— Spiralan moviĝon oni konis antaŭ miloj da jaroj, — singarde enmiksiĝis Mven Mas.

Ren Boz neglekte svingis la manon:

— Moviĝon, sed ne ĝiajn leĝojn! Do, se la gravita kampo kaj la elektromagneta kampo estas du flankoj de unu sama eco de materio, se la spaco estas funkcio de la gravito, do funkcio de la elektromagneta kampo estas kontraŭspaco. Transiro inter ili donas vektoran ombran funkcion de nul-spaco, kiu estas konata sub vulgara nomo la rapido de lumo. Kaj mi opinias ebla ricevon de nul-spaco en ajna direkto. Mven Mas deziras trafi al la Epsilono de la Tukano, kaj al mi estas tutegale, nur ni faru la eksperimenton. Nur faru la eksperimenton! — ripetis la fizikisto kaj lace mallevis la mallongajn blanketajn okulharojn.

— Por la eksperimento vi bezonas ne nur la eksterajn staciojn kaj la teran energion, kiel diris Mven, sed ja ankaŭ ian instalaĵon. Apenaŭĝi estas simple kaj rapide realigebla.

— Ĉi tie ni havas bonan ŝancon. Eblas uzi la instalaĵon de Kor Jull rekte proksime de la Tibeta observatorio. Antaŭ cent sepdek jaroj tie oni faris eksperimentojn pri esploro de la spaco. Necesos negrandaj ŝanĝoj, kaj da volontulaj helpantoj en ajna momento mi povas ricevi kvin, dek, dudek mil. Sufiĉas nur voki, kaj ili prenos forpermesojn.

— Vi vere ĉion antaŭvidis. Restas nur unu, sed la plej serioza afero — danĝereco de la eksperimento. Povas esti plej neatenditaj rezultoj — ja laŭ leĝoj de grandaj nombroj ni ne povas fari la eksperimenton en malgranda skalo. Sed se tuj preni la eksterteran skalon…

— Kiu sciencisto timos riskon? — kuntiris la ŝultrojn Ren Boz.

— Mi diras ne pri personaj aferoj! Mi scias, ke miloj venos, tuj kiam necesos neesplorita danĝera entrepreno. Sed en la eksperimenton estos inkluditaj la eksteraj stacioj, la observatorioj — tuta rondo de aparatoj, kiuj kostis al la homaro gigantan laboron. De la aparatoj, malfermintaj fenestron en la kosmon, aligintaj la homaron al vivo, kreado, scioj de aliaj loĝataj mondoj. Tiu fenestro estas la plej granda homa atingo, kaj riski fermi ĝin almenaŭ provizore — ĉu rajtas vi, mi, ajna aparta homo, ajna grupo da homoj? Mi dezirus scii, ĉu vi havas senton de tia rajto kaj sur kio ĝi baziĝas?

— Mi havas, — ekstaris Mven Mas, — kaj baziĝas ĝi… Vi estis en elfosado… Ĉu miliardoj da sennomaj ostaroj en sennomaj tomboj ne vokis vin, ne postulis kaj ne riproĉis? Mi vidas miliardojn da pasintaj homaj vivoj, ĉe kiuj kiel sablo inter fingroj momente forfluis juneco, belo kaj ĝojoj de la vivo, — ili postulas malkovri la grandan enigmon de la tempo, eklukti kontraŭĝi! Venko super la spaco estas venko super la tempo — jen kial mi estas certa pri mia praveco kaj pri nobleco de la planita afero!

— Mia sento estas alia, — ekparolis Ren Boz. — Sed tio estas alia flanko de la samo. La spaco same, kiel antaŭe, estas nevenkebla en la kosmo, ĝi disigas mondojn, ne permesas al ni trovi planedojn, proksimajn al ni laŭ sia loĝantaro, kuniĝi kun ili en unu familion, senfine riĉan je ĝojo kaj forto. Tio estus la plej granda ŝanĝo post la erao de la Monda Unuiĝo ekde tiu tempo, kiam la homaro finfine ĉesigis la sensencan disan ekzistadon de siaj popoloj kaj unuiĝis, farinte gigantan leviĝon sur novan ŝtupon de potenco super la naturo. Ĉiu paŝo sur tiu vojo estas pli grava, ol ĉio cetera, ol ĉiuj aliaj esploroj kaj scioj.

Tuj kiam eksilentis Ren Boz, ree ekparolis Mven Mas:

— Estas ankoraŭ unu afero, mia persona. En la juneco mi hazarde trovis aron de antikvaj historiaj romanoj. En ĝi estis unu novelo — pri viaj prauloj, Dar Veter. Al ili okazis invado de iu granda konkeranto — feroca ekstermanto de homoj, je kiaj estis riĉa la historio de la homaro dum la epokoj de malsuperaj socioj. La novelo rakontis pri unu forta junulo, senlime aminta. Lian amatinon oni kaptis kaj forkondukis — tiam tio nomiĝis «forpeli». Imagu, ligitajn virinojn kaj virojn oni pelis, kiel brutojn, en la patrolandon de la konkerintoj. La geografion de la Tero neniu konis, la solaj veturiloj estis rajdaj kaj ŝarĝaj brutoj. Tiu ĉi mondo tiam estis pli enigma kaj senmezura, pli danĝera kaj pli malfacile trairebla, ol por ni estas la kosma spaco. La juna heroo serĉis sian revon, dum jaroj vagante laŭ nekredeble danĝeraj vojoj kaj montaj padoj de Azio. Estas malfacile esprimi la junulan impreson, sed al mi eĉĝis nun ŝajnas, ke ankaŭ mi povus iri al amata celo tra ĉiuj baroj de la kosmo!

Dar Veter malforte ridetis:

— Mi komprenas viajn sentojn, sed al mi ne estas klara tiu logika bazo, kiu ligas la rusan novelon kaj viajn strebojn al la kosmo. Ren Boz estas pli komprenebla al mi. Tamen, vi ja avertis, ke tio estas persona…

Dar Veter eksilentis. Li silentis tiom longe, ke Mven Mas maltrankvile ekmoviĝis.

— Nun mi komprenas, — ree ekparolis Dar Veter, — por kio antaŭe homoj fumis, drinkis, vigligante sin per narkotaĵoj dum horoj de necerteco, maltrankvilo, soleco. Nun mi same estas soleca kaj malcerta — kion mi diru al vi? Kiu mi estas, por malpermesi al vi la grandan eksperimenton, sed ĉu mi povas permesi ĝin? Vi devas turni vin al la Konsilio, tiam…

— Ne, ne tiel! — Mven Mas ekstaris kaj lia grandega korpo streĉiĝis, kiel en morta danĝero. — Respondu al ni: ĉu vi farus la eksperimenton? Kiel estro de la eksteraj stacioj. Ne kiel Ren Boz… Lia afero estas alia!

— Ne! — respondis firme Dar Veter. — Mi atendus ankoraŭ.

— Kion?

— Konstruon de eksperimenta instalaĵo sur la Luno!

— Kaj energio?

— La luna gravito estas malpli granda, kaj malpli granda estos la skalo de la eksperimento, sufiĉos kelkaj Ku-stacioj.

— Tutegale — ja por tio necesos cento da jaroj, kaj mi neniam vidos!

— Vi — jes. Sed por la homaro ne tiom gravas — ĉu nun aŭ post generacio.

— Sed por mi tio estas fino, fino de la tuta revo! Kaj por Ren Boz…

— Por mi tio estas neeblo kontroli per eksperimento, kaj sekve, ankaŭ neeblo korekti, daŭrigi la aferon.

— Unu kapo estas bagatelo! Turnu vin al la Konsilio.

— La Konsilio jam decidis — per viaj pensoj kaj vortoj. Ni ne povas atendi de ĝi alion, — mallaŭte diris Mven Mas.

— Vi pravas. La Konsilio same rifuzos.

— Mi pri nenio plia demandas vin. Mi sentas min kulpa — mi kaj Ren metis sur vin ŝarĝon de decido.

— Tio estas mia devo, kiel de la pli sperta. Ne estas via kulpo, se la tasko iĝis kaj grandioza kaj ege danĝera. Pro tio al mi estas malgaje kaj malfacile…

Ren Boz la unua proponis reveni en la provizoran tendaron de la ekspedicio. La tri malgajaj homoj ektrenis sin laŭ sablo, ĉiu siamaniere sentis la amarecon de la rifuzo pri provo de la senkompara eksperimento. Dar Veter oblikve rigardadis al la kunuloj kaj pensis, ke al li estas plej malfacile. En lia naturo estis io senrezerve kuraĝa, kontraŭ kio li devis lukti dum la tuta vivo. Per io li similis al antikvaj rabistoj — kial li sentis sin tiel plene kaj ĝoje en la bubeca lukto kontraŭ la virbovo?.. Kaj lia animo indignis, protestante kontraŭ la decido saĝa, sed ne kuraĝa.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: