”Kaj ankoraŭ mi volas paroli, antaŭ ol denove estostro malfrue,” mi respondis. ”Dum mia vivo mi ofte agisstrange, agis, kiel ne kuraĝus pli saĝaj viroj, sed neniamdum miaj plej fantazia revado mi imagis, ke iam DejaToris estos mia, ĉar neniam mi imagis, ke ekzistas tiavirino, kia la Princino de Heliumio. La fakto, ke vi estasprincino, do ne timigas min, sed la fakto, ke vi estas tiavirino, kia vi ja estas, tio vere igas min dubi pri mia propramenso, dum mi petas al vi, princino mia, ke vi iĝuankaŭ mia edzino.”

”Tiu nenecese dubas, kiu devus scii la respondon alsia peto jam antaŭ ol li petas,” ŝi respondis. Ŝi leviĝis, kajmetis la karajn manojn sur miajn ŝultrojn, kaj mi volvisŝin per miaj brakoj, kaj kisis ŝian brovon.

Tiel estis, ke meze de batalŝirata urbo, plena de laalarmoj de milito, kie regis morto kaj detruo, angoro kajrabado, Deja Toris, Princino de Heliumio, vera filino deMarso, la Dio de Milito, promesis sin kiel edzinon al JohanoCarter, ĝentlemano, de la ŝtato Virginio, en Usono.

Ĉapitro XXVI. Tra buĉado al ĝojo

Iom poste Tars Tarkas kaj Kantos Kan revenis, kaj rakontiske Zodanga estas preskaŭ neniigita. Ĝiaj militistarojĉiuj kaptiĝis aŭ preskaŭ detruiĝis, kaj interne onine atendas pluan kontraŭstaron. Pluraj miloj da militajkaj komercaj aviadiloj troviĝas sub gardo de Tarkaj militistoj.

La hordoj jam komencis rabi, kaj disputi inter si.

Ni decidis kolekti tiom da militistoj kiom eble, metikaptitojn de Zodanga por labori sur aro da aviadiloj, kajper ili ekiri al Heliumio sen prokrasto. Kvin horojn posteni ekvojaĝis de la dokaj tegmentoj, du cent kvindek batalaviadiloj,portantaj preskaŭ cent mil verdajn militistojn,kaj sekvis nin aro da ŝargaviadiloj portantaj niajntoatojn. Ni lasis la frapitan civiton malantaŭ ni, al la ferocajmanoj de kvardek mil verdaj militistoj el la pli malgrandajhordoj. Ili estis rabantaj, murdantaj, kaj batalantajinter si. En cent lokoj ili per torĉo komencis incendion,kaj amasoj da fumo altiĝis super la civito, kvazaŭpor kaŝi al la ĉielaj okuloj la terurajn farojn, kiuj okazassobe.

Meze de posttagmezo ni vidis la skarlatan kaj flavanturojn de la civito Heliumo, kaj baldaŭ granda aro dabatalaviadiloj leviĝis el la vicoj de la Zodangaj sieĝantojĉirkaŭ la civito, kaj alvenis atake al ni. Ni portis flagojnde Heliumio, sed la Zodangaj aviadiloj ne bezonis tianavizon pri nia malamika sinteno, ĉar jam kiam ili komenceleviĝis de la tero, niaj verdaj militistoj pafis al ili,kaj pro sia ĝusta celado bone trafis ilin.

La ĝemelcivitoj de Heliumio, komprenante ke ni estasamikoj, sendis centojn da aviadiloj por helpi nin, kaj nunkomenciĝis la unua grandega aerbatalo, kiun mi ĝis nunvidis.

La aviadiloj portantaj niajn verdajn militistojn deviscirkle iri super la interbatalantaj aviadilaroj de Heliumiokaj Zodanga, ĉar iliaj pafegiloj estis senutilaj por la Tarkanoj,kiuj kutimas uzi nur malgrandajn manpafilojn. Ĉitiujn, tamen, ili multefike uzis nun, tiel ke ili certe helpisdecidi la finan venkon. Komence la du aviadilarojcirkle ĉirkaŭiris je la flama nivelo, pafante salvon postsalvo unu en la alian. Baldaŭ grandega truo ŝiriĝis enaviadilo de la partio de Zodanga; ĝi tute renversiĝis, kajla etaj homfiguroj elfalis al la tero tri cent metrojn sube;poste, terurrapide, la grandega maŝino same falis, kajpreskaŭ subterigis sin en la sablargilaĵon de la malnovamarfundo.

Kriego de batalĝojo leviĝis de la Heliumianoj, kaj ankoraŭpli feroce ili ĵetis sin al la aviadilaro de Zodanga.

Per lerta manovro du aviadiloj de Heliumio lokiĝis supersiaj kontraŭuloj, kaj el siaj kilaj bombejoj elversis lavangonda eksplodanta detruaĵo. Poste, unu post unu, laaviadiloj de Heliumio sukcesis leviĝi super tiuj de Zodanga,kaj baldaŭ granda nombro el tiuj de Zodanga, senesperedifektitaj, drivis al la skarlata turo de la pli grandacivito de Heliumo. Aliaj penis fuĝi, sed miloj da etajunuopulaj aviadiloj ĉirkaŭiris ilin, kaj super ĉiu ŝvebisgranda aviadilo preta por lasi fali kaptontaron.

Baldaŭ, apenaŭ unu horon post la komenco, la batalofiniĝis, kaj oni kondukis al la civitoj de Heliumo laaviadilojn de Zodanga ne faligitajn al la tero.

Tre kortuŝis, okaze de la sincedo de la gigantaj aviadiloj,la efektivigo de la moro, laŭ kiu la kapitano de lavenkita aviadilo devas ĵeti sin al la tero. Unu post la alia,la kuraĝaj kapitanoj, tenante siajn flagojn alte super lakapoj, saltis malsupren al terura morto. Nur kiam la ĉefgeneralotiel ĵetis sin en la abismon, indikante cedon dela cetera aviadilaro, finiĝis la batalado, kaj finiĝis la senutilasinoferado de kuraĝaj viroj.

Ni nun signalis, ke la flagaviadilo de Heliumio alproksimiĝu, kaj mi krie informis, ke ĉe ni estas la Princino deHeliumio, kaj ni volas transdoni ŝin al la flagaviadilo, porke ĝi portu ŝin tuj al la civito. Kiam ili komprenis plenela signifon de mia diro, venis granda hurao de la ferdekojde la flagaviadilo, kaj momenton poste la flago de laPrincino de Heliumio flirtis de cent lokoj sur ĝia supro.

Kiam la aliaj aviadiloj komprenis la signifon de la signaloj,kiujn oni donis al ili, same ili flirtigis sian flagon enla brila sunlumo. Kiam la flagaviadilo venis apud nin,deko da oficiroj alsaltis nian ferdekon; kaj tuj kun miregoili rigardis la centojn da verdaj militistoj, ĝis KantosKan antaŭeniris, kaj ili aliris lin. Poste Deja Toris kaj miantaŭeniris, kaj ili havis okulojn nur por ŝi. Ŝi akceptisilin ĝentile, ĉiun laŭ lia nomo, ĉar ili estis viroj alte ŝatatajde ŝia avo, kaj ŝi konis ilin tre bone.

”Metu viajn manojn sur la ŝultrojn de Johano Carter,”ŝi diris, turnante sin al mi, ”la viro al kiu Heliumio dankaspro la alveno de sia princino, kiel ankaŭ pro sia hodiaŭavenko.”

Ili estis tre ĝentilaj al mi, kaj diris multon afablan kajlaŭdan, sed ĉefe impresis ilin, ke mi akiris la helpon dela sovaĝaj Tarkanoj en mia batalkampanjo por la liberigode Deja Toris kaj la savo de Heliumio.

”Pli multe vi devas danki al iu alia viro,” mi diris, ”kajjen li venas, jen unu el la plej grandaj militistoj kaj ŝtatgvidantojde Barsumo, Tars Tarkas, Jedako de Tark.”

Same ĝentile kiel al mi, ili donis siajn salutojn al laeminenta Tarkano, kaj li mem surprizis min per siaj poluritajmanieroj kaj paroloj. La Tarkanoj ne estas parolemapopolo, sed tre formala, kaj facile alprenas dignajnmanierojn.

Deja Toris suriris la flagaviadilon, kaj tre ĉagreniĝis,ke mi ne sekvis. Sed mi klarigis, ke nur parte ni venkisla pardon de Zodanga; ankoraŭ ni devos ataki la surteranmilitistaron, kaj mi ne povos disiĝi de Tars Tarkas,ĝis ni venkis ankaŭ sur tiu kampo.

La ĉefgeneralo de la aviadilaro de Heliumio promesis,ke li atakos samtempe kun nia surtera atako. Niaj aviadilojdisiĝis kaj Deja Toris estis portata hejmen al la kortegode sia avo, Tardos Mors, Jedako de Heliumio.

Malproksime troviĝis niaj ŝargaviadiloj, kun la toatojde la verdaj militistoj, restintaj en la sama loko dum ladaŭro de la batalo. Sen alterigaj estradoj estis malfacilemalŝargi la bestojn sur la senŝirman ebenaĵon, sed perrimenoj kaj skarpoj ni sukcesis en nia klopodado, enloko dek ok kilometrojn de la civito. La laboro okupis laceteron de la tago kaj duonon de la nokto. Dufoje arojda ĉevalsoldatoj de Zodanga atakis nin, sed sensukcese.

Tuj kiam oni malŝargis la lastan toaton, Tars Tarkasordonis antaŭeniron, kaj en tri partoj ni aliris la lokon,kie la armeoj de Zodanga kamploĝis, respektive de nordo,sudo kaj oriento. Je du kilometroj de la ĉefarmeo nirenkontis iliajn eksterajn gardosoldatojn, kaj laŭ antaŭaaranĝo akceptis tion kiel signalon por komenci la alkuregon.

Kun ferocaj kriegoj, sur batalavidaj toatoj, ni atakis,sed neniel ni trovis ilin dormantaj. Bone preparitabatallinio troviĝis antaŭ ni, kaj konstante oni repuŝisnin, ĝis fine, ĉirkaŭ tagmezo, mi komencis malesperi prinia venko. De Zodanga estis preskaŭ miliono da batalantoj,kolektitaj inter la du polusoj, kie ajn etendiĝis iliajrubandsimiliaj akvovojoj; el niaj verdaj militistoj estismalpli ol cent mil. De Heliumio venis nek soldatoj nekkomunikoj.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: