Per zorga selektado ili bredas nur la plej harditajnspecimenojn de ĉiu speco, kaj kun preskaŭ supernaturaantaŭvidemo ili aranĝas, ke la naskonombro sufiĉasnur por ekvilibri la mortonombron. Ĉiu plenkreska Marsinodemetas proksimume dek tri ovojn ĉiujare; la ovoj,kiuj taŭgas laŭ la provoj pri grandeco, pezo, kaj specifapezo estas kaŝitaj en iuj subteraj kavernoj, kie la malvarmatemperaturo malebligas la kovadon. Ĉiujare konsilantarode dudek ĉefuloj zorge ekzamenas la ovojn, kajoni detruas el la provizo de ĉiu jaro ĉiujn krom cent ella plej perfektaj. Post kvin jaroj, kvin cent perfektaj ovojestas elektitaj el la miloj demetitaj. Oni metas ilin en lapreskaŭ hermetikajn kovilojn, por ke ili elkoviĝu per lasunradioj post periodo kvinjara. La elkoviĝado, kiun nividis hodiaŭ, estas sufiĉe tipa okazaĵo, ĉar naŭdek naŭprocentoj de la ovoj elkoviĝis dum du tagoj. Se la ceterajovoj iam elkoviĝis, ni sciis nenion pri la sorto de laidoj; oni ne deziris ilin, ĉar ili povus heredi kaj transdonila tendencon al longa koviĝado, kaj tiel difekti la sistemon,kiun oni ellaboris dum jarcentoj, kiu permesas alla plenkreskaj Marsanoj scii la tempon por reveni al lakoviloj, eĉ la precizan horon.
Oni konstruas la kovilojn en malproksimaj kaj dezertajlokoj, kie ne ekzistas probableco, ke aliaj triboj eltrovosilin. La rezulto de tia katastrofa eltrovo estus simple,ke mankus idoj al la komunumo dum kvin jaroj. Mi postepovis observi la sekvojn, post la eltrovo de alitribakovilo.
La komunumo de verdaj Marsanoj, en kiun la sortoĵetis min, konsistis el proksimume tridek mil homoj. Ilivagadis tra granda areo de senakva tero, inter kvardekkaj okdek gradoj de suda latitudo, flankata oriente kajokcidente de du grandaj fekundaj terpecoj. Ilia ĉeflokotroviĝis en la sudokcidenta angulo de la regiono, apudla kruciĝo de du tiel nomataj Marsaj kanaloj.
Ĉar la kovilo estis metita malproksime norden de iliateritorio, en loko, kiun ili kredis neloĝata kaj nefrekventata, ni estis entreprenontaj grandegan vojaĝon, pri kiukompreneble mi mem sciis nenion.
Post nia reveno al la mortinta civito mi restis dumpluraj tagoj sufiĉe senokupa. En la tago post nia revenoĉiuj militistoj forrajdis frue en la mateno kaj ne revenisantaŭ la mallumiĝo. Poste mi sciis, ke ili iris al la subterajkavernoj enhavantaj la ovojn, kiujn ili portis al la kovilo;la kovilon ili fermis por plua kvinjaro.
La kavernoj, en kiuj oni kaŝis la ovojn ĝis la kova tempo,troviĝis plurajn kilometrojn sude de la kovilo, kajĉiujare la konsilantaro de dudek ĉefuloj kutimis vizitiilin. Kial ili ne konstruis la kavernojn kaj kovilojn en lokopli proksima al sia hejmo, tion mi neniam sukcesis eltrovi;ĝi restas por mi unu el multaj enigmoj pri Marso.
La devoj de Solla nuntempe estis duoblaj, ĉar ŝi devisprizorgi, aldone al mi, la Marsidon. Tamen ni ambaŭbezonis malmultan atenton, kaj ĉar ni ambaŭ estis progresintajen Marsa scio, ŝi decidis eduki nin kune.
La ido estis alta unu kaj trionan metron, tre forta, kajkorpe perfekta. Cetere, li lernis rapide, kaj ni multe amuziĝis pro la rivalado inter ni. La Marsa lingvo, mi jamdiris, estas tre simpla, kaj post semajna studado mi povissciigi per ĝi ĉiujn miajn bezonojn, kaj kompreni ĉianparolon al mi. Simile, pro la instruo de Solla, mi evoluigismiajn telepatiajn kapablojn tiel, ke baldaŭ mi povispercepti ĉion okazantan ĉirkaŭ mi.
Tio multe surprizis Sollan, ke mi povis percepti telepatiajnkomunikojn de aliaj, ofte kiam ili ne celis min,kaj tamen neniu povis legi mian menson. Komence tioĝenis min, sed poste mi tre ĝojis pri ĝi, ĉar ĝi donis al migrandan avantaĝon super la Marsanoj.
Ĉapitro VIII. Bela kaptitino elĉiela
Je la tria tago post la kovila ceremonio ni ekiris hejmen,sed apenaŭ la procesio atingis la kamparon,kiam oni ordonis tujan reiron. Kvazaŭ preparitaj dummultaj jaroj por tio, la verdaj Marsanoj malaperis en lalarĝajn pordojn de apudaj konstruaĵoj, kaj post tri minutojla tuta kavalkado de militistoj, ĉaroj kaj mastodontojnenie estis videbla.
Solla kaj mi eniris konstruaĵon en la antaŭa parto dela civito, tiun, fakte, kie mi luktis kontraŭ la simiegoj.
Dezirante scii la kaŭzon de la subita retroiro, mi iris alsupra etaĝo kaj rigardis el la fenestro al la valo kaj lamontetoj; kaj tie videblis la kaŭzo. Granda aviadilo, grizpentrita,venis malrapide super la supro de la plej proksimamonteto. Post ĝi venis alia, poste alia, ĝis entutedudek flugis malrapide kaj majeste al ni.
Ĉiu portis strangan standardon, kaj sur la pruo iuninsignon, kiu brilis en la sunlumo kaj montriĝis klare eĉje tiu distanco. Mi vidis multnombrajn homojn sur laantaŭaj ferdekoj, sed mi ne povis diveni, ĉu ili trovis nin,aŭ ĉu simple ili esplore rigardas al la mortinta civito.
Certe ili ricevis neĝentilan akcepton, ĉar subite kaj senaverte la verdaj Marsanoj pafis salvon el la fenestroj dela konstruaĵoj frontantaj la valon, trans kiu venis nun,tiel trankvile, la grandaj aviadiloj.
Tuj la sceno ŝanĝiĝis kvazaŭ magie; la plej proksimaaviadilo prezentis la flankon al ni, kaj per tuta aro dapafilegoj redonis nian salvon. La aliaj aviadiloj same sekvis,kaj same agis. Nia propra pafado daŭris, kaj mi kredas,ke ĝi trafis je sepdek kvin pro cento. Neniam en lavivo mi vidis tian certtrafan pafadon, kaj ŝajnis, ke proĉiu kuglo falis iu el la homoj sur la aviadiloj, dum la standardojkaj la supraj mekanikaĵoj disiĝis je flamŝprucojkiam la pafaĵoj trafalĉis ilin.
La pafado de la aviadiloj estis preskaŭ senefika. Miposte lernis la kaŭzon; la subiteco de nia unua salvo, kiutrovis la anojn de la aviadiloj tute nepreparitaj, kaj plejpartedetruis la distancilojn de iliaj pafilegoj. Mi ankaŭlernis, ke ĉiu verda Marsano estas instruita, ke li celu aliu difinita objekto, en similaj cirkonstancoj de milito.
Ekzemple, la plej bonaj pafistoj ĉiam celas al la radiajceliloj kaj distanciloj de la malamikaj pafilegoj; aliajsimile celas al la pli malgrandaj pafiloj. Kelkaj celas al lapafistoj, aliaj al la oficiroj, al la supraj mekanikaĵoj, lahelicoj, kaj tiel plu.
Je dudek minutoj post la unua salvo la granda aviadilarofortrenis sin laŭ la direkto, de kiu ĝi venis. Kelkajvideble lamis, kaj ŝajnis apenaŭ direktataj de siaj plimalgrandigitaj anaroj. Ili tute ĉesis pafi, kaj direktis la tutanenergion al forfuĝo. Niaj militistoj tiam kuris al la suprajtegmentoj de niaj konstruaĵoj kaj postsekvigis daŭrankaj plej mortigan pafadon al la aviadiloj.
Unu post la alia, tamen, la aviadiloj sukcesis transirila suprojn de la montetoj, ĝis kiam restis nur unu el ilividebla. Tiu ĉi estis ricevinta nian plej severan pafadon,kaj ŝajnis tute senhoma, ĉar neniu estis videbla sur ĝiajferdekoj. Malrapide ĝi deiĝis de sia vojo, farante cirklonretroen al ni laŭ kompatinda maniero. Tuj la militistojĉesis pafi, ĉar evidentis, ke la aviadilo estas tute senkapabla.
Kiam ĝi venis apud la civiton, la militistoj elkuris surla ebenan teron por renkonti ĝin, sed evidentis, ke ĝiankoraŭ estas tiel alta, ke ili ne povos atingi ĝiajn ferdekojn.
El mia sekura loko fenestra mi povis vidi la kadavrojnde ĝia anaro disĵetitaj, kvankam mi ne povis vidi,kiaj estaĵoj ili estas. Neniu vivosigno montriĝis, dum ĝidrivis malrapide sudorienten laŭ eta vento.
Ĝi drivis je dek ok metroj super la tero, sekvata de ĉiujmilitistoj, krom proksimume cent, al kiuj oni ordonisgardi la tegmentojn por la okazo, ke revenos la aviadilaro,aŭ aliaj helpaj malamikoj. Baldaŭ evidentigis, ke ĝitrafiĝos je la fronto de la konstruaĵoj ĉirkaŭ du kilometrojsude, kaj mi vidis plurajn militistojn galopi antaŭen,forlasi siajn bestojn kaj eniri la konstruaĵon, kiun ĝi verŝajnetrafos.
En la momento antaŭ ol ĝi frapiĝis kontraŭ la konstruaĵo,la militistoj svarme suriris ĝin el la fenestroj kajper siaj grandegaj lancoj moligis la kolizion. Post kelkajmomentoj ili elĵetis graplajn hokojn, kaj la surteraj militistojpovis tiri ĝin malsupren al si.