Foje vespere mi kondukis mian maŝinon en Centra Atlantiko, okcidente de Acoroj, kie la kontraŭfluo kuniĝas kun la norda fluo. Tie ĉiam iradas grandaj ondoj — per vicoj, unu post la alia. Mia glitboato jen saltadis al malaltaj nuboj, jen rapidege flugis en kavojn inter ondoj. La helico muĝis, mi staris sur alta pontferdeko apud la direktilisto. Kaj subite — mi neniam forgesos!
Imagu ondon, pli altan ol ĉiuj aliaj, kuregantan renkonten. Sur la eĝo de tiu ĉi kolosa ondo, rekte sub la malaltaj kaj densaj perl-rozaj nuboj, staris junulino, sunbruna ĝis koloro de ruĝa bronzo… La ondego kuris sensone, kaj ŝi flugis, neesprimeble fiera en sia soleco inter la senfina oceano. Mia glitboato ĵetiĝis supren, kaj ni trafulmis preter la junulino, salute svinginta al ni la manon. Tiam mi rimarkis, ke ŝi staris sur surfotabulo, — ĉu vi scias, tia tabulo kun akumulilo kaj motoro, kiun oni stiras per piedoj.
— Mi scias, — respondis Dar Veter, — por rajdado sur ondoj.
— Pleje min afekciis, ke ĉirkaŭe estis nenio — malaltaj nuboj, oceano, malplena je centoj da mejloj, vespera lumo kaj junulino, rajdanta sur grandega ondo. Tiu junulino estis…
— Ĉara Nandi! — diris Evda Nal. — Tio estis komprenebla. Sed de kie ŝi aperis?
— Tute ne el ŝaŭmo kaj stela lumo! — Ĉara ekridis per neatendite alta sonora rido. — Nur de floso de proteina fabriko. Ni staris tiam ĉe rando de sargasejo,[24] kie ni bredis klorelon,[25] kaj mi laboris tie kiel biologo.
— Estu tiel, — paceme konsentis Kart San. — Sed ekde tiu momento vi iĝis por mi la filino de Mediteraneo, elirinta el ŝaŭmo, neevitebla modelo de mia estonta pentraĵo. Mi atendis tutan jaron.
— Ĉu mi povas veni al vi por rigardi? — petis Veda Kong.
— Bonvolu, sed ne dum horoj de laboro — prefere vespere. Mi laboras tre malrapide kaj eltenas nenies ĉeeston tiutempe.
— Ĉu vi pentras per farboj?
— Nia laboro malmulte ŝanĝiĝis dum jarmiloj da ekzisto de la pentroarto. La optikaj leĝoj kaj la homa okulo estas samaj. Akriĝis percepto de iuj kolornuancoj, estis elpensitaj novaj kromkatoptrikaj farboj[26] kun internaj reflektoj en la tavolo, kelkaj artifikoj de harmoniigo de koloroj. Sed ĝenerale pentristo de nememorebla antikveco laboris same kiel mi. Kaj en io eĉ pli bone… Kredo, pacienco — ni iĝis tro rapidaj kaj necertaj pri sia praveco. Sed por la arto ofte pli bonas strikta naiveco… Denove mi deflankiĝas! Mi… ni devas iri. Ni iru, Ĉara.
Ĉiuj haltis por rigarde sekvi la pentriston kaj lian modelon.
— Nun mi scias, kiu li estas, — diris Veda. — Mi vidis «Filinon de Gondvano».
— Ankaŭ mi, — respondis ĥore Evda Nal kaj Mven Mas.
— Ĉu «Gondvano» devenas de lando de gondoj en Hindujo? — demandis Dar Veter.
— Ne. De la komuna nomo de la sudaj kontinentoj. Ĉenerale, tio estas lando de la antikva nigra raso.
— Kaj kia estas la «Filino de nigruloj»?
— La pentraĵo estas simpla — antaŭ stepa altebenaĵo, en fajro de blindiga suno, sur rando de minaca tropika arbaro iras nigrahaŭta junulino. Duono de ŝia vizaĝo kaj de la sentebla, malmola, kvazaŭ gisita el metalo korpo estas en la brulanta lumo, la alia duono estas en profunda duonombro. Grandaj bestaj dentoj estas surfadenigitaj ĉirkaŭ la alta kolo, la mallongaj haroj estas noditaj sur la nuko kaj kovritaj per krono de fajre ruĝaj floroj. Per la dekstra mano, levita super la kapo, ŝi deflankigas de la vojo lastan branĉon de arbo, per la maldekstra — forpuŝas de la genuo dornan tigon. En haltigita moviĝo de la korpo, en libera enspiro, en forta svingo de la mano estas senzorgeco de la juna vivo, kuniĝanta kun la naturo en unuecon, ĉiam ŝanĝiĝeman, kiel torento. Tiu unueco legiĝas kiel scio — intuicia kono de la mondo… En la malhelaj okuloj, celitaj malproksimen, super maro da blueta herbaro, al apenaŭ rimarkeblaj konturoj de montoj, tiel senteble videblas maltrankvilo, atendo de grandaj travivaĵoj en la nova, ĵus malfermiĝinta mondo!
Evda Nal eksilentis.
— Sed kiel sukcesis tion transdoni Kart San? — demandis Veda Kong. — Eble, per la kuntiritaj mallarĝaj brovoj, per la iomete antaŭen klinita kolo, per la malfermita sendefenda nuko. La mirindaj okuloj, plenigitaj per malhela saĝo de la antikva naturo… Kaj la plej stranga estas tiu samtempa sento de senzorga dancanta forto kaj de maltrankvila scio.
— Domaĝe, mi ne vidis! — suspiris Dar Veter. — Necesos veturi en la Palacon de historio. Mi vidas la farbojn de la pentraĵo, sed iel ne povas imagi la pozon de la junulino.
— Ĉu la pozon? — haltis Evda Nal. — Jen al vi «Filino de Gondvano»… — Ŝi deĵetis de la ŝultroj la viŝtukon, alte levis la fleksitan dekstran brakon, iomete kliniĝis malantaŭen, ekstarinte duonturne al Dar Veter. La longa kruro facile leviĝetis, farinte malgrandan paŝon, kaj, ne fininte ĝin, rigidiĝis, tuŝinte per la fingroj la teron. Kaj tuj ŝia fleksiĝema korpo kvazaŭ ekfloris.
Ĉiuj haltis, ne kaŝante admiron.
— Evda, mi ne imagis!… — ekkriis Dar Veter. — Vi estas danĝera, kiel duonmalfermita klingo de ponardo.
— Veter, denove malsukcesaj komplimentoj! — ekridis Veda. — Kial «duon-», kaj ne «plene»?
— Li tute pravas, — ridetis Evda Nal, ree iĝanta la antaŭa. — Ĝuste ne plene. Nia nova konatino, la ĉarma Ĉara Nandi, — jen plene malfermita kaj brilanta klingo, parolante per la eposa lingvaĵo de Dar Veter.
— Mi ne povas kredi, ke iu egalas vin! — aŭdiĝis malantaŭŝtono raŭketa voĉo.
Evda Nal la unua rimarkis rufajn tonditajn harojn kaj palajn bluajn okulojn, rigardantajn al ŝi kun tia admiro, kian ŝi ankoraŭ ne sukcesis vidi sur ies ajn vizaĝo.
— Mi estas Ren Boz! — sinĝeneme diris la rufulo, kiam lia nealta mallarĝŝultra figuro aperis el malantaŭ la granda ŝtono.
— Ni serĉis vin. — Veda prenis la manon de la fizikisto. — Jen, tio estas Dar Veter.
Ren Boz ruĝiĝis, pro kio iĝis rimarkeblaj lentugoj, riĉe kovrantaj la vizaĝon kaj eĉ la kolon.
— Mi malfruis, ĉar tro longe restis supre. — Ren Boz almontris ŝtonecan deklivon. — Tie estas antikva tombo.
— En ĝi estas enterigita fama poeto[27] de tre antikva tempo, — rimarkis Veda.
— Tie estas elĉizita surskribo, jen ĝi, — la fizikisto malfermis metalan folion, movis laŭĝi mallongan liniilon, kaj sur la senbrila surfaco riveliĝis kvar vicoj da bluaj signetoj.
— Ho, tio estas eŭropaj literoj — skribaj signoj, kiujn oni uzis antaŭ enkonduko de la tutmonda linia alfabeto! Ili havas absurdan formon, hereditan de eĉ pli antikvaj piktogramoj. Sed tiun lingvon mi konas.
— Do legu, Veda!
— Kelkajn minutojn da silento! — postulis ŝi, kaj ĉiuj obeeme eksidis sur ŝtonojn.
Veda Kong komencis legi:
Dronas en temp', estingiĝas kun aĝo,[28]
Pensoj, eventoj, kaj reva mister'…
Sed mi forportas en lastan vojaĝon
Sonĝon plej belan el sonĝoj de l' Ter'!…
— Tio estas bonega! — Evda Nal leviĝis sur la genuoj. — Moderna poeto ne dirus pli klare pri potenco de la tempo. Mi dezirus scii, kiun el la sonĝoj de la Tero li opiniis la plej bela kaj forportis kun si en la antaŭmortaj pensoj?
Malproksime aperis boato el diafana plasto kun du homoj.
— Jen Miiko kun Ŝerlis, unu el ĉi-tieaj meĥanikistoj. Ho ne, — korektis sin Veda, — tio estas Frit Don mem, la estro de la mara ekspedicio! Ĝis la vespero, Veter, vi devas resti triope, kaj mi prenas kun mi Evda-n.
Ambaŭ virinoj dekuris al facilaj ondoj kaj akorde eknaĝis al la insulo. La boato turniĝis al ili, sed Veda eksvingis la manon, sendante ĝin antaŭen. Ren Boz, senmova, rigardis sekve al la naĝantinoj.
— Rekonsciiĝu, Ren, ni okupiĝu pri la afero! — vokis lin Mven Mas, kaj la fizikisto ridetis ĝeneme kaj humile.
La tereno de densa sablo inter du vicoj de ŝtonoj iĝis scienca aŭditorio. Ren Boz, arminte sin per peco de konko, desegnadis kaj skribadis, en ekscito faladis sur la teron, forviŝante la skribitan per la propra korpo, kaj ree desegnadis. Mven Mas konfirmadis kunsenton aŭ vigligadis la fizikiston per mallongaj rimarkoj. Dar Veter, apoginte la kubutojn sur la genuojn, deĵetadis de la frunto ŝviton, aperintan pro penoj kompreni la parolanton. Finfine la rufa fizikisto eksilentis kaj, malfacile spirante, eksidis sur la sablo.
— Jes, Ren Boz, — eldiris Dar Veter post longa silento, — vi faris elstaran malkovron!
— Ĉu mi sola?.. Jam tre delonge antikva fizikisto Hajzenberg.[29] eltrovis la principon de necerteco — neeblo de samtempa determino de movokvanto kaj loko por etaj korpuskloj. En la realo tiu neeblo iĝis eblo post kompreno de reciprokaj transiroj, do en la repaguluma kalkulo[30] Proksimume samtempe oni malkovris mezonan ringan nubon de la atoma nukleo kaj staton de transiro inter nukleono kaj tiu ringo, do rekte aliris la nocion de kontraŭgravito.
— Estu tiel. Mi ne estas scianto de la dupolusa matematiko,[31] des pli de tia ĝia branĉo, kiel la repaguluma kalkulo, la esploro de baroj de transiro. Sed tio, kion vi faris en la ombraj funkcioj, — tio estas principe nova, kvankam ankoraŭ malbone komprenebla por ni, ordinaraj homoj, sen matematika klarvido. Sed kompreni la grandecon de la malkovro mi povas. Nur unu afero… — Dar Veter stumblis.
— Kio, kio nome? — maltrankviliĝis Mven Mas.
— Kiel transformi tion en eksperimenton? Al mi ŝajnas, en nia dispono ne ekzistas eblo krei tian tension de elektromagneta kampo.
— Ĉu por ekvilibrigi la gravitan kampon kaj ricevi la staton de transiro? — demandis Ren Boz.
— Ĝuste. Kaj tiuokaze la spaco malantaŭ la limoj de la sistemo restos plu ekster nia efiko.
— Estas tiel. Sed, kiel ĉiam en dialektiko, eliron oni devas serĉi en la kontraŭa. Se ricevi kontraŭgravitan ombron ne diskrete, sed vektore…
— O ho!.. Sed kiel?
Ren Boz rapide desegnis tri rektojn, mallarĝan sektoron kaj krucigis ĉion ĉi per parto de grandradiusa arko.
— Tio estis konata jam antaŭ la dupolusa matematiko. Antaŭ kelkaj jarcentoj oni nomis ĝin la problemo de kvar dimensioj. Tiam ankoraŭ estis disvastigitaj la konceptoj pri plurdimensieco de la spaco — ili ne konis la ombrajn ecojn de gravito, penis fari analogiojn kun elektromagnetaj kampoj kaj pensis, ke singularaj punktoj[32] signifas aŭ malaperon de materio, aŭĝian transformiĝon en ion neklarigeblan. Kiel eblis imagi la spacon kun tia scio de la naturo de fenomenoj? Sed ja ili, niaj prauloj, konjektis — vidu, ili komprenis, ke se distanco, ni diru, de stelo A ĝis la centro de la Tero laŭ jena linio OA estos dudek kvinilionoj da kilometroj, do ĝis la sama stelo, sed laŭ vektoro OB la distanco egalas al nulo… Praktike ne al nulo, sed al strebanta al nulo grando. Kaj ili diris, ke la tempo iĝas nulo, sed rapido de moviĝo egalas al la rapido de lumo. Sed ja la koĥlea kalkulo[33] same estas malkovrita tute antaŭnelonge!