”Proksime observadu ankaŭ tiun,” ordonis Tan Kosis.

”Ankaŭ li estas alilandano, sendube ili ambaŭ venas deHeliumio, kaj kie estas unu, baldaŭ aperos la alia. Kvarobligula aviadilan patrolon, kaj plej detale kontrolu ĉiunforlasantan la civiton, ĉu aere ĉu surtere.”

Iu envenis kun komuniko, ke mi estas ankoraŭ interla muroj de la palaco. ”Bildon oni faris de ĉiu personoenirinta aŭ forlasinta la palacon hodiaŭ, kaj ekzameniszorge, sed neniu similas al tiu de la nova gvardia oficiro,farita kiam li aliĝis al la gvardio.”

”Do, certe ni kaptos lin baldaŭ,” diris Tan Kosis kontente,”dume mi iros al la ĉambraro de la Princino deHeliumio, kaj demandos ŝin pri la afero. Eble ŝi scias pli,ol ŝi volis diri al vi, Notan. Venu.”

Ili forlasis la salonon. Jam estis mallume en la ĉielo. Misaltis facile de mia kaŝejo kaj rapidis al la balkono. Malmultajhomoj estis videblaj. Mi elektis momenton, kiamneniu estis proksima, kaj saltis sur la supron de la vitramuro, kaj de tie denove al la avenuo preter la palacajĝardenoj.

Ĉapitro XXIII. Perdita en la ĉielo

Neniel penante kaŝi min, mi rapidis al la periferio denia kazerno, kie mi atendis certe renkontiĝi kunKantos Kan. Proksimiĝinte al la kazerno mi iĝis pli singardema,juĝinte, ke la loko estas gardata. Pluraj virojportantaj civilan metalon staris apud la antaŭa enirejo,kaj malantaŭe estis ankoraŭ aliaj. Mia sola vojo poratingi nevidita la supran etaĝon kaj niajn ĉambrarojnestis per apuda konstruaĵo, kaj post sufiĉe da manovradomi akiris lokon sur la tegmento de butiko malproksimaje pluraj domoj.

Saltante de tegmento al tegmento, mi baldaŭ venis almalfermita fenestro en la ĉambro, kie mi esperis trovi laHeliumianon, kaj post plia momento mi staris antaŭ lien la ĉambro. Li estis sola kaj ne montris surprizon primia alveno, sed diris, ke eĉ pli frue li atendis min, ĉarmia deĵora periodo sendube finiĝis jam antaŭ longe.

Estis evidente, ke li nenion scias pri la okazaĵoj de latago, kaj kiam mi parolis pri ili, li tre ekscitiĝis. Specialeli maltrankviligis pri tio, ke Deja Toris promesis edziniĝial Sab Tan.

”Ne, ne povas esti, neeble estas! La tuta popolo deHeliumio preferus morti ol cedi nian amatan princinonal la reganta familio de Zodanga. Nepre ŝi kvazaŭ freneziĝis antaŭ ol konsenti. Kion oni povas fari, JohanoCarter? Vi estas rimedoplena viro, ĉu vi ne povas elpensi,kiel eblas savi Heliumion de tia honto?”

”Se mi povus atingi al Sab Tan glavdistance,” mi respondis,”mi povus solvi la malfacilaĵon de la vidpunktode Heliumio, sed pro privataj kaŭzoj mi preferas, ke iualia estu la liberiganto de Deja Toris.”

Kantos Kan rigardis al mi tre observeme antaŭ ol parolidenove. ”Vi amas ŝin! Ĉu ŝi scias tion?”

”Ŝi scias tion, Kantos Kan, kaj rifuzas min nur tial, keŝi jam promesis sin al Sab Tan.”

La brava kamarado prenis min je la ŝultro, levis altenla glavon, kaj ekkriis: ”Kaj se mia estus la elektorajto, plitaŭgan edzon por la plej aĝa princino de Barsumo mi nepovus trovi. Jen mia mano sur via ŝultro, Johano Carter,kaj mi promesas, ke Sab Tan mortos per mia glavo, promia amo al Heliumio, al Deja Toris, kaj al vi. Ĝuste hodiaŭnokte mi penos atingi lian loĝejon en la palaco.”

”Kiamaniere? Vi estas tre gardata, kaj en la aero estaskvarobligita patrolo.”

Kelkminute li pensadis. ”Necesas nur preterpasi lagardistojn por sukcesi. Mi konas sekretan enirejon al lapalaco, tra la pinto de la plej alta turo. Hazarde mi trovis ĝin en iu tago, kiam patroldeĵore mi flugis super lapalaco. Dum tia deĵoro estas postulate, ke ni priesploruiun ajn neordinaran aferon, kaj estis al mi tre strange,kiam mi vidis vizaĝon rigardanta el la pinto de la plejalta palacturo. Mi alproksimiĝis, kaj trovis, ke la posedantode la vizaĝo estas ĝuste Sab Tan. Li koleretis promia eltrovo, kaj ordonis, ke mi pridiru ĝin al neniu; liklarigis, ke la koridoro kondukas de la turo rekte al liaĉambraro, kaj estas konata nur al li. Se mi povas atingila kazernan tegmenton kaj havigi mian aviadilon, mipovas esti en lia loĝejo post kvin minutoj; sed kiel fuĝiel ĉi tiu konstruaĵo viadire tiel intense gardata?”

”Ĉu la aviadilejoj ĉe la kazerno estas multe gardataj?”mi demandis.

”Kutime deĵoras nokte nur unu viro, sur la tegmento.”

”Iru al la tegmento, Kantos Kan, kaj tie atendu min.”

Mi ne restis por klarigi pri miaj planoj, sed tuj retrovisla vojon al la strato kaj rapidis al la kazerno. Mi nekuraĝis eniri la konstruaĵon, plenan je anoj de la aeresploraskadro emaj serĉrigardi por mi, kiel ĉiu en Zodanga.

La konstruaĵo estis grandega nubskrapaĵo, alta almenaŭtricent kvindek metrojn. Ŝajnis danĝere provi la longangrimpon supren laŭ la fronto de la konstruaĵo, sedjen la sola vojo, kaj mi ekprovis. Feliĉe, la multaj ornamaĵojde la Barsuma arkitekturo tre faciligis la taskon,kaj mi trovis multe da fenestrosojloj kaj elstaraĵoj kiujdonis bonan ŝtuparon laŭ la tuta vojo ĝis la tegmentrando.

Jen mi trovis la unuan veran obstaklon. La rando elstarisje preskaŭ sep metroj de la muro, al kiu mi tenismin, kaj eĉ ĉirkaŭirinte la konstruaĵon mi ne povis trovimalfermaĵon. La supra etaĝo estis lumplena, kaj enestismultaj soldatoj distrantaj sin. Do, mi ne povis atingila tegmenton tra la konstruaĵo.

Ekzistis unu eta, riskoplena rimedo, kaj mi decidis, keĝin mi devas provi. Ne ekzistas viro, kiu ne riskus milonda mortoj por tia virino, kia Deja Toris.

Tenante la muron per la piedoj kaj unu mano, mi malligisunu el la longaj ledaj rimenoj, ĉe kies fino pendisgrandega hoko, tia, je kiu pendas riparantoj de aviadiloj,kaj alteriĝas soldatoj dum bataloj. Mi svingis la hokonplurfoje al la tegmento, kaj fine ĝi alkroĉis sin, sed ĉusufiĉe firme por subteni la pezon de mia korpo, tion mine sciis. Povus esti, ke ĝi trafis nur la ekstreman randonde la tegmento, tiel ke kiam mia korpo forsvingiĝos finede la rimeno, ĝi falos kaj ĵetos min al la strato, tricentkvindek metrojn sube.

Dum momento mi hezitis, poste, liberiginte min de latenita ornamaĵo, mi svingis min en la spacon fine de larimeno. Malproksime sub mi kuŝis la brillumaj stratoj,la pavimaj ŝtonoj, kaj la morto. Mi sentis etan spasmonĉe la tegmentrando tenanta mian pezon, kaj aŭdis sonon grince glitan, kiu malvarmigis min pro timiĝo. Postela hoko fiksis sin, kaj mi estis ekster danĝero.

Rapide grimpinte supren, mi kaptis la randon kaj tirismin al la surfaco de la tegmento. Mi ekstaris, kaj trovismin rigardanta en la buŝon de revolvero, portata dela deĵoranta gardostaranto.

”Kiu vi estas, kaj de kie venis?”

”Mi estas aeresploranto, amiko, kaj preskaŭ mortinto,ĉar nur pro hazardo mi ne falis al la malsupra avenuo.”

”Sed diru, kiel vi atingis la tegmenton! Neniu forlasisaviadilon aŭ elvenis de la konstruaĵo jam de horo. Rapideklarigu, aŭ mi venigos la gvardion.”

”Rigardu, kaj vi vidos kiamaniere mi venis, kaj kielcerte mi preskaŭ ne venis,” mi respondis, turnante minal la rando de la tegmento, kie malsupre je sep metrojpendis, ĉe la fino de la rimeno, mia tuta armilaro.

La soldato, pro impulso de scivolemo, kaj fatale por si,paŝis al mia flanko. Kiam li klinis sin por rigardi malsuprenmi kaptis lian gorĝon kaj lian pistolan brakon, kajĵetis lin forte al la tegmento. La armilo falis en lia teno,kaj miaj fingroj sufokis lian krion por helpo. Mi ŝtopislian buŝon per ŝtofpeco, ligis lin, kaj igis lin pendi de lategmento kiel mi mem pendis antaŭ kelkaj momentoj.

Mi sciis, ke oni ne trovos lin antaŭ la mateno, kaj mi bezoniskiel eble plej multe da tempo.

Surmetinte miajn ornamaĵojn kaj armilojn mi rapidisal la remizoj, kaj baldaŭ havigis mian aviadilon kaj tiunde Kantos Kan. Liginte lian al mia, mi ekfunkciigis lamotoron kaj superglitis la tegmentrandon. Malsuprenmi flugis al la civito, kaj post minuto mi bone atingis lategmenton de nia ĉambraro, kaj trovis min apud la mirigitaKantos Kan. Mi ne donis tempon al klarigoj, sedtuj diskutigis niajn planojn por la nuno. Ni decidis, ke mipenos atingi Heliumion, dum Kantos Kan eniros la palaconkaj finos la vivon de Sab Tan, kaj poste sekvos min.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: