En la morgaŭo Sarkoja estis nenie trovebla, kaj neniamdenove oni poste vidis ŝin.
Silente ni rapidis al la palaco de la jedako, kie oni tujkondukis nin al li; fakte, apenaŭ li povis atendi por minvidi, sed kiam mi eniris, li estis staranta sur sia estradokaj kolerrigardanta al la enirpordo.
”Ligu lin al tiu kolono,” li kriegis. ”Ni pli bone konatiĝos kun la ulo, kiu kuraĝaĉis ataki la potenculon TalHajus. Varmigu la feraĵojn; per miaj propraj manoj miforbruligos la okukojn el lia kapo, por ke li ne malpurumumin per sia rigardo.”
”Ĉefuloj de Tark,” mi kriis, turnante min al la ĉeestantakonsilantaro, ”mi estis ĉefulo inter vi, kaj hodiaŭ mibatalis por Tark ŝultron apud ŝultro kun ĝia plej eminentamilitisto. Almenaŭ vi devus cedi al mi aŭskulton, tiommi meritas post la hodiaŭa batalo. Vi pretendas esti justapopolo — — — ”
”Silentu!” kriegis Tal Hajus. ”Ŝtopu lian buŝon kaj ligulin laŭ mia ordono.”
”Justecon donu, Tal Hajus,” ekkriis Lorkas Tomel, ”nenielvi rajtas flankenlasi la malnovajn morojn de Tark!”
”Jes, justecon donu,” kriis deko da voĉoj, kaj dum TalHajus buŝŝaŭmis pro kolerego, mi daŭrigis la parolon.
”Vi estas kuraĝa popolo kaj vi amas la kuraĝon, sedkie estis via eminenta jedako dum la hodiaŭa batalado?Mi ne vidis lin meze de la batalo; li mankis. Li ŝiras malfortajn virinojn kaj infanojn, sed kiel ofte vi vidis linbatali kontraŭ viroj? Eĉ mi, etulo kompare kun li, faligislin per unu pugnobato. Ĉu el tiaj viroj la Tarkanoj elektassiajn jedakojn. Apud mi nun staras grandioza Tarkano,eminenta militisto kaj nobla viro. Ĉefuloj, kiel sonastio, Tars Tarkas, Jedako de Tark?”
Muĝado de basvoĉa aplaŭdo salutis tian sugeston.
”Nur necesas ordono de vi, la konsilantaro, kaj TalHajus devos pruvi sian estrecan rajton. Se li estus kuraĝulo, li invitus batalon de Tars Tarkas, sed Tal Hajus timas;Tal Hajus, via jedako, estas malkuraĝulo. Per miajnudaj manoj mi povus mortigi lin, kaj li scias tion.”
Kiam mi ĉesis paroli, sekvis streĉa silento, kaj ĉiu fiksisla okulojn al Tal Hajus. Li ne parolis aŭ movis sin, sed liamakulverda vizaĝo iĝis aĉkolora.
”Tal Hajus,” diris Lorkas Tomel malvarmvoĉe, ”neniamen mia longa vivo mi vidis, ke tiel oni humiligis jedakonde la Tarkanoj. Eblas nur unu respondo via. Niatendas ĝin.” Kaj ankoraŭ Tal Hajus staris, kvazaŭ ŝtonigita.
”Ĉefuloj,” daŭrigis Lorkas Tomel, ”ĉu la jedako TalHajus, provu sian meriton kiel reganto super Tars Tarka?”
Dudek ĉefuloj ĉirkaŭstaris, kaj dudek glavoj jese altebrilis. Ne eblis malatenti la dekreton, kaj Tal Hajus elingigis sian longan glavon, kaj aliris por batali kontraŭ TarsTarkas.
La fino de la batalo baldaŭ venis. Tars Tarkas metispiedon sur la kolon de la mortinta monstro, kaj iĝis jedakointer la Tarkanoj. Lia unua ago nomis min plenrajtaĉefulo, kun la rango, kiun miaj bataloj gajnis dummiaj unuaj semajnoj de kaptiteco inter ili.
Konstatinte la favoran sintenon de la militistoj al TarsTarkas kiel ankaŭ al mi, mi kaptis la okazon, varbi ilinpor mia afero kontraŭ Zodanga. Mi rakontis al Tars Tarkaspri miaj aventuroj, kaj kelkvorte klarigis al li miajnintencojn.
Li faris parolon al la konsilantaro. ”Johano Carter farisproponon, kiun mi plene aprobas. Mi klarigos koncize.
Deja Toris, Princino de Heliumio, kiu estis kaptitinode ni, nun estas tenata de la jedako de Zodanga, al kiesfilo ŝi devos edziniĝi por savi sian landon el la detruontajarmeoj de Zodanga. Johano Carter sugestas, ke ni savkaptuŝin, kaj redonu ŝin al Heliumio. La kapteblaj valoraĵojde Zodanga estas ja allogaj; cetere, ofte mi pensis,ke se ni estus aliancanoj kun la popolo de Heliumioni povus garantii por ni sufiĉe da nutraĵo por multe pliiginian elkovadon, kaj tiel iĝi nepre superregantaj interla verdaj homoj de tuta Barsumo. Kion vi opinias?”
Jen estis preteksto por batalo kaj militrabo, kaj ili leviĝis al la logaĵo kiel truto al falsmuso. Post duonhoro dudek rajdantoj disiris transen al mortintaj maroj por kunvokila hordojn por la ekspedicio. Post tri tagoj ni ekmarŝisal Zodanga centmilope. En la unua vico mi rajdis,flanke de la eminenta Tars Tarkas, kun mia amataUla.
Ni marŝis nur en la nokto, aranĝante por loĝi dum latagoj en forlasitaj civitoj, kie ĉiuj, ankaŭ la bestoj, restisendome dum la tagaj horoj. Dumvoje Tars Tarkas, prosia ŝtatestra kapablo, varbis ankoraŭ kvindek mil militistojnel diversaj hordoj, tiel ke fine, dek tagojn post niaekiro, ni haltis noktomeze ekster la granda muro de lacivito de Zodanga kiel armeo nombranta cent kvindekmil. La batala potenco de tia hordo egalis al tiu de ruĝ-Marsanaro dekoble pli granda. Neniam en la historio deBarsumo, diris Tars Tarkas, antaŭe kunmarŝis tianombraverdmilitistaro. La tasko teni harmonion inter ili, ja estisgrandega, kaj mi miris, kiam li alvenigis ilin ĝis la civitosen interna batalo.
Sed kiam ni venis apud Zodanga, iliaj individuaj kverelojsubiĝis pro la pli granda malamo al la ruĝaj homoj,speciale por la anoj de Zodanga, kiuj jam de jaroj senkompatemilitis kontraŭ la verdaj homoj, speciale atencanteiliajn kovejojn.
Nun, kiam ni trovis nin antaŭ la civito, la tasko primetodo por eniri iĝis mia devo. Instrukciinte al Tars Tarkasteni sian militistaron en du partoj ekster la civito, kajĉiun parton kontraŭ granda pordo, mi prenis dudekmilitistojn kaj alproksimiĝis al unu el la pli malgrandajpordoj, kiuj truigis la muron je regulaj interspacetoj. Neekzistas regula gvardio por tiuj pordetoj, kiujn prizorgasgardosoldatoj; ĉi tiuj patrolmarŝadas laŭ la avenuo, kiuĉirkaŭiras la civiton interne de la muro, same kiel policanojpatrolmarŝadas niajn civitojn sur siaj deĵorlokoj.
La muroj de Zodanga estas altaj dudek kvin metrojn,kaj dikaj dek ses metrojn. Ili estas konstruitaj el grandegajblokoj de karborundo, kaj al mia eskorto de verdajmilitistoj la eniro ŝajnis neebla. Ili estis de unu el la malgrandajhordoj kaj ne bone konis min.
Metante tri el ili alvizaĝe al la muro kun interplektitajbrakoj, mi ordonis al du aliaj, suriri iliajn ŝultrojn, kajankoraŭ al alia mi ordonis surgrimpi la ŝultrojn de lasupra duo. La kapo de la plej alta do estis jam pli ol dektri metrojn de la tero. Tiamaniere, per dek militistoj, mikonstruis ŝtuparon de la tero ĝis la ŝultroj de la plej altaviro. Poste mi ekkuris de ioma distanco, laŭ la unua ŝtupoĝis la plej alta viro, fine saltegis de ties larĝaj ŝultrojkaj fingre tenegis la supron de la granda muro. Trankvilemi levis min ĝis ĝia larĝa supro, kaj poste suprentrenisses ledajn longpecojn de tiom da miaj militistoj. Jam niestis ligintaj ilin unu al la alia, kaj pasiginte unu finon alla plej alta militisto mi lasis la alian fali sur la kontraŭanflankon de la muro preskaŭ al la malsupra avenuo. Neniu estis videbla tie. Mallevante min al la fino de la rimeno,mi lasis min fali la ceterajn dek metrojn ĝis la strato.
De Kantos Kan mi lernis la sekreton, kiel malfermi lapordojn, kaj post momento mi staris kun miaj dudekmilitistoj en la fataltrafota civito de Zodanga.
Foje mi trovis, ke mi eniris je la malsupra limo de lagrandega palaca tereno. La palaco mem montriĝis beleglume,kaj tuj mi decidis gvidi areton da militistoj rekteen la konstruaĵon, dum la grandega hordo atakos lasoldatajn kazernojn.
Sendinte unu militiston al Tars Tarkas por peti kvindekonda soldatoj kaj informi pri miaj intencoj, mi ordonisal dek militistoj la kapton de unu el la grandaj pordoj,dum kun la ceteraj naŭ mi kaptis la alian. Ni devislabori kviete, oni ne faris pafojn nek ĝeneralan antaŭenironantaŭ ol mi atingis la palacon kun miaj kvindek Tarkanoj.
Niaj planoj perfekte evoluis. Du gardosoldatojn nirenkontis, kaj sendis al iliaj praavoj sur la bordoj de lamortinta maro de Korus, ankaŭ la gardistoj ĉe ambaŭpordegoj sekvis ilin silente.