Ĉapitro XXV. La militrabado en Zodanga
La pordego apud mia starloko svinge malfermiĝis, kajmiaj kvindek Tarkanoj, kondukataj de Tars Tarkasmem, enrajdis sur siaj grandegaj toatoj. Mi gvidis ilin ĝisla palaca muro, kiun mi transsaltis sufiĉe facile. Eĉ internetamen mi malfacile povis malfermi la muran pordegon,sed fine mi ĝoje vidis mian eskorton eniri, kaj rajdisur la ĝardenojn de la jedako de Zodanga.
Kiam ni alproksimiĝis al la palaco, mi povis vidi lafenestregojn de la unua etaĝo en la brile lumigata aŭdiencejode Tan Kosis. Nobeloj kun siaj virinoj plenigisla grandegan salonon, kvazaŭ okazas grava socia kunveno.
Ekster la palaco gvardianoj nenie estis videblaj, verŝajnepro la opinio, ke la civitaj kaj palacaj muroj estasnekapteblaj. Facile, do, mi povis alproksimiĝi kaj enrigardi.
Ĉe unu fino de la ĉambro, sur grandegaj tronoj inkrustitajper diamantoj, sidis Tan Kosis kaj lia kunregantino,ĉirkaŭataj de oficiroj kaj ŝtatranguloj. Antaŭ ilisoldatoj flankis la navon, kaj dum mi rigardis, ĉe la malproksimafino, eniris procesio, kiu fine aliris ĝis la tronoj.
Komence marŝis kvar oficiroj de la jedaka gvardio, portante pletegon, sur kiu kuŝis, sur kuseno skarlatsilka,granda ora ĉenaro, kies ĉiu fino surhavis kolumon kajseruron. Tuj malantaŭ la oficiroj venis kvar aliaj, portantajsimilan pleton surhavantan la belegajn ornamaĵojnde la geprincoj de la reganta familio de Zodanga. Atingintela tronon, la du aroj disiĝis kaj haltis, rigardantajunu la alian de kontraŭaj flankoj de la navo. Poste venispliaj altranguloj kaj oficiroj de la palaco kaj la armeo, kajfine du figuroj ĉirkaŭvolvitaj per skarlataj silkoj, tiel keneniu vizaĝtrajto estis videbla. La paro haltis antaŭ latrono de Tan Kosis. Kiam la cetero de la procesio jameniris kaj prenis lokon. Tan Kosis ekparolis al la paro. Mine povis aŭskulti liajn vortojn, sed baldaŭ du oficirojaliris kaj forprenis la skarlatajn silkojn de unu el la paro.
Tiam mi vidis, ke Kantos Kan malsukcesis en sia misiopor mi; ĉar tiu, kiu nun videbliĝis antaŭ miaj okuloj, estisSab Tan, Princo de Zodanga.
Nun Tan Kosis prenis ornamaĵaron de unu el la pletoj,kaj metis unu el la oraj kolumoj ĉirkaŭ lian kolon kajŝlosis la seruron. Post kelkaj pliaj vortoj al Sab Tan, liturnis sin al la alia figuro, de kiu ankaŭ la oficiroj nunforprenis la silkojn. Antaŭ mia vido staris Deja Toris,Princino de Heliumio.
Bone mi komprenis. Post kelkaj momentoj Deja Torisestos ligita por ĉiam al la Princo de Zodanga. La ceremonioestis bela kaj impona, sed por mi ĝi estis diablecavidaĵo. Kiam Tan Kosis komencis aranĝi la ornamaĵojnsur ŝia bela korpo, kaj pretigis la oran kolumon, mi levismian glavegon al super mia kapo, frakasis la vitronde la fenestrego, kaj saltis mezen de la mirigita ĉeestantaro.
Unu plua salto, kaj mi estis apud Tan Kosis, kajdum li restis pro surprizo fiksita en sia loko, mi tranĉisper mia glavo la oran ĉenaron, kiu devis ligi sin al aliulo.
Ĉie regis konfuzo. Milo da glavoj minacis min, kaj SabTan saltis al mi, kun juvelumita ponardo, kiun li prenisel siaj edziĝaj ornamaĵoj. Eblus al mi mortigi lin facilekiel muson, sed la malnova moro de Barsumo detenismian manon. Prenante lian manradikon dum la ponardocelis al mia koro, mi tenis lin rigida, kaj per mia glavomontris al la malproksima fino de la halo.
”Rigardu la falon de Zodanga!” mi kriis.
Ĉies okuloj turniĝis laŭ la direkto, kiun mi montris.
Tars Tarkas kaj kvindek militistoj de Tark estis enrajdantajsur siaj grandaj toatoj. Krioj de alarmo kaj surprizovenis de la ĉeestantoj, sed montriĝis neniu timemo, kajpost momento la soldatoj kaj nobeloj de Zodanga ĵetissin atake al la alvenantaj Tarkanoj.
Ĵetinte la korpon de Sab Tan for de la estrado, mi tirisDeja Toris al mia flanko. Post la trono estis pordetomallarĝa, en kiu nun staris Tan Kosis, kontraŭanta minper elingita glavo. Ni ekluktis, kaj mi trovis indan oponanton. Dum ni cirkle paŝetis sur la larĝa estrado, mividis, ke Sab Tan suprenrapidas la ŝtuparon por helpisian patron; sed kiam li levis la manon por frapi, DejaTiros saltis antaŭ lin, kaj en tiu momento mia glavo faristiun trafon, pro kiu Sab Tan iĝis jedako de Zodanga.
Dum lia patro falis mortinta al la tero, la nova jedako pertordiĝo liberigis sin de Deja Toris, kaj ni frontis denoveunu la alian. Baldaŭ aliĝis al li kvar oficiroj. Kun dorso alla ora trono, mi batalis ankoraŭ unufoje por Deja Toris.
Estis malfacile defendi min, kaj tamen ne doni mortiganfrapon al Sab Tan, kaj samtempe al la ebleco, gajni lavirinon kiun mi amas. Mia glavklingo moviĝis fulmrapide,dum mi deturnis la klingojn de miaj oponantoj. Jammi senarmigis du el ili kaj faligis trian, kiam ankoraŭaliaj alkuris por helpi sian novan reganton, kaj venĝi lamorton de la reginto. Dum ili alkuris oni kriis: ”La virino!La virino! Frapu ŝin al la tero! La komploto estas ŝia,mortigu ŝin!”
Kriante al Deja Toris, ke ŝi lokigu sin post mi, mi adeiretumis al pordeto malantaŭ la trono, sed la oficirojkomprenis miajn intencojn. Tri el ili saltis malantaŭ min,kaj malebligis mian alvenon al loko, kie mi povus doniprotekton al Deja Toris kontraŭ tuta armeo de glavbatalantoj.
La Tarkanoj sufiĉe malfacile defendis sin meze de laĉambro, kaj mi komencis kompreni, ke nur miraklopovus evitigi la morton al Deja Toris kaj mi. Subite mividis, ke Tars Tarkas hakas vojon tra la ĉirkaŭantapigmearo. Per unu glavbato li kuŝigis dekduon da kadavroj,kaj faris tiel vojon al ŝi, ĝis fine li staris apud misur la estrado, dekstren kaj maldekstren donante mortonkaj detruon.
La kuraĝo de la Zodanganoj meritis la plej altan admiron.
Neniu el ili provis fuĝi, kaj kiam la batalado ĉesis,tio estis tial, ke krom Deja Toris kaj mi, restis vivantaj enla halo nur Tarkanoj. Sab Tan kuŝis morta apud la patro,kaj la kadavroj de la nobelaro kaj kavaliraro de Zodangakovris la plankon.
Post la batalo mi pensis unue al Kantos Kan. Zorginte,ke Deja Toris estu protektata de Tars Tarkas, mi rapidiskun deko da militistoj al la subpalacaj karceroj. Ĉiujkarceraj oficistoj estis aliĝintaj al la batalo en la halo, kajni povis esplori la labirintan malliberejon sen kontraŭstaro.
En ĉiu koridoro mi laŭte kriis la nomon de KantosKan, kaj fine mi povis aŭdi mallaŭtan respondon.
Gvidita de la sonoj, ni baldaŭ trovis lin ligita en mallumaalkovo. La ege ĝojis revidi min, kaj aŭdi klarigon prila batalo, kies malproksimaj sonoj atingis lian karcereton.
Li diris, ke la aera patrolo kaptis lin antaŭ ol li atingisla altan turon de la palaco, tiel ke li eĉ ne vidis SabTan.
Ni trovis, ke estus senutile provi fortranĉi liajn ĉenarojn.
Laŭ lia sugesto mi iris por esplori la kadavrojn surla supra etaĝo por trovi la ŝlosilojn de liaj seruroj; feliĉe,la unua kiun mi esploris, montriĝis esti la deĵorinto delia karcero, kaj Kantos Kan povis tuj aliĝi al ni en la tronhalo.
De la stratoj venis sonoj de pafado kaj kriegoj, kaj TarsTarkas forrapidis por priordoni la eksteran bataladon.
Kantos Kan akompanis lin kiel gvidanto, la verdaj militistojkomencis esploron de la palaco por pluaj Zodanganojkaj por rabaĵo, kaj Deja Toris kaj mi troviĝis solaj.
Ŝi falsidiĝis en unu el la oraj tronoj, kaj salutis min perlaca rideto.
”Ĉu iam antaŭe ekzistis tia viro? Certe tian oni neniamkonis sur Barsumo. Ĉu ĉiuj viroj de Tero similas al vi?Sola, fremdula, persekutata, minacata, vi faris dum kelkajmonatoj tion, kion en ĉiuj pasintaj epokoj de Barsumofaris neniu; vi kunligis la sovaĝajn hordojn de lamarfundoj, kaj venigis ilin por kunbatali kunruĝMarsana popolo.”
”La respondo estas facila, Deja Toris. Tion faris ne mi,tion faris amo, amo al Deja Toris, amo, kies potenco povusfari eĉ pli grandajn miraklojn.”
Bela ruĝo de embarasiĝo kovris ŝian vizaĝon. ”Vi rajtasdiri tion nun, Johano Carter, kaj mi rajtas aŭskulti,ĉar mi estas libera.”