Li ordigis por mi kompason, lertan faritaĵon, kiu restisfiksita al iu ajn elektrika loko sur Barsumo. Adiaŭinteunu la alian ni kune leviĝis en la aero, kaj rapidis en ladirekto de la palaco, kiu kuŝis en la vojo kondukontamin al Heliumio.

Kiam ni alproksimiĝis al la alta turo, de supre aperisaerpatrolo, ĵetante sian potencan serĉlumon rekte surmian aviadilon, kaj iu voĉo ordonis halton. Mi ne atentis,kaj kuglo sekvis. Kantos Kan faligis sin rapide en lamallumon, dum mi leviĝis konstante, kaj rapidege flugistra la Marsa ĉielo, sekvata de dekduo de esploraj aviadiloj,kaj poste de rapida krozaviadilo portanta centopananaron kaj pafilegaron. Serpentumante konstante misukcese evitis iliajn serĉlumojn, sed samtempe mi perdadisdistancon, fine do mi decidis riski rektan veturon,kaj lasi la rezulton al la dioj kaj al la rapideco de miamotoro.

Iam Kantos Kan montris al mi la artifikon de rapidumo,konatan nur al la aviadistoj de Heliumio. Mi nunkredis, ke certe per ĝi mi povos lasi miajn ĉasantojnbone malantaŭ mi, kondiĉe ke mi povos eviti iliajn pafaĵojn.

Dum mi rapidis tra la aero, la kriaĉantaj kuglojkonvinkis min, ke nur per miraklo mi povos eviti, sedjam mia decido estis farita. Kiel eble plej rapide mi kaptisrektan vojon al Heliumio. Iom post iom la ĉasantojplimalproksimiĝis. Mi estis gratulonta min pri feliĉafuĝo, kiam bone alcelita pafaĵo el la krozaviadilo eksplodisje mia pruo. La ŝoko preskaŭ renversis mian tutanaviadilon, kaj je vomiga angulo ĝi malsupren flugis trala malluma nokto.

Kiomdistance ĝi iris antaŭ ol mi remastris ĝin, mi nescias, sed certe mi estis tre proksima al la tero, kiam miree komencis leviĝi, ĉar klare mi aŭdis la kriojn de bestojsub mi. Releviĝinte mi rigardis la ĉielon sen vidi miajnĉasantojn. Fine mi vidis iliajn lumojn malproksime, kajkomprenis, ke ili alteriĝas, evidente por serĉi min.

Nur kiam iliaj lumoj ne plu estis videblaj, mi kuraĝisekbriligi mian lampeton sur mian kompason, kaj konsternekonstatis, ke paffragmento tute detruis mian solangvidilon, kiel ankaŭ mian mezurilon pri rapideco.

Vere estas, ke mi povus sekvi la stelojn laŭ la ĝeneraladirekto de Heliumio, sed nekonante la ĝustan situon dela civito nek mian veturrapidecon, la ebleco trovi ĝin neestis granda.

La civito Heliumo kuŝas je mil kvincent kilometrojsudokcidente de Zodanga, kaj se mia kompaso estus nerompitami atingus ĝin post kvar aŭ kvin horoj. Efektivetamen, la mateno trovis min rapidanta super vastaareo de la fundo de mortinta maro, post ses horoj darapida flugado. Baldaŭ mi vidis sub mi grandan civiton,sed ĝi ne estis Heliumo; sola el la Marsaj grandcivitojHeliumo konsistas el du grandaj rondurboj, apartaj jecent dudek kilometroj, kaj dum flugado estus facile rekonebla.

Kredante, ke mi vojaĝis tro malproksimen, norden kajokcidenten, mi returnis min laŭ direkto sudorienta, superpasantedum la mateno plurajn grandajn civitojn, elkiuj neniu estis Heliumo. Krom la ĝemelformo, la civitohavas ankoraŭ alian karakterizaĵon, du grandegajnturojn; unu, brilskarlata, staras alta je mil ses cent metrojcentre de unu rondurbo, la alia, brilflava kaj samalta,distingas la fratinurbon.

Ĉapitro XXIV. Tars Tarkas trovas amikon

Ĉirkaŭ tagmezo mi pasis malalte super grandamortinta civito de antikva Marso, al pretera ebenaĵo.

Kaj jen mi vidis plurmilojn da verdaj militistoj okupatajen grandega batalo. Apenaŭ mi vidis ilin, tuta aroda pafoj celis rekte al mi, kaj tiel trafe, ke mia aviadilo tujiĝis ruino, kaj zigzagis al la tero. Mi trovis min tuj mezede la akra batalo, inter militistoj, kiuj tiel okupiĝis en lalukto, ke ili ne rimarkis mian alproksimiĝon. La ordinarajsoldatoj batalis surpiede per longaj glavoj, dum okazajpafoj de periferiaj solpafantoj faligis militistojn, kiujpormomente apartiĝis de la envolvita amaso.

Mi konstatis, ke por mi temas pri elekto inter bataloaŭ morto, kaj la ebleco, ke kio ajn okazos, nepre mi mortos.

Mi elingigis mian glavon, kaj staris preta laŭeble defendimin.

Mi trovis min apud monstro kontraŭbatalanta triopon,kaj kiam mi rigardis lian vizaĝon, lumigitan de batalfervoro,mi vidis, ke li estas Tars Tarkas, la Tarkano.

Li ne vidis min, ĉar mi estis iom malantaŭ li, kaj ĝustetiumomente la tri atakantoj, kiuj montriĝis al mi kielVarhunanoj, samtempe alkuregis. La bravulo rapidemortigis unu el ili, sed paŝante malantaŭen por denoveglavpiki, li piedfrapis kadavron, sin faligis, kaj kuŝis sternitasub la glavoj de la malamikoj. Tars Tarkas baldaŭestus ĉe siaj praavoj, sed mi saltis antaŭ lian kuŝantankorpon kaj atakis liajn malamikojn. Unu el ili estis jamvenkita, kiam la grandega Tarkano restariĝis kaj rapidevenkis la alian.

Li donis al mi unu rigardon, kaj liaj lipoj ridetumis,kiam kun tuŝo al mia ŝultro li diris: ”Apenaŭ mi rekonusvin, Johano Carter, sed ne troviĝas alia homo sur Barsumo,kiu farus por mi, kion ĵus vi faris. Mi kredas fine, keja ekzistas io, kion oni povas nomi amikeco, amiko mia.”

Ne eblis al li pludiri, ĉar la Varhunanoj komencis denseatakalveni, kaj kune ni batalis, ŝultron apud ŝultro,dum tiu tuta longa, varmega posttagmezo, ĝis la tajdoturniĝis kaj la lastaj anoj de la Varhuna hordo returnissin al siaj toatoj, kaj fuĝis en la alvenantan mallumon.

Dek mil homoj partoprenis tiun luktegon, kaj sur la batalkampokuŝis tri mil mortigitoj. Ambaŭnanke onimontris kaj petis nenian kompaton, kaj neniel penisakiri kaptitojn.

Reveninte al la civito post la batalo, ni iris tuj al la loĝejo de Tars Tarkas, kie oni lasis min sola dum la ĉefuloĉeestis la konsilantaran kunvenon, kiu kutime sekvasbatalon.

Dum mi sidis atendanta la revenon de la verda militisto,mi aŭdis ion movan en proksima ĉambro, kaj kiammi rigardis al la pordo, granda kaj malbelega vivantaĵosubite alkuregis min, kaj sternis min sur la amason desilkoj kaj peltoj, kie mi kuŝis. Ula, mia fidela, ama Ula! Ĝiestis trovinta la vojon reen al Tark, kaj (laŭ posta informode Tars Tarkas) iris tuj al mia antaŭa loĝejo, kie ĝikomencis sian kortuŝan kaj ŝajne senesperan atendadonpor mia reveno.

”Tal Hajus scias, ke vi estas ĉi tie, Johano Carter,” dirisTars Tarkas, reveninte de la loĝejo de la jedako. ”Sarkojavidis kaj rekonis vin dum nia reveno. Tal Hajus ordonis,ke mi venigu vin al li hodiaŭ nokte. Johano Carter,mi havas dek toatojn; vi povas elekti inter ili, kaj miakompanos vin al la plej proksima akvovojo kondukantaal Heliumio. Eble Tars Tarkas estas kruela verda militisto,sed ankaŭ li povas esti amiko. Venu, ni ekiru!”

”Kaj post via reveno, Tars Tarkas?”

”Verŝajne inter sovaĝajn kalotojn, krom se mi havosla eblecon, kion longe mi deziris, batali kontraŭ TalHajus.”

”Ni restos, Tars Tarkas, kaj parolos kun Tal Hajus ĉinokte. Ne oferu vin, povas esti, ke hodiaŭ venos la eblecoplenumi vian deziron.”

Li kontraŭparolis forte, dirante, ke ofte Tal Hajus estastrafita de koleregaj humoroj pro la pensado pri mia konduto, kaj certe oni terure torturos min, se mi falos enliajn manojn.

Dum ni manĝis, mi ripetis al Tars Tarkas la historionrakontitan al mi de Solla dum tiu nokto sur la fundo demortinta maro, okaze de la marŝado al Tark.

Li diris malmulton, sed la grandaj muskoloj de liavizaĝo spasmis pro pasio kaj angoro, kiam li pensis prila suferoj de la sola vivantaĵo, kiun li amis dum tuta siamalvarma, kruela, senanima vivo. Li ne plu kontraŭparolis,kiam mi sugestis, ke ni iru al Tal Hajus, sed nur diris,ke li volas unue paroli al Sarkoja. Laŭ lia peto miakompanis lin al ŝiaj ĉambroj, kaj ŝia venenema rigardoal mi preskaŭ rekompencis min por eventualaj missortaĵojtrafontaj min dum ĉi hazarda reveno al Tark.

”Sarkoja,” diris Tars Tarkas, ”antaŭ kvardek jaroj vikaŭzis la torturigon kaj mortigon de virino nomata Gonzava.

Ĵus oni informis min, ke la militisto, kiu amis tiunvirinon nun scias pri via rolo. Povas esti, ke li ne mortigosvin, Sarkoja, tio ne estas laŭ la moroj de nia raso, sednenio baras, se li volas ligi unu finon de rimeno al viagorĝo, kaj la alian finon al sovaĝa toato, kvazaŭ por provivian hardecon, kaj vian taŭgecon por postvivi kaj helpial la daŭrigo de nia raso. Aŭdinte, ke tiel li faros morgaŭ,mi volis averti vin. Mi estas justa viro, Sarkoja. Cetere,ne estas longa la pilgrimo al la rivero Iss. Venu, JohanoCarter.”


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: