigardon al unu el la grandajavenuoj de Zodanga. Malsupre je dek metroj troviĝisla tero, kaj samdistance antaŭ la konstruaĵo estis murosep metrojn alta, farita el polurita vitro dika trionan metron.
Por ruĝMarsano, fuĝo laŭ tiu vojo ŝajnus neebla,sed por mi, havanta mian Teran forton kaj facilmovecon,la fuĝo ŝajnis kvazaŭ jam farita. Mi timis nur, ke onitrovos min antaŭ ol mallumiĝos, ĉar mi ne povis fari lasalton en plena taglumo, kiam en la malsupra korto kajla avenuo estas multegaj Zodanganoj.
Do mi serĉis denove kaŝejon kaj hazarde trovis ĝin engrandega ornamaĵo pendanta centre de la plafono de lagranda salono, je proksimume tri metroj de la planko.
En la grandan pelvon mi saltis facile, kaj apenaŭ mi iĝiskomforta tie, mi aŭdis plurajn homojn eniri la salonon.
Ili haltis ĝuste sub mia kaŝloko, kaj mi povis aŭdi ĉiunilian vorton.
”Certe ĝi estas farita de Heliumianoj,” diris unu.
”Jes, jedaka moŝto, sed kiel ili povus eniri la palacon?Mi kredas, ke malgraŭ la diligenta deĵoro de viaj gvardianoj,unu sola malamiko povus eble eniri la internajnĉambrojn, sed kiel ses aŭ ok militistoj povus fari tionneobservite, tion mi tute ne komprenas. Sed ni baldaŭscios certe, ĉar jen venas la reĝa psikologo.”
Plia viro aliĝis al la grupo, kaj post formala saluto alsia reganto, li diris: ”Ho, plej eminenta jedako, ja stranganhistorion mi legas en la mortintaj mensoj de viajfidelaj gvardianoj. Ili estas kadavrigitaj ne de pluraj, sedde unu sola militisto.”
Li paŭzis por lasi plene efiki sian parolon. Ke lian dironapenaŭ povis kredi la aŭskultantoj atestis la senpaciencaekkrio de Tan Kosis. ”Kian strangan historion viportas al mi, Notan?”
”Tamen tio estas vera, via jedaka moŝto,” respondis lapsikologo. ”Fakte, la impresoj estis forte gravuritaj sur lacerbo de ĉiu gvardiano. La mortiginto estis tre altstatura viro, portanta la metalon de gvardiano via, kaj lia batalkapabloestis preskaŭ mirakla. Li batalis bone kontraŭĉiuj kvar, kaj venkis per sia elstaranta lerto kaj per superhomaforto. Malgraŭ tio, ke li portis la metalon de Zodanga,jedaka moŝto, tian viron neniam oni vidis antaŭeen tiu ĉi aŭ iu ajn alia lando de Barsumo. La menso dela Princino de Heliumio, kiun mi ekzamenis kaj pridemandis,estis por mi nelegebla; ŝi perfekte regis sin, kajmi ne povis kompreni eĉ ereton da ĝi. Ŝi diris, ke ŝi vidisparton de la batalo, kaj nur unu viro kontraŭbatalisla gvardianojn, viro kiun ŝi neniam antaŭe vidis.”
”Kie estas tiu, kiu iam savis mian vivon?” diris iu aliael la aro, kaj mi rekonis la voĉon de la kuzo de Tan Kosis,kiun mi savis de la verdaj militistoj. ”Je la metalo demia unua praavo,” li daŭrigis, ”certe la priskribo striktesidas sur li, speciale pri lia batala kapablo.”
”Kie estas la viro?” kriis Tan Kosis. ”Venigu lin al mituj. Kion vi scias pri li, kuzo? Ŝajnas al mi strange nun,ke tia batalulo estis en Zodanga, kaj mi eĉ lian nomon nesciis. Kaj la nomo, Johano Carter, kiu konas tian nomonsur Barsumo!”
Baldaŭ oni alportis informon, ke nenie mi estas trovebla,aŭ ĉe la palaco aŭ ĉe mia antaŭa loĝejo en la kazernode la aeresplora skadro. Kantos Kan estis trovebla, kajlin ili pridemandis, sed li sciis nenion pri mia kieo, kajpri mia pasinta vivo same li diris, ke li nenion scias, ĉarli konatiĝis kun mi nur lastatempe, dum enkarceriĝo interla Varhunanoj.