Ĉapitro 6

Legendo de bluaj sunoj

El la hospitala kajuto eliris kuracistino Luma Lasvi kaj biologo Eon Tal. Erg Noor ĵetiĝis antaŭen.

— Niza?

— Vivas, sed…

— Mortas?

— Dume ne. Ŝi estas en kruela paralizo. Estas lezitaj ĉiuj trunkoj de la spino, la parasimpata sistemo,[34] la asociaj centroj kaj la centroj de sensoj. La spirado estas ege malrapida, sed egalmezura. La koro funkcias — unu bato dum cent sekundoj. Tio estas ne morto, sed plena kolapso, kiu povas daŭri dum nedifinita tempo.

— Ĉu konscio kaj suferoj estas ekskluditaj?

— Ekskluditaj.

— Ĉu absolute? — La rigardo de la estro estis postulema kaj akra, sed la kuracistino ne konfuziĝis.

— Absolute!

Erg Noor demande rigardis al la biologo. Tiu kapjesis.

— Kion vi intencas fari?

— Subteni en egala temperaturo, absoluta kvieto, malforta lumo. Se la kolapso ne progresos, tiam… ĉu ne estas egale — dormo… ŝi dormu ĝis la Tero… Tiam — en la Instituton de Nervaj Kurentoj. La lezo estis farita per iu speco de kurento. La skafandro iĝis truita en tri lokoj. Estas bone, ke ŝi preskaŭ ne spiris!

— Mi rimarkis la truojn kaj gluis ilin per mia plastro, — diris la biologo.

Erg Noor kun silenta danko premis lian brakon super la kubuto.

— Sed nur… — komencis Luma, — ni prefere foriru de granda gravito… Kaj samtempe estas danĝera ne tiom la starta akcelo, kiom reveno al la normala gravitforto.

— Mi komprenas: vi timas, ke la pulso eĉ pli malrapidiĝos. Sed tio ja ne estas pendolo, rapidiganta siajn balanciĝojn en pli forta gravita kampo?

— Ritmo de impulsoj de la organismo obeas, ĝenerale, al samaj leĝoj. Se batoj de la koro malrapidiĝos almenaŭ duoble — al ducent sekundoj, tiam la sangoprovizado de la cerbo iĝos nesufiĉa, kaj…

Erg Noor enpensiĝis tiel profunde, ke forgesis pri la ĉirkaŭantoj, rekonsciiĝis kaj profunde suspiris.

Liaj kunlaborantoj pacience atendis.

— Ĉu ne estas jena eliro: submeti la organismon al pli alta aerpremo en atmosfero, saturita per oksigeno? — singardeme demandis la estro kaj jam laŭ kontentaj ridetoj de Luma Lasvi kaj Eon Tal komprenis, ke la penso estas ĝusta.

— Saturi la sangon per gaso kun pli granda parciala premo,[35] — bonege… Certe, ni uzos rimedojn kontraŭ trombozo[36] kaj tiam estu eĉ unu bato dum ducent sekundoj. Poste ĝi restariĝos…

Eon montris grandajn blankajn dentojn sub la nigraj lipharoj, kaj tuj lia severa vizaĝo iĝis juna kaj senzorge gaja.

— La organismo restos senkonscia, sed viva, — faciligite diris Luma. — Ni iros por prepari la kameron. Mi deziras uzi la grandan silikolan vitrinon, prenitan por Zirda. Tien lokiĝos naĝanta fotelo, kiun ni faros lito por tempo de starto. Post ĉeso de la akcelo ni aranĝos Niza-n definitive.

— Tuj kiam vi estos pretaj, sciigu al la stirejo. Ni ne prokrastos eĉ minuton. Sufiĉas por ni da mallumo kaj pezeco de la nigra mondo!..

La homoj ekhastis al diversaj ĉeloj de la ŝipo, ĉiu siamaniere luktante kontraŭ la premo de la nigra planedo.

Kiel venka melodio ektondris signaloj de starto.

Kun ankoraŭ neniam spertita sento de plena kaj definitiva faciliĝo la homoj estis enprofundiĝantaj en molajn brakumojn de la alterigaj seĝoj. Sed starto de sur peza planedo estas malfacila kaj danĝera afero. La akcelo por deŝiro de la ŝipo estis ĉe limo de la homa elteneblo, kaj eraro de piloto povis kaŭzi ĉies pereon.

Kun frakasa muĝo de la planedaj motoroj Erg Noor ekstiris la stelŝipon tanĝe al la horizonto. Stangoj de la hidraŭlikaj seĝoj enpremiĝadis ĉiam pli profunde sub kreskanta pezo. Tujtuj la stangoj atingos sian ekstremon, kaj tiam sub premilo de la akcelo, kiel sur amboso, frakasiĝos la rompiĝemaj homaj ostoj. La manoj de la ekspediciestro, kuŝantaj sur butonoj de la aparatoj, iĝis neleveble pezaj. Sed la fortaj fingroj plu laboris, kaj «Tantro», ĉirkaŭskribante gigantan malkrutan arkon, estis levanta sin ĉiam pli alte el la densa mallumo al la diafana nigreco de la senfina spaco. Erg Noor ne deŝiris la okulojn de la ruĝa strio de la horizontala stabiligilo — ĝi estis ŝanceliĝanta en malstabila ekvilibro, montrante, ke la ŝipo pretas transiri el leviĝo al malleviĝo laŭ arko de falo. La peza planedo ankoraŭ ne ellasis «Tantron» el sia kapto. Erg Noor decidis ŝalti la anamezonajn motorojn, kapablajn levi la stelŝipon el ajna planedo. Sonoranta vibrado tremigis la ŝipon. La ruĝa strio leviĝis je dek milimetroj super la nula linio. Ankoraŭ iomete…

Tra periskopo de ekstera vido la ekspediciestro ekvidis, kiel «Tantro» kovriĝis per maldika tavolo da blueta flamo, malrapide defluanta al la poŭpo de la ŝipo. La atmosfero estis trabatita! En la vakuo de la spaco laŭ leĝo de superkondukeco restaj elektrokurentoj striis rekte laŭ la ŝipa korpo.

La steloj denove akriĝis kiel pingloj, kaj «Tantro», liberiĝinte, estis forfluganta ĉiam pli malproksime de la minaca planedo. Kun ĉiu sekundo estis malkreskanta la premo de gravito. Pli kaj pli malpezaj iĝadis korpoj. Ekkantis la aparato de artefarita gravito, kaj ĝia ordinara tera pezo post senfinaj tagoj da vivo sub premo de la nigra planedo ŝajnis nepriskribeble malgranda. La homoj salte ekstaris el la seĝoj. Ingrid, Luma kaj Eon faris komplikegajn paŝojn de fantazia danco. Sed baldaŭ venis neevitebla reago, kaj plej granda parto de la ŝipanaro enprofundiĝis en mallongan dormon de provizora ripozo. Maldormis nur Erg Noor, Pel Lin, Pur Hiss kaj Luma Lasvi. Necesis kalkuli provizoran kurson de la stelŝipo kaj, fluginte laŭ giganta arko, perpendikulara al la ebeno de rotacio de la tuta sistemo de la T-stelo, preteri ĝiajn glacian kaj meteorŝtonan zonojn. Post tio eblis akceli la ŝipon ĝis normala subluma rapido kaj komenci longan laboron de difino de la vera kurso.

La kuracistino observis la staton de Niza post la starto kaj post la reveno al la norma tera gravitforto. Baldaŭŝi sukcesis trankviligi ĉiujn per sciigo, ke paŭzoj inter la pulsaj batoj egalas al cent dek sekundoj. En kondiĉoj de la intensigita oksigena reĝimo tio ne estis pereo. Luma Lasvi intencis uzi tiratronon.[37] — elektronikan ekscitilon de kora funkciado kaj neŭrosekreciajn stimulilojn[38]

Dum kvindek kvin horoj zumadis la muroj de la ŝipo pro vibrado de la anamezonaj motoroj, ĝis la indikiloj montris rapidon je naŭcent sepdek milionoj da kilometroj dum horo — proksime al la sekura limo. La distanco for de la fera stelo dum tera diurno kreskadis je pli ol dudek miliardoj da kilometroj. Estas malfacile priskribi faciliĝon, kiun sentis ĉiuj dek tri vojaĝantoj post la malfacilaj travivaĵoj: la murdita planedo, pereinta «Algrab», kaj, finfine, la terura nigra suno. La ĝojo de liberiĝo iĝis neplena: la dekkvara ano de la ŝipo — la juna Niza Krit senmove kuŝis en duondormo-duonmorto en forbarita fako de la hospitala kajuto…

La kvin virinoj de la ŝipo — Ingrid, Luma, la dua elektronika inĝenierino, la geologino kaj la instruistino de ritma gimnastiko Ione Mar, plenumanta ankaŭ devojn de distribuanto de manĝo kaj aero kaj de kolektanto de sciencaj materialoj, — kunvenis kvazaŭ por antikva sepulta rito. La korpon de Niza, plene liberigitan disde vestaĵoj, lavitan per specialaj solvaĵoj TM kaj AS, ili kuŝigis sur dikan tapiŝon, kudritan permane el molegaj spongoj de Mediteraneo. La tapiŝon ili metis sur aeran matracon, kaj enigis en rondan kupolon el rozkolora silikolo. Preciza aparato — termobarooksistato[39] — povis dum jaroj subteni la necesan temperaturon, premon kaj reĝimon de aero ene de la dika kloŝo. Molaj kaŭĉukaj elstaraĵoj tenis Niza-n en sama pozicio, ŝanĝi kiun la kuracisto Luma Lasvi intencis unufoje dum monato. La plej timindaj estis nekroziĝantaj kuŝaj ulceroj, probablaj ĉe absoluta senmoveco. Tial Luma decidis fari deĵoradon pri la korpo de Niza kaj rezignis longan dormon por unua jaro aŭ du jaroj de la estonta vojo. La katalepsia stato de Niza ne ĉesis. La sola rezulto, kiun sukcesis atingi Luma Lasvi, estis plioftiĝo de la pulso ĝis unu bato dum minuto. Kiel ajn malgranda estu tiu atingo, ĝi permesis forigi la saturitecon per oksigeno, malutilan por la pulmoj.

Pasis kvar monatoj. La stelŝipo iris laŭĝusta, precize komputita kurso, ĉirkaŭirante la zonon de liberaj meteorŝtonoj. La ŝipanaro, turmentita per la aventuroj kaj trostreĉa laboro, enprofundiĝis en sepmonatan dormon. Ĉi-foje maldormis ne tri, sed kvar homoj — al deĵorantaj Erg Noor kaj Pur Hiss aliĝis kuracistino Luma Lasvi kaj biologo Eon Tal.

La ekspediciestro, elirinta el la plej komplika situacio, en kian iam ajn trafis stelŝipoj de la Tero, sentis sin soleca. Unuafoje la kvar jaroj da vojo ĝis la Tero ŝajnis al li senfinaj. Li ne intencis trompi sin mem — ĉar nur sur la Tero li povis esperi pri savo de sia Niza.

Li longe prokrastis tion, kion farus en tuja tago post la starto, — spektadon de la elektronikaj stereofilmoj el «Velo». Erg Noor dezirus kune kun Niza vidi kaj aŭdi unuajn mesaĝojn pri la belaj mondoj, la planedoj de la blua stelo, de someraj noktoj de la Tero. Por ke Niza kune kun ili venu al efektiviĝo de la plej kuraĝaj romantikaj revoj de la pasinteco kaj la nuno — al malkovro de novaj stelaj mondoj — estontaj foraj insuloj de la homaro…

La filmoj, faritaj je ok parsekoj for de la Suno antaŭ okdek tri jaroj, kuŝintaj en la malfermita ŝipo sur la nigra planedo de la T-stelo, konserviĝis bonege. La duonsfera stereoekrano forportis la kvar spektantojn de «Tantro» tien, kie brilis alte super ili la blua Vego.

Rapide ŝanĝiĝadis mallongaj epizodoj — kreskis la blindiga blua suno, iris neglektaj minutaj bildoj el vivo de la ŝipo. Jen ĉe komputilo laboris senekzemple juna ekspediciestro, faris observojn eĉ pli junaj astronomoj. Jen nepraj ĉiutagaj sporto kaj dancoj, en kiuj la ekspedicianoj atingis akrobatan perfektecon. Mokema voĉo klarigis, ke la ĉampiono dum la tuta vojo al Vego restis la biologino. Efektive, tiu junulino kun mallongaj linecaj haroj montris komplikegajn ekzercojn kaj nekredeblajn fleksojn de sia bonege trejnita korpo.

Ĉe rigardo al la helaj, tute realaj bildoj de la duonsfera ekrano, konservinta normalajn kolorajn nuancojn, oni forgesis, ke tiuj gajaj, energiplenaj junaj astronaŭtoj estas delonge forvoritaj de fiaj monstroj de la fera stelo.

La avara kroniko de la vivo de la ekspedicio rapide finiĝis. Amplifiloj de lumo en la projekciilo komencis zumi — tiel furioze brulis la viola suno, ke eĉĉi tie, en ĝia pala reflekto, ĝi igis la homojn surmeti defendajn okulvitrojn. La stelo estis preskaŭ trioble pli granda ol la Suno per diametro kaj maso, kolosa, tre platigita, freneze rotacianta kun ekvatora rapido je tricent kilometroj dum sekundo. Globo da nepriskribeble hela gaso kun surfaca temperaturo dek unu mil gradoj, etendinta je milionoj da kilometroj flugilojn de perl-rozkolora fajro. Ŝajnis, ke radioj de Vego senteble batis kaj premis ĉion troviĝantan sur ilia vojo, flugis en la spacon kiel potencaj lancoj, longaj je milionoj da kilometroj. En profundo de ilia brilo kaŝiĝis planedo, la plej proksima al la blua stelo. Sed tien, en tiun oceanon de fajro, povis mergiĝi neniu ŝipo de la Tero aŭ de ĝiaj najbaroj laŭ la Ringo. La vidan projekcion anstataŭis voĉa raporto pri faritaj observoj, kaj sur la ekrano aperis duonfantomaj linioj de stereometriaj desegnaĵoj, montrantaj la situon de la unua kaj la dua planedoj de Vego. «Velo» ne sukcesis proksimiĝi eĉ al la dua planedo, distancanta de la stelo je cent milionoj da kilometroj.


Перейти на страницу:
Изменить размер шрифта: