Kompreneble, tuta mia parolo estis por li galimatio,sed bone li komprenis mian postan faron.
Etendante manon al li, mi alproksimiĝis al li kaj prenisla brakumon de lia manplato, metis ĝin ĉirkaŭ miabrako supre de la kubuto, ridetis al li, kaj staris atendante.
Lia larĝa buŝo respondis ankaŭ per rideto, kaj kuniganteunu el siaj mezaj brakoj kun mia, li gvidis minreen al sia rajdbesto. Samtempe li antaŭengestis siajnkamaradojn. Ili ekiris al ni kurege, sed li per nova gestomalrapidigis ilin. Evidente li kredis, ke se oni denove timigosmin, mi saltos tute for el la regiono!Li diris kelkajn vortojn al ili, gestis al mi, ke mi rajdupost unu el ili, kaj poste eksidis sur sia propra besto. Iuel la aro elmetis kelkajn manojn kaj levis min al lokopost si sur la glata dorso de sia besto. Laŭeble mi tenismin tie per la rimenoj, kiuj ligis liajn ornamaĵojn kaj armilojn.
Tiam la tuta kavalkado turnis sin kaj galopis for, celeal la malproksima montaro.
Ĉapitro IV. Malliberigito
Post dudek kilometroj mi rimarkis subitan altiĝon dela tero. Ni estis atingontaj (laŭ mia posta scio) larandon de unu el la longaj mortintaj maroj de Marso:mia ĵusa renkonto kun la Marsanoj okazis en la malsupro.
Baldaŭ ni atingis la montaron, kaj trairinte mallarĝan kanjonon venis al valo, ĉe kies fino estis plataĵo, surkiu videbliĝis grandega urbo. Tien ni galopis, eniranteper vojo ŝajne ruina, kiu kondukis el la urbo, sed nur ĝisla rando de la plataĵo, kie ĝi finiĝis abrupte je larĝa ŝtuparo.
Rigardante proksime dum ni preterpasis, mi vidis kela konstruaĵoj estas senhomaj, kaj ŝajnis, ke tiaj ili estisdum multaj jaroj. Apud la centro de la urbo troviĝisgranda placo, sur kiu, kaj en apudaj konstruaĵoj, loĝis plimalpli mil estaĵoj de la sama speco kiel miaj kaptantoj —kaptantoj mi nun opiniis ilin, kiom ajn ĝentilmanieraj.
Krom siaj ornamaĵoj, ĉiuj estis nudaj. La virinoj malmultediferencis, laŭ aspekte, de la viroj, krom je siaj dentegoj,kiuj estis pli grandaj proporcie al ilia staturo, kelkfojealtkurbiĝantaj ĝis la oreloj. Iliaj korpoj estis pli malgrandajkaj palaj, kaj iliaj fingroj kaj piedfingroj havisrudimentajn ungojn, kiuj tute mankis al la viroj. La plenkreskajvirinoj variis laŭ alto de tri ĝis kvar metroj.
La infanoj estis palaj, eĉ pli palaj ol la virinoj, kaj ĉiujaspektis tute similaj, krom ke kelkaj estis pli altaj — supozebletiuj estis pli aĝaj.
Mi vidis neniun signon de granda aĝo inter ili. Ilia aspektomalmulte ŝanĝiĝas post la maturiĝo, kvardekjaro,ĝis, je aĝo proksimume miljara, ili ekvojaĝas laŭvole porsia lasta pilgrimo laŭ la rivero Iss, kiu kondukas al loko,kiun neniu vivanta Marsano konas, el kies fonto neniuMarsano iam revenis, iam sindoninte al ĝia malvarma,malluma akvo.
Proksimume nur unu Marsano el mil mortas pro malsanokaj eble ankoraŭ dudek laŭvole faras la lastan pilgrimon.
La ceteraj naŭcent sepdek naŭ mortas nenature,en dueloj, ĉasado, aviado, kaj en milito. Efektive, plejgranda mortnombro venas jam en la infanaĝo, kiammultope la etaj Marsanoj estas viktimoj de la blankajsimiegoj de Marso.
La kutima aĝdaŭro de Marsano post la maturiĝo estasĉirkaŭ tri cent jaroj, sed estus proksima al la miljaro, seforestus la ofta nenatura morto. Pro la malmultiĝantajvivrimedoj de la planedo necesis kontraŭbatali la longvivemon,kiun kaŭzis la Marsana lerto en medicino, tialoni evoluis al bagatela takso pri homa vivo. Tion atestasiliaj danĝeraj sportoj, kaj la preskaŭ konstanta militointer la diversaj komunumoj. Cetere, gravas ĉirilate lafakto, ke neniu Marsano, viro aŭ virino, iam forlasas iaspecanmortigilon.
Kiam ni apudiĝis al la placo kaj oni eksciis mian ĉeeston,tuj centoj ĉirkaŭis nin, kaj ŝajnis voli fortiri min demia sidloko post mia gardanto. Sed la kondukanto denia aro silentigis kaj trankviligis ilin, kaj ni trote transirisla placon al enirejo de konstruaĵo tiel bela, kian lahoma okulo iam vidis.
La konstruaĵo estis malalta, sed kovris grandeganareon. Ĝi estis farita el brilanta blanka marmoro kunmozaiko de oro kaj juveloj, kiuj fajreris en la sunlumo.
La ĉefa enirejo estis larĝa je kelkcent metroj kaj elstarisde la konstruaĵo por formi grandan baldakenon super laenireja salono. Mankis ŝtuparo, sed ioma deklivo al launua etaĝo kondukis en grandegan salonon ĉirkaŭatande galerioj.
Sur la planko de tiu ĉi salono, krom multe da detaleskulptitaj lignaj seĝoj kaj pupitroj, mi vidis kvardek aŭkvindek virajn Marsanojn ĉirkaŭ ŝtupoj de tribuno. Surĝi kaŭris grandstatura militisto plenŝarĝita de metalajornamaĵoj, koloraj plumoj, kaj bele faritaj ledaĵoj en kiujenestis belaj juveloj. De liaj ŝultroj pendis mallonga pelerinosubŝtofita de skarlata silko.
Plej rimarkinda por miaj okuloj estis tio, ke ili ĉiujestis tute senproporciaj laŭ grandeco al la seĝoj, pupitrojkaj aliaj mebloj: ĉi tiuj estis de grandeco taŭga por homojkiaj mi, kontraŭe la grandaj korpoj de la Marsanojapenaŭ povis premiĝi en la seĝojn, kaj sub la pupitrojmankis spaco por iliaj longaj kruroj. Evidentis do, keestis aliaj vivantoj sur Marso krom la groteskaj estaĵoj,en kies manojn mi trafiĝis, sed la signoj de ega antikveco,kiuj ĉie videblis, indikis ke eble la konstruaĵoj apartenisal raso de longe mortinta kaj forgesita.
Nia aro haltis ĉe la enirejo de la konstruaĵo, kaj je signode la kondukanto oni mallevis min al la tero. Ree liligis sian manon kun mia, kaj ni eniris la aŭdiencan salonon.
Malmultaj formalaĵoj necesis por alproksimiĝi al laMarsana ĉefo. Mia kaptinto simple paŝis al la tribuno,kaj la aliaj donis al li vojon. La ĉefo stariĝis kaj diris lanomon de mia eskortanto, kiu siavice haltis kaj diris lanomon de la ĉefo kaj lian titolon.
Tiutempe, la ceremonio kaj la vortoj nenion signifis almi, sed poste mi sciis, ke tia estis la kutima saluto interverdaj Marsanoj. Se temus pri personoj fremdaj unu alla alia, do nepovantaj interŝanĝi nomojn, ili silente interŝanĝus ornamaĵojn, se iliaj intencoj estus pacaj — se ne,ili interŝanĝus pafojn, aŭ prezentus sin per aliaj el siajmultspecaj mortigiloj.
Mia kaptinto, kies nomo estis Tars Tarkas, estis vicĉefode la komunumo, homo de granda kapablo en aferojŝtataj kaj militaj. Estis evidente, ke li klarigas pri laokazaĵoj de sia ekspedicio, inkluzive de la renkonto kunmi, kaj kiam li finis sian parolon, la ĉefo longe alparolismin.
Mi respondis en angla lingvo, simple por konvinki linpri manko de interkomprenilo, sed mi rimarkis, ke kiammi finigis ridete, li same ridetis. Tio, kaj simila okazaĵodum mia unua parolo kun Tars Tarkas, konvinkis min,ke ni havas komune almenaŭ la kapablon rideti, do kapablonridi, fine, do, humuron. Sed poste mi lernis, ke laMarsana rideto estas nur indiferenta, kaj ke la Marsanarido estas efektive afero plej terura kaj timiga.
La konceptoj pri humuro inter la verdaj homoj deMarso multe varias de niaj. Agonio de alia homo estaspor tiuj strangaj estaĵoj plej ridiga, kaj plej ofte ili sinamuzas per mortigo de malliberigitoj laŭ manieroj plejteruraj kaj strange kruelaj.
La ĉeestantaj militistoj ekzamenis min detale, palpantemiajn muskolojn kaj la tekson de mia haŭto. La ĉefoevidente esprimis deziron vidi elmontron de miaj kapabloj,kaj signante ke mi sekvu, ekiris kun Tars Tarkas alla placo.
Nu, de post mia unua malsukceso mi estis farinta neniunprovon pri paŝado, krom en ligo kun la brako deTars Tarkas, kaj nun mi eksaltis kaj flugetis inter la pupitrojkaj seĝoj kiel ia monstra akrido. Kontuzinte minsevere, kio nur amuzis la Marsanojn, mi denove alprenis rampan sintenon, sed tio ne plaĉis al ili, kaj iu altkreskaulo, kiu multe priridis min, skuis min al miaj piedoj.
Kiam li maldelikate starigis min, lia vizaĝo alproksimiĝis al mia, kaj mi faris la solan agon eblan al ĝentlemanotiel brute traktita, senkonsidere al lia fremdeco:mi svingis mian pugnon rekte al lia makzelo, kaj li falissenkrie. Rapide mi metis la dorson al la plej proksimapupitro, kaj atendis la venĝon de liaj kunuloj kun la decidobatali tiel bone kiel eble kontraŭ tia nombro, antaŭol cedi la vivon.